peniko

*penik/o

  1. Densa tufo da haregoj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per kolorilo, gluo, kuracilo ks: per unu sola tiro de peniko li ĉion elvokas; kruda peniktuŝo.
  1. (f) Maniero, stilo de pentrado: por ŝin pentri estus necesa la peniko de Rafaelo; havi delikatan penikon.
  1. = kvasto.
  1. (X) = grapolo.
  • peniki (ntr)
    Uzi penikon, por pentri, surŝmiri ktp.
  • peniketo
    Maldika peniko, por streki liniojn ktp.
  • penikforma
    Havanta la formon de peniko.
  • razpeniko
    Peniko, ofte el melaj haroj, por sapŝaŭmigi la barbon.
  • tuĉpeniko
    Peniko, uzata por skribi per tuĉo.

    peniko


    Iel rilatitaj:

    bildx brosx desegnx farbx laborx skribx vostx