havi

*hav/i (tr)

  1. Porti (pp veste aŭ io simila): la infanoj havas sur si nek ŝuojn, nek ŝtrumpojn (Z); Joab havis sur si striktan veston (X); ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon (Z); havi ringon ĉe la fingro, bastonon en la mano.
  1. Posedi, disponi kiel propraĵon ion konkretan: havi demon, monon, liton, ĉambron, ĉevalon, riĉaĵojn; havi panon freŝan, plumon por skribi; ĉu vi havas korktirilon?; mi havas bovon kaj bovinon (Z); riĉulo havas multe da mono (Z); mono havata estas pli grava ol havita (Z); kiu havas nenion, estas nenio (Z); ne rifuzu al via proksimulo, se vi havas ĉe vi (Z); se vi ne havos per kio pagi (Z); ŝi ne havis per kio aĉeti lignon (Z); mi havas tion (ricevis) de mia patrino (Z).
  1. Prezenti ian konkretan karakterizaĵon en sia korpo konsisto ks: havi barbon, dikan korpon, ĉiujn siajn dentojn; ne havu tiel malluman vizaĝon (Z); la muro havas orelojn (Z); nur prunelarbo havis sur si ankoraŭ fruktojn (Z); la floro havis tian bonodoron (Z); la vizaĝo havis sur si apenaŭ videblajn sulketojn (Z); koloroj, kiajn ili neniam havas en la ĉitiea lando (Z); la diamanto havas belan brilon (Z); tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn (Z); domo havanta tri etaĝojn; Parizo havas belajn monumentojn, havi fortan fundamenton (Z); havi rompitan brakon; havi la manoj malpuraj; li estas koleriĝema, kvazaŭ li havas en si pipron (Z).
  1. Prezenti ian abstraktan econ staton, agmanieron: havi afablecon, kapablon (Z), indon (Z), meriton (Z), mankon (Z), saĝan spiriton, bonan apetiton (Z); ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron; havi ĝojan ĉagrenon (Z), esperon, malamon (Z); havi febron (Z), kapdoloron (B), ftizon; ĉio havis ne tre bonan aspekton (Z); havi timon, rajton (Z), ekscitiĝojn (Z), honton (Z), fidon (Z); tio havas en si diversajn erarojn (Z); havi la aĝon de 26 jaroj (Z); unu havis la nomon Ada (X); havi 200 kilometrojn da longo (Z); galerioj havantaj la alton de [...] (Z); tiu vorto havas signifon de mezuro (Z); ĝi havas mian aprobon (Z); la du projektoj havas inter si nenion komunan (Z); la kongreso havas nenion komunan kun la politiko (Z).
  1. Esti en interrilato, en kunestado kun iu: li havas dek unu infanojn (Z); oni havas multajn amikojn (Z); havi diversajn servantojn (Z); nia urbo havas bonajn policanojn (Z); miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn (Z); havi kamaradon, estron; havi iun kiel amikon; almenaŭ neniun ili havu viva! (Z) (sk. kiel kaptiton).
  1. Esti en interrilato kun io: kian daton ni havas hodiaŭ? (Z); ni havas belan veteron; ĉu ni ne havis antaŭ kvar jaroj tian someron (Z); havi proceson, ŝuldojn, devojn; havi multe por fari (Z); pli nenion ili havis por fari (Z); havi ion, nenion kontraŭ iu (Z); mi havas nenion gravan por diri (Z); vi havos antaŭ vi gravan taskon (Z); vi havas antaŭ vi longan vojon (Z); vi havos sur vi grandan respondecon (Z); nun mi havas, per kio malaltigi vian fierecon (Z); mi havos, kion respondi al mia insultanto (Z); jen vi havas! (Z) (sk. ion por zorgi, ion, kio trafas vin).
  • havo
    1. La fakto, ke oni havas ion.
    1. Havaĵo: cent kisojn! li diris, aŭ ĉiu el ni konservos sian havon (Z); ju pli da havo, des pli da pravo (Z); pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo (Z); malpli da havo, malpli da zorgoj (Z); la tutan havon de sia domo li fordonas (X); kun sia tuta domo kaj havo (Z); li antaŭvidis la ruinon de sia havo (Z).
  • havado
    Longedaŭra tenado en posedo, dispono ks: tiu ago pruvis samtempe la havadon de koro kaj de saĝo (Z).
  • havaĵo
    Tio, kion oni havas, propraĵo: kial malpiuloj akiras grandan havaĵon? (X); forportu vian pakaĵon kaj havaĵon! (Z); ĉiun havaĵon vendis avarulo (K); li pakis sian malgrandan havaĵon (Z); hereda havaĵo.
    posedaĵo, proprieto.
  • havebla
    Tia, ke oni povas ĝin ricevi, ekhavi: La Gazeto de Anoncoj estas havebla por ĉiuj (Z).
  • havigi
    Fari, ke iu aŭ io, ricevu (ion): havigi al infano ludilon, al konato bonan situacion; havigi al si monon, plezuron, libron per agento; al vi mi havigos la eblon tion fari (Z); pri la ĝojo mi diris: kion ĝi havigas? (X); mi bonege aspektas, pensis la lino, kaj havigos belegan pecon da tolo (Z).
    liveri, provizi, alporti.
  • havinda
    Tia, ke oni deziras ĝin havi: via krono [...] por mi ne estas havinda (Z).
  • ekhavi
    Subite havi, komenci havi.
  • *enhavi
    Havi en si: la vorto 'ĝi' enhavas en si ion malaltigan (Z); la tria volumo enhavas ĉiujn komediojn de ŝekspir (B); la vino enhavis en si ian malklaraĵon (Z); viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn (X); la preĝejo povas enhavi mil personojn (B); la gramatiko estas jam enhavata en la vortaro mem (Z); la solvo de la tria demando estas enhavata en la solvo de la demando dua (Z).
    ampleksi, enfermi, enkalkuli, enteni, envolvi.
  • enhavo
    1. Tio, kio estas enhavata: la enhavo ne povas esti pli granda, ol la enhavantaĵo; tabelo de enhavo; la enhavo de la libro ne egalvaloras ĝian prezenton; mineralo kun granda enhavo je kupro.
    1. [FILOZOFIO] La tuto de la signoj enhavataj en unu nocio: ju malpli granda estas la enhavo de nocio, des pli granda estas ĝia amplekso.
      amplekso.
  • enhaveco (Z)
    Kvanto da materio, kiun povas enhavi ujo; kapacito: enhaveco de botelo, de lavomaŝino.
    volumeno; tonelo.
  • kunhavi
    Posedi komune: kunhavi opinion (Z).
  • malhavi
    Ne havi ion, kion oni bezonus, aŭ kies manko suferigas: tiajn superfluaĵojn la saĝulo facile malhavas; la Fundamenton neniu vera E-isto povas malhavi; mi volonte pruntus vian aŭton, sed ĉu vi povus malhavi ĝin ĉi-matene?; ke mi malhavu vin, ne eble! .
    domaĝi.
  • nehavi
    Ne posedi: de nehavanto eĉ reĝo nenion ricevos (Z).
  • nehav (ad)o
    Stato de iu, kiu ne havas: kontraŭ nehavo eĉ juĝo silentas (Z); malriĉigas ne nehavado, sed tro granda dezirado (Z).
  • nehavebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin ricevi: la unua eldono estas nun nehavebla.
  • nemalhavebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin malhavi: nemalhavebla kompletigaĵo.
  • senhava
    Ne havanta la necesaĵojn: de babilado venas nur senhaveco (X); defendi senhavulon kaj malriĉulon (X); li estas absoluta senhavulo (Z).
    mizerulo, nudulo.
  • senenhava
    Malplena je ĉio grava, valora, solida: ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn? (X); ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava (Z); senenhava argumento; kial do vi parolas senenhavaĵon? (X).
    fantazia, vanta, senesenca, sensenca, sensignifa.
  • senhavigi
    Senigi iun je lia havaĵo.
  • surhavi
    Porti sur si: surhavi ĉapelon, veston; la koverto surhavis multajn poŝtmarkojn; nia domo surhavas ardezan tegmenton.
  • bonhava
    1. Posedanta sufiĉan monon por vivi komforte: la bonhava farunkomercisto (Z); iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo (Z); ŝi per prudenta ŝparemeco faris lin homo bonhava (Z).
    1. Montranta, ke iu estas sufiĉe riĉa, por komforte vivi: vasta kaj bona loĝejo (Z).
  • bonhavo
    1. [FINANCO] La sumo, kiu restas kredite ĉe ies konto: via bonhavo ĉe mi estas nun 30 rubloj.
    1. Bonhaveco.
  • bonhaveco
    Stato de tiu, kiu estas bonhava: vestoj montrantaj bonhavecon (Z); ĉio atestis pri bonhaveco kaj bona gusto (Z); la interno de la loĝejo montris kelkan bonhavecon (Z); konforme al la bonhaveco de la promesinto la pastro lin taksu (X); viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto (Z).
  • RIM. 'hav' estas uzata suf-e kun la senco 'provizita per': flugilhava besto, truhava vesto, ŝelhava, vosthava, mank (o)hava.
    plena, riĉa.

    havi


    Esprimoj

    Akuzito, kion vi havas por diri?.
    Bovino havanta ventron ŝvelintan de gasoj.
    Diru al mi kun kiu vi havas rilatojn, kaj mi diros al vi, kiu vi estas.
    Divenu kiom da nuksoj mi havas en la mano.
    Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj.
    Dum vi estas feliĉa, vi havas multajn amikojn.
    Elstreki ĉion, kio havas personan karakteron .
    Havi breĉojn.
    Havi fendeton en la cerbo.
    Havi ies favoron.
    Havi la okulojn pli grandajn ol la ventro.
    Havi muzikan orelon.
    Havi plezuron.
    Havi tempon,
    Hipokriti kredon, kiun oni ne havas.
    Homo, kiu havas la honoron esti mia filo.
    Jen vino, kiu havas korpon.
    Ju pli da havo, des pli da pravo.
    Juĝisto devas havi du orelojn.
    Karaktero havanta grandajn difektojn.
    Kian aĝon vi havas? Kiom da jaroj vi havas? Kioman tagon ni havas hodiaŭ?
    Kiu havas la forton, havas la rajton.
    Kiun tagon de la semajno ni havas hodiaŭ? Lundon.
    La ambasadorejo havas rajton de eksterteritorieco.
    La baŝulo havas belan organon.
    La kamiono volis krucpasi la aŭtomobilon ne havante la pasrajton.
    La malforteco de argumento senhava.
    La muro havas orelojn (= iu subaŭskultas).
    La operacio havis feliĉan sekvon.
    La paciento havis du seancojn de radioskopio.
    La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko.
    La trabo havis la dikon de 3 fingroj.
    La trajno havas negravan malfruon.
    La viroj ne havas konstantecon (en amo).
    Leĝo ne havas retroaktivan efikon, pasintaĵon ne tuŝas.
    Li havas en si grandan modestecon.
    Li havas konsciencon, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.
    Li havas la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj.
    Li havas tiom, kiom li surhavas.
    Li havas truon en la manplato (= malŝparema).
    Li havas ĉiujn atutojn por sukcesi.
    Li havis bonan porvivaĵon, eĉ iom pli.
    Li havis la kuraĝon voĉdoni "nen" publike.
    Li ne havas senson por humuro.
    Listelo kiu havis la larĝon de manplato.
    Malsata stomako orelon ne havas.
    Manke de kapo oni devas havi krurojn.
    Mensoganto devas havi bonan memoron.
    Mi havas alian opinion, sed ne volas enŝovi min kun mia opinio.
    Mi havas dudek jarojn.
    Mi havas kion respondi al mia insultanto.
    Mi kredis, ke vi havas la plej honestan intencon.
    Mi simple kaj litere, ofte, ne havas eĉ kion manĝi, per kio min vesti.
    Mi volas havi la ovon kuirita ( ke la ovo estu kuirita).
    Mi volas havi la ovon kuiritan (= kiu estas kuirita).
    Mono havata estas pli grava ol mono havita.
    Mono odoron ne havas.
    Montri, havi anĝelan paciencon.
    Ne havi bonan ŝancon.
    Ne havi emon ŝerci.
    Ne havi kaŭzon por koleri.
    Ne havi tempon por perdi..
    Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron.
    Neniu havas la rajton dikti al siajn postulojn.
    Oni ne devas havi tro da konfido al si mem.
    Oni ne havas absolutan certecon, ĉu...
    Paroli kvazaŭ havante knelon en la buŝo.
    Rivero havanta 200 kilometrojn da longo.
    Simfizo havas interostan ligamenton.
    Sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon.
    Tabelo de enhavo
    Testamente disponi pri siaj havaĵoj.
    Tiu komercaĵo havas grandan debiton.
    Tiu pentristo havis plurajn manierojn.
    Ĉio devas havi limojn.
    Ĉio havas finon.
    Ĉiu "li" havas sian "ŝi".
    Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.
    Ĉiu parlamento havas la rajton amendi.
    Ĉu estas permesite al mi havi ia kuraĝon inviti vin?.
    Ĝi havas la alton de 300 metroj.
    Ŝajnigi sin riĉa, nenion havante.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    bonhava,bonhaveco,bonhavo,bonhavo,branĉohava,demonhavanto,divizorhava,domhavanto,ekhavi,enhaveco,enhavi,enhavo,enhavtabelo,esti senhava,fendohava,ferohava,fosilihava,gustohava,havado,havaĵo,havebla,havi,havigi,havinda,havo,integralhava,invershava,karakterhava,karbohava,karnohava,konkohava,kornohava,kunhavi,malhavi,malhavigi ion,mankohava,markhava,mezurhava spaco,nehav(ad)o,nehavebla,nehavi,nemalhavebla,nodohava,norm(o)hava,orelhava,orhava,potencialhava,seksohava,senenhava,senhava,senhavigi,spacohava,surhavi,truhava,unuhava,ŝtonhava

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    - plena (-hava)
    - riĉa (-hava)
    akiri
    alporti (havigi)
    ampleksi (enhavi)
    amplekso (enhavo)
    aparteni
    avida
    bezoni
    disponi
    domaĝi (malhavi)
    donaci
    doni
    enfermi (enhavi)
    enkalkuli (enhavi)
    enteni (enhavi)
    envolvi (enhavi)
    fantazia (senenhava)
    forgesi
    fremda
    hereda havaĵo
    integralebla,
    interŝanĝi
    kapacito (enhaveco)
    kies
    komuna
    konservi
    liveri (havigi)
    lumhava buo
    manki (malhavi)
    mastro
    mastrumo
    mizera
    mizerulo (malhavulo)
    nenies
    nudulo (malhavulo)
    perdi
    porti (surhavi)
    posedaĵo (havaĵo)
    posedi
    povra (malriĉa)
    predo
    preni
    privata
    prodigi (havigi)
    propra
    proprieto (havaĵo)
    provizi (havigi)
    rabi
    redoni
    ricevi
    riĉa
    senenhava (sensignifa)
    senesenca (senenhava)
    sensenca (senenhava)
    serĉi
    tonelo (enhaveco)
    trovi
    vanta (senenhava)
    ŝteli

    Ankaŭ vidu:

    akcepti. artikolo. bona. elekti. financo. heredo. komerco. kvalito. kvanto. labori. mono. riĉa. serĉi.

    Iel rilatitaj:

    aferx akceptx akirx ampleksx apartenx arestx artikolx avidx bezonx bonx disponx domaĝx donacx donx elektx esencx fantazix fermx financx forgesx fremdx heredx integralx kalkulx kapacitx kies kiom komercx komunx konservx kvalitx kvantx laborx librx liverx lumx mankx mastrx mizerx monx muzikx nenies nudx opinix perdx plenx portx posedx postulx povrx predx prenx privatx prodigx proprietx proprx provizx rabx ricevx rilatx riĉx satx sen sencx servx serĉx sufiĉx tempx tenx tiom tonelx trovx uzx vantx volvx ŝanĝx ŝtelx