farbo

farb/o (8)

  1. Miksaĵo de likvo (ordinare oleo) kaj pigmento, uzata por ŝmiri surfacon kaj ĝin kolorigi: mirindaj kreskaĵoj, tiaj, kiajn oni vidas pentritajn per farboj kaj oro sur la rando de malnovaj libroj (Z); kesto kun farboj (Z). farboskatolo, farbotavolo.
    koloraĵo. [VIDU] farbovendejo, kovropovo (Vd povo).
  1. [HERALDIKO] ĉiu unukromata koloro, escepte de arĝento kaj oro.
    gorĝoj, lazuro, sablo, sinoplo.
  • farbi (tr)
    ŝmiri per farbo(j): blanke farbita ligna kradaĵo (Z); la boato estis farbita ruĝe kaj blanke (Z).
  • farbisto
    Tiu, kiu metie ŝmiras farbojn sur meblojn, domojn ktp.
    pentristo, ŝmiristo.
  • akvofarbo
    Farbo, kies suspensia medio estas akvo, ne oleo.
    akvarelo.
  • fonfarbo
    Forte maldensigita farbo, kiun oni uzas por la unua ŝmiro sur ankoraŭ ne kolorigita fono.
  • pistolfarbi (tr)
    Farbi per aerpreme funkcianta pistolo.

    farbx

    Bildvortaro

    282 : Murŝmiristo kaj farbisto


    282-01 : murŝmirado, farbado
    282-02 : murŝmiristo, farbisto
    282-03 : peniko
    282-04 : plankopeniko
    282-05 : murpeniko
    282-06 : dispersa farbo
    282-07 : duobla klapeskalo
    282-08 : farboskatolo, farbodoso*
    282-09 -10 : farbujoj
    282-09 : farbujo kun prenilo
    282-10 : farbujo kun tenilo
    282-11 : ladfarbo
    282-12 : farbositelo
    282-13 : farbrulo, rulfarbilo
    282-14 : farboforiga krado [por forigi superfluan farbon]
    282-15 : figurprema rulilo, figurrulilo, rulfigurilo
    282-16 : ŝlifado
    282-17 : rulbenda ŝlifmaŝino
    282-18 : vibra ŝlifmaŝino
    282-19 : ŝlifpapero, sablopapero
    282-20 : sablopapera prembloko
    282-21 : lakado
    282-22 : solvilkanistro
    282-23 : efektobroso, brospeniko
    282-24 : ronda peniko
    282-25 : pugnopeniko
    282-26 : angulpeniko
    282-27 : farbospatelo
    282-28 : mastiktranĉilo
    282-29 : deskrapa spatelo
    282-30 -43 : farboŝprucigo
    282-30 : premaera aŭ pneŭmatika tekniko
    282-31 : lakŝpruca pistolo
    282-32 : elfluujo
    282-33 : pneŭmatika valvo
    282-34 : premaerujo
    282-35 : manometro
    282-36 : komperesoro
    282-37 : premregulilo
    282-38 : viskozometro, viskozmezurujo
    282-39 : senaera ŝprucsistemo
    282-40 : senaera lakŝpruca pistolo
    282-41 : ĉareto
    282-42 : hoso
    282-43 : permana ŝprucpistolo
    282-44 : surskribado kaj orado aŭ orplakado
    282-45 : skribopeniko
    282-46 : paŭsradeto
    282-47 : ŝablontranĉilo
    282-48 : plakoleo
    282-49 : orfolio
    282-50 : farbista stango
    282-51 : paŭsosaketo
    282-52 : plakokuseno
    282-53 : plaktranĉilo
    282-54 : plakpeniko
    282-55 : ŝmirpeniko
    282-56 : apreta peniko

    Iel rilatitaj:

    akvarelx apretx biksx bildx blux buntx ceruzx dekoracix domx hosx konstrux laborx lakx materialx olex paŭsx penikx pistolx sitelx spatelx vendx viskozx ŝablonx ŝlifx ŝmiradx ŝmirx ŝprucx