konflikto

konflikt/o (2)

  1. [SOCIOLOGIO] Kontraŭdiro inter posedo kaj neposedo, inter diverĝaj aspiroj kaj interesoj, esprimiĝanta en agado de sociaj grupoj: socia konflikto; generacia, klasa konflikto.
  1. [KOMUNUZO] Malkonsento, kaŭzita de kontraŭeco de deziroj aŭ opinioj: konflikto de interesoj, pasioj; konflikto kun la propra konscienco (B); konflikto inter du regnoj (B); konflikto pri juĝorajto inter du tribunaloj; arma konflikto; konfliktkomisiono (de SAT); (f) disformi nomojn proprajn, ke ili ne venu en konflikton kun la gramatiko (Z); animkonflikto.
    antagonismo, batalo, kolizio, malakordo.
  • konflikti (ntr)
    Esti en konflikto: la graco konfliktas kun la homa libervolo.
  • ekkonflikti
    Veni en konflikton.
  • laborkonflikto
    Konflikto estiĝinta inter labordonanto (j) kaj dungito(j).

    konfliktx


    Iel rilatitaj:

    laborx volx