salajro

*salajr/o


Sumo periode pagata, laŭ difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno ks al dungito, por kompenso de la farita laboro: semajna, monata salajro; laŭpeca, laŭtempa salajro; interkonsenti pri salajro; peti pri altigo de la salajraj; movebla skalo de la salajroj (en kiu ili varias aŭ laŭ kosto de vivteno aŭ laŭ la rendimento); blokado de la salajroj (registara malpermeso ilin plialtigi); nominala (la nombro da monunuoj), reala (ilia aĉetpovo) salajro.
pago, honorario, tantiemo.
  • salajri (tr)
    Pagi al iu salajron: la komitatanoj ne estas homoj salajrataj (Z); bone salajrataj postenoj.
  • salajreco
    Socia sistemo, bazita sur dungado de salajruloj: la celo de la revoluciaj partioj kaj sindikatoj estas la abolo de salajreco.
  • salajrulo
    Homo, ligita al alia per laborkontrakto, kiu difinas liajn/ŝiajn salajron kaj labordevojn.
    dungito, laboristo, proleto.
  • kromsalajro
    Sumo pagata ekster la ŝuldita salajro, aŭ lukrata per laboro ekster la normalaj horoj.
  • supersalajro
    Komplemento de salajro, donata pro familiaj ŝarĝoj aŭ aliaj kaŭzoj.

    salajrx


    Iel rilatitaj:

    laborx pagx