teksto

*tekst/o

  1. Propraj vortoj de la aŭtoro, konsistigantaj libron, broŝuron, dokumenton, akton, skribaĵon, kontraste kun la komentarioj aŭ tradukoj: tio estas la originala teksto; kia estas la plej bona teksto por tiu ĉi Deklaracio? (Z); mian tekston mi sendas nur kiel projekton (Z); mi miras, ke ili akceptis tiel malbonan tekston por sia decido (Z); telegramo kun konvencia teksto (Z); nenio el ĉi tio troviĝas en la teksto!; la Maksimoj, teksto kaj traduko; la teksto estas senespere fuŝita.
  1. [TIPOGRAFIO] La ĉefa parto de paĝo presita, kontraste kun la notoj aŭ kun la ilustraĵoj: la teksto de la poemo estas malpli klara, ol la bildoj; la teksto kaj la marĝenoj; metu la notojn ne en la tekston, sed sub ĝin.
    areo.
  1. Sencodonaj vortoj, kiuj akompanas desegnon, bildon, muzikon: komponi arion sur teksto de Heine; la teksto estas pli sprita, ol la karikaturo.
  1. [KRISTANISMO] Citata mallonga frazo aŭ frazero el la Biblio, uzata kiel temo de prediko: sian tekston li tiris el Ijob; (f) nek al teksto, nek al preteksto (Z) (sensekve, sentrafe paroladi).
    moto.
  • teksta
    Rilata al teksto: teksta eraro; teksta kritiko.
  • teksti (ntr)
    Esti formulita per iuj difinitaj vortoj: la frazo tekstas jene; leĝo tekstis, ke murdiston punos morto.
  • tekstilo, tekstoprilaborilo, tekstprogramo
    [KOMPUTIKO] Komputila programo por redakti tekston kaj pretigi ĝin por presado, elektante, kiel ĝi aspektu sur la papero. SIN. skribprogramo.
    redaktilo, kompostilo, enpaĝigi, tipografio.
  • hiperteksto
    [KOMPUTIKO] Komputila teksto, eventuale ankaŭ kun bildoj kaj sonoj, provizita per referencoj aŭ ligoj, kiujn uzanto povas laŭvole sekvi por trovi deziratajn informojn.
    TTT.
  • kunteksto
    Parto de teksto, kiu antaŭiras aŭ sekvas esprimon kaj donas al ĝi ĝian precizan signifon: la senco estas facile komprenebla el la kunteksto (Z); komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto (Z).
  • laŭtekste
    Reproduktanta ĝuste la tekston: li skribis laŭtekste jenon.
  • senteksta
    (pp bildo, ario ks) Ne akompanata de ia teksto: sentekstaj romancoj.

    teksto

    REVO: [teksto]
    Akcepti tekston, kiel bazon de diskuto.akto.aŭtoro.broŝuro.deklaracio.dokumento.Ekspliki tekston malfacilan, ekstemporale.esprimo.hiperteksto.komentario.komposti.originala.paĝo.prediko.redakti.skribaĵo.tipografio.traduko.vorto.
    bildo. diskuti. facila. kongreso. kristanismo. kristo. labori. lerni. libro. lingvo. skribi.

    Iel rilatitaj:

    alinex bildx citx diskutx esprimx facilx klarx kongresx kristanismx kristx laborx lernx librx lingvx paĝx redaktx skribx verkx vortx