sindikato

sindikat/o (2)


[SOCIOLOGIO] Asocio de personoj aŭ societoj, fondita por defendi kaj progresigi komunajn ekonomiajn interesojn: mastra, laborista, financa sindikato; al neniu sindikato mi vendis E-on! (Z); sindikato de fabrikantoj (B), de gazetoj; ŝtata, sendependa sindikato.
  • sindikata
    Rilata al sindikato: la sindikata aktiveco.
  • sindikatano
    Ano de sindikato.
  • sindikatismo
    1. (ss) Socipolitika sistemo kaj movado, laŭ kiuj la laboristoj, se organizitaj kaj per revolucia striko akirintaj posedon de la produktiloj kaj sociaj riĉaĵoj, organizus kaj mastrumus socialisme la tutan socian vivon. [VIDU] anarkiismo, kolektivismo, komunismo, socialismo.
    1. (vs) Movado, strebanta al la defendo de kolektivaj ekonomiaj interesoj.
  • sindikatisto
    Partiano de sindikatismo.
  • anarki-sindikatismo
    Revolucia sindikatismo, influata de la anarkiista movado.
  • laborsindikato
    Sindikato el laboristoj: tiu ĉi libro estis farita de laborsindikatanoj.

    sindikatx


    Iel rilatitaj:

    laborx