fabriko

*fabrik/o

Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn: fabriko de drapo, ŝuoj, ludiloj, medikamentoj; metalurgia, ilmaŝina fabriko; gasfabriko, sukerfabriko. [VIDU] marko, fabriklaboristo.
  • fabrika
    Rilata al fabriko: la fabrika elfarado de tiu pigmento estas pli malmultekosta, ol la natura akirado.
  • fabriki (tr)
    Produkti en fabriko: fabriki ilojn, maŝinojn, kanonojn, alumetojn, butonojn, ŝtrumpojn; (f) mi volus scii la efektivan kaj memstaran opinion de ĉiuj E-istoj, kaj ne tiun arte fabrikitan opinion (Z).
    elfari.
  • fabrikado
    Ago de tiu, kiu fabrikas: la procedoj de fabrikado estas ofte sekretaj.
  • fabrikaĵo
    Io fabrikita.
  • fabrikanto
    Posedanto aŭ direktoro de fabriko.
  • amasfabrikado
    Fabrikado de objekto en tre granda kvanto, por malaltigi ĝian koston.
  • antaŭfabrikado
    Amasfabrikado de la elementoj de tutaĵo (ekz. domo), tiaj, ke ili povas esti kunmetataj sen plua alĝustigo sur la konstruloko.
  • gasfabriko
    Fabriko, kie oni industrie produktas brulgason.
  • tabakfabriko
    Vd tabako.

    fabriko

    REVO: [fabriko]
    ekonomio.ekspluati.fabrikanto,fabriki, produkti.ingxeniero.manufakturo.patento.Socialigi la grandajn sxtalfabrikojn (krizo atakis la pezanindustrion).Tekstilajxoj (teksajxoj, trikotoj, masxinfabrikitaj trikotoj).uzino.
    financo. labori. profesio.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ aŭtomacix fakx farx ferx financx industrix konstrux laborx maŝinx produktx profesix