pagi
*pag/i (tr)
Kvitigi sin de ŝuldo per dono de mono aŭ valoraĵo al iu: - (rigardante la donitaĵon kiel objekton): pagi tri frankojn (B); mi pagis por la presado ĉirkaŭ 420 rublojn (Z); pagi por du anoncoj po 30 rubloj (Z); por la privilegio mem la firmo pagas al mi nenion, ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan procenton de ĉiu verko, kiun mi aprobos (Z); pagi grandan sumon da mono (Z); pagi altajn salajrojn; la mono devas esti pagata tuj ĉe la aĉetado (Z); prenadi librojn ĉiam nur por pagita mono (Z); la 10 % pagotaj al mi (Z); (f) por lia amikec' konfidon pagu (Z); pagi al iu malbonon por bono (X);
- (rigardante la ŝuldon aŭ ŝuldofonton kiel objekton): larmoj ŝuldon ne pagas (Z); pagi la koston de [...] (Z); pagi impostojn, tributon (X); pagi la manĝojn, la loĝejon (B), kalkulon de hotelo, viziton de kuracisto; pagi al si ferian somerrestadon; de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi (Z); tre malbone pagata kuracado de malriĉaj malsanuloj (Z); tiaj oficoj estas tre bone pagataj (Z); (f) ni devas konservi tiun bonaĵon, eĉ pagante ĝin per kelkaj oferoj; kiam li falos en niajn manojn, ni pagos al li la ĉagrenojn, kiujn li kaŭzis al la kronprinco (B).
- (rigardante la ricevanton kiel objekton): ŝi batas siajn servistojn kaj ilin ne pagas; pagi siajn kreditorojn (B); pagata oficisto; lin insidis pagataj murdistoj; iru nun, vi estas pagita!;
- (sen objekto) kiu rompis, tiu pagu (Z); hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos (Z); avarulo pagas duoble (Z); el fremda poŝo oni pagas facile (Z); se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi (X); mi pagus por la servo (Z); pagi per mono, per naturaĵoj; pagi kontante; oni ne pagas per gloro al sia tajloro (Z); por la transsendo pagas la aĉetanto (Z); (la eldonejo) Hachette pagas al mi (Z); (f) pagi por fremda festeno (Z); (f) (pp la punato) pagos la lupo por la ŝafo (Z); pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj (Z); pro via krimo vi pagos per la vivo (Z); (pp la punanto): mi pagos al ŝi por tio ĉi! (Z).
*pago - Ago de tiu, kiu pagas: la pago por la akcioj estos ne unufoja, sed konsistos en pagoj ĉiujaraj (Z); (f) kia ago, tia pago (Z). [VIDU] pagdato, pagoŝarĝo, kvitanco.
- Rezulto de tiu pago: labori por pago plej bagatela (Z); se ili sendos nun la abonan pagon (Z); mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo (Z); mi konsentas akcepti kian ajn pagon (Z); tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon (Z); persono, kiu venos por kolekti la pagojn (Z); laŭ la grandeco de la pagoj (Z).
pagado
Daŭra, ripeta pago: post la pagado de ĉiuj elspezoj (Z); li timis devontigi sin al la pagado de altaj sumoj (Z); certigi la pagadon de la salajruloj. paganto
Tiu, kiu pagas: eminenta ŝuldanto-malbona paganto (Z). pagato
Tiu, al kiu oni pagas: la pagato de bilo. pagenda
Tia, ke ĝi devas esti pagita: ĉeko pagenda je vido, laŭ ordono, al la portanto. pagigi
Fari, ke iu pagu: mi pagigos al vi ĉiujn ekstrajn elspezojn. pagilo
Rimedo por pagi. pagipova
Kapabla pagi, solventa. alpago
Tio, kion oni devas pagi super la ordinara aŭ konsentita prezo. antaŭpagi
Pagi pli frue, ol la kutima aŭ la deviga pagodato: mi devas al li (la presisto) antaŭpagi po ĉiu ekzemplero, kiun mi prenas de li (Z); rabato estas donata al la antaŭpagantoj. antaŭpago - Ago antaŭpagi.
- La antaŭpagita sumo.
- En ŝpara vivasekuro, repreno de la kapitalo ŝparita ĝis la koncerna momento.
*depago - (ark.) Imposto.
- Sumo, kiun oni deprenas de la pagota: vi ŝuldas 300 eŭrojn minus la depago de via garantia spezo.
ekpago = partopago. nepago
La fakto, ke oni ne pagis. nepagitaĵo
Tio, kio restas por pagi, kaj kion oni ne pagis je la difinita dato. postpag (ant)e
Pagante nur post la liverado de la varo. repagi - Pagi al iu la sumojn, kiujn tiu jam pagis je ies konto: aĉetu mem la trambiletojn, mi repagos al vi; la vojaĝkostoj estas repagataj al la delegitoj.
- (f) Trakti iun tiel same (aŭ eĉ ne same), kiel tiu traktis nin aŭ iun alian: bone estos al tiu, kiu repagos al vi pro la faro, kiun vi faris al ni! (X); la Eternulo repagas merititaĵon al siaj malamikoj (X); se vi scios iam, kiamaniere oni agis kontraŭ mi kaj en kia maniero mi repagis por tiuj agoj, vi eble mem miros mian paciencon (Z); Mi repagos sur ilian bruston viajn kulpojn (X); la faro de liaj manoj estos repagita al li (X).
repago - Ago de tiu, kiu repagas 1: ni certigas al vi la repagon de ĉiuj viaj elspezoj.
- Ago de tiu, kiu repagas 2: venis la tagoj de repago (X); ĉe Mi estas venĝo kaj repago! (X); mia profesio estas repagado-venĝado estas mia metio! (Z); poŝta repago (remburso).
retropagi
Pagi al iu sumon, kiun oni erare ricevis de tiu persono, aŭ kiu superis la ŝulditan. retropago - Ago retropagi.
- La retropagita sumo.
retroaktiva.
senpaga
Ricevebla sen pago: de kantado senpaga doloras la gorĝo (Z); senpaga eniro; por senpaga disdonado (Z). *senpage
Sen pago: tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, nur por lerni (Z); mi sendis al vi por provo (senpage) 50 ekzemplerojn (Z). abonpago
Pago por abono: li sendis al ni la abonpagon por 10 abonantoj (Z). dokpago
Monsumo ŝuldata, por uzo de doko aŭ dokoj. horpage
Tiamaniere, ke la laboro estas pagata laŭ la nombro de la laborhoroj. kompulsopago
Vd kompulsi. kostopago
Ies pagado de la kostoj: li regalas nin je la kostopago de la firmo; (f) pri tio mi fariĝis saĝa per mia propra kostopago (Z). laborpago (X)
Salajro. limdepago (Z)
Dogano 1. medikrompago
[EKOLOGIO] Speco de imposto je iu specifa produkto pro la mediproblemoj, kiujn ĝi kaŭzas. monatpago
Sumo, kiun oni devas pagi ĉiumonate. partopago
Parta pago, farita kiel garantio de la pli malfrue pagota sumo: fari partopagon ĉe aĉetado de meblaro, ĉe lupreno de apartamento. partopage
Kiel ekpago: (f) nur unu kiseton, partopage de nia edziĝo! (Z). portopago
Sumo, kion oni devas pagi por la portado aŭ transportado de io. ŝtatpage
Kun ĉiuj elspezoj pagitaj de la ŝtato: vojaĝi, esti enterigita ŝtatpage. poŝtrepage
Kun pagoŝarĝo.
Esprimoj
Pagi kontante.
Esti pagata laŭ sia laboro.
La dunganto devas pagi la duonon de la sociala asekuro.
Li ne volis sin devontigi (en la futuro) al pagado de grandajsumoj.
Mi promesas, ke mia ŝuldo estos pagita la 9-an de Majo.
Pro la kulpoj de la patroj pagas ( suferas)la filoj.
Sendi librojn kun pagoŝarĝo.
Tajloro krimis, botisto pendas.
Ĉiu malfruiĝo ĉe la pagado ĉesigos la liveradon.
Kelkaj kunmetaĵoj
abonpago,alpago,antaŭpagi,antaŭpago,depago, doganpago, dokpago,ekpago, farmopago, horpage, indico de propago, koeficiento de propago, kompulsopago, kostopago, limdepago, medikrompago, monatpago,nepagitaĵo,nepago,pag(o)dato,pagado,paganto, pagatesto,pagato,pagenda,pagi,pagigi,pagilo,pagipova,pago, pagoŝarĝo, partopage,partopago, portopago,postpag(ant)e, poŝtrepage,propaga indico,repagi,repago,retropagi,retropago,senpaga,senpage, ŝtatpage
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
avara
kara (multekosta)
malkara
multekosta
retroaktiva
ĉipa (malmultekosta)
prunte
asekuri
disipi (malŝpari)
doni
investi
komerci
konsumi
kosti
kvitigi
liveri
marĉandi
mendi
pagi per naturaĵoj
perlabori
plasi
pruntedoni
pruntepreni
taksi
vendi
ĝiri
ŝakri
ŝpari
ŝuldi
aĝio
banko
bazaro
butiko
datfalo (Kiam oni devas pagi ŝuldon)
dogano
elspezo
enspezo
fakturo
financo
foiro
honorario
imposto
impostpaganto
interezo
kaso
kiosko
konto
kotizo
lukro
magazeno
mono
pagi per kontanta mono
pensio
prezo
procento
profito
rabato
rekompenso
ristorno
salajro
spezo
stipendio
tarifo
tributo
valoraĵo
varo
ĉiovendejo
ŝuldo
Ankaŭ vidu:
Iel rilatitaj:
abonx
afidavitx
afrankx
amortizx
antaŭ
asekurx
atestx
avarx
aĉetx
aĝix
aŭtomobilx
bankrotx
bankx
bazarx
biletx
bilx
butikx
datx
devx
disipx
doganx
dokx
donx
fakturx
farmx
financx
fingrx
foirx
gastx
honorarix
horx
impostx
indicx
interezx
investx
karx
kasx
kioskx
koeficientx
komercx
kompulsx
konsumx
kontantx
kontx
kostx
kotizx
kvitx
laborx
limx
liverx
lukrx
magazenx
marĉandx
medix
mendx
monatx
monunux
monx
orx
partx
pensix
plasx
portx
poŝtx
prezx
procentx
profitx
pruntx
rabatx
retro
ricevx
ristornx
salajrx
spezx
stipendix
suferx
sumx
taksx
tarifx
tributx
valorx
varx
vendx
venĝx
ĉantaĝx
ĉekx
ĉipx
ĝirx
ŝakrx
ŝarĝx
ŝparx
ŝtatx
ŝuldx