stablo

*stabl/o

  1. Tablo por metia laboro: stablo de seruristo (B), de teksisto (B), de tajloro (B); la potisto laboras sur la stablo (X); ĉiu metiisto havis sian stablon en la pordo aŭ sur la trotuaro (Z); remeti la laboraĵon sur la stablon (pf).
  1. Subportilo por tabuloj, ĉarpentaĵo ks, konsistanta el trabeto portata de kvar piedoj aŭ de du artikigitaj kadroj, fikseblaj je difinita angulo: la bazaruloj elmontras siajn varojn sur stabloj kun malpeza kovraĵo; la unuaj teatraĵoj estis ludataj sur stabloj kun demetebla planko; stablo por segi lignon; ofte la piedaj de stablo estas tenataj de rungoj.
  1. ĉiu paro da lignaj kolonoj interkrucitaj, sur kiuj baziĝas lignoponto.
  1. Movebla tripieda aŭ kvarpieda kunmetaĵo el trabetoj por subporti pentraĵon, dum ties elfarado aŭ por ties elmontrado.
  • stableto
    Malgranda stablo, por subporti malgrandajn prilaboratajn pecojn.
  • ĉenstablo
    1. Aro da moviĝantaj stabloj, kunigitaj kiel longa ĉeno kaj prezentantaj mem la prilaborataĵon sinsekve al la diversaj laboristoj, komisiitaj fari ĉiu nur unu operacion.
    1. [KOMPUTIKO] Vico de samtempe funkciantaj organoj, kiuj plenumas partojn de kompleksa operacio po unu, transdonante la rezultojn laŭ la vico.
      paralelismo.
  • desegnostablo
    Speciala tablo de teknika desegnisto.
  • tornostablo (Z)
    Ronda, turniĝanta subportilo de la tornata peco.

    stablx


    Iel rilatitaj:

    benkx bokx laborx tablx ĉarpentx