masoni

*mason/i (tr)

Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj, kunigante ilin per mortero aŭ cemento: masoni muron, domon; traba domo kun masonita kelo (Z); enmasonita monŝranko. [VIDU] fermi.
  • masonaĵo
    Io masonita: bosa masonaĵo (tia, ke la ŝtonoj ŝajne elstaras el la fono de la muro, kiel ofte ĉe renesancaj konstruaĵoj); la masonaĵo de via domo estas nun finita.
    rablo.
  • masonisto
    Homo, kiu metie masonas.
  • plenmasoni (G) = masonfermi.

    masoni


    Iel rilatitaj:

    abutmentx armaturx domx fundamentx konstrux laborx murx plenx ŝtonx