hardi

*hard/i (tr)

  1. Meti ruĝvarmigitan ŝtalon en malvarman likvon, por ĝin pli malmoligi kaj pli elastigi: bone hardita glavo.
  1. Malmoligi: nudpieda marŝado hardas la plandojn; hardita ledo de ŝildo.
  1. (f) Fari nesentema por fizikaj aŭ moralaj suferoj; fortigi ies karakteron: la longa kaj malfacila batalado min hardis (Z); mizero hardas la korojn; maljunulo hardita en malfeliĉoj; soldato hardita kontraŭ frosto, laciĝoj; obstine ĝi paŝas, provita, hardita, nia bravega anaro (Z); maljuna hardito.
  • hardado
    Ago de hardanto: hardado de fajliloj, de spado de klingo; hardado en akvo, en oleo, per martelado; hardado de la karaktero.
  • hardebla
    Tia, ke oni povas ĝin hardi: varmohardeblaj rezinoj.
  • hardebleco
    Propreco de materialo, ekz. ŝtalo, akcepti harditecon per taŭga procedo.
  • hardiĝi
    Iĝi malmola aŭ fortigita per hardado: hardiĝinta malbonulo.
  • harditeco
    Fizika aŭ morala fortika malmoleco: la harditeco de ŝtalo, de volo.
  • malhardi
    1. Varmigi harditan ŝtalon ĝis la bluo, por nuligi ĝian hardecon.
    1. Moligi, malfortigi: la riĉeco malhardas la kuraĝon.
  • rapidharda
    (pp hardita ŝtalo) Tia, ke eĉ se malhardite pro troa varmigo (ekz. borilo, kiu tro funkcias), ĝi rehardiĝas mem je meza temperaturo.

    hardi


    Iel rilatitaj:

    laborx metalx