martelo

*martel/o

  1. Batilo, konsistanta el peza ferpeco kun ligna tenilo kaj servanta por enigi najlojn, forĝi feron ktp: al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo (Z); (f) esti inter martelo kaj amboso (Z).
    maleo. [VIDU] martelbato.
  1. [ANATOMIO] Orela osteto = maleo.
  1. [SPORTO] Metala globo (7,257 kg), ligita per ŝtaldrato al mantenilo, kiun oni ĵetas per rotacio.
    martelĵeto.
  • marteli (tr)
    1. Batadi per martelo: en aŭtuno la folioj aspektis kiel martelitaj kupraj lamenoj (Z); (f) ĉiuj marteladis per tranĉilo aŭ per osto sur la tablo (Z) (por esprimi ĝojon).
      cizeli, batetendi.
    1. [ARMEOJ] Dispremi, forfrakasi per obusoj aŭ bomboj: baterioj martelis la malamikajn tranĉeojn.
    1. (f) Aparte kaj forte akcenti: li martelis ĉiun vorton (Z).
  • martelado
    Ago de tiu, kiu martelas: oni ĉie aŭdis la marteladon de la forĝistoj.
  • martelego
    Tre peza martelo, kun longa tenilo.
  • martelbeko
    La pli maldika parto de la martelkapo, kontraŭa al la faco.
  • martelfaco
    Plata aŭ konveksa parto de la martelkapo, per kiu oni batas.
  • martelkapo
    La metala parto de martelo, kontraste al la tenilo.
  • martelmaŝino
    Maŝino, konsistanta el tre peza maso el malmola ŝtalo, kiu leviĝas kaj falas inter gvidkolonoj, kaj uzata por forĝi dikajn pecojn.
  • akvomartelo = akvobato.
  • falmartelego
    Martelmaŝino.
  • fridmarteli
    Marteli metalon, ne varmiginte ĝin.

    martelo

    Bildvortaro

    292 : Matric- kaj liberformada forĝejo (varma masivformado)


    292-01 -13 : matrica forĝmartelo
    292-01 : ambosbloka martelo kun hidraŭlika movsistemo
    292-02 : supra premmovilo
    292-03 : martelbloko
    292-04 : supra matrico
    292-05 : malsupra matrico
    292-07 : ambosbloko
    292-08 : kontraŭbata martelo kun hidraŭlika kuplilo
    292-09 : movilo
    292-10 : supra martelbloko
    292-11 : martelframo
    292-12 : malsupra martelbloko
    292-13 : hidraŭlika kuplilo de martelbloko
    292-14 -22 : mandrenaj presiloj
    292-14 : mandrena presilo kun senpera movilo
    292-15 : laborloko de manipula teknikisto
    292-16 : regaparato de mandrena presilo
    292-17 : presilo kun kluĉebla mandreno
    292-18 : inercirado
    292-19 : kluĉodisko
    292-20 : kamlagro de mandreno
    292-21 : mandreno
    292-22 : presilframo
    292-23 -32 : specoj de matrico
    292-23 : malsupraj matricoj kun bavurspaco
    292-24 : plurobla matrico
    292-24 : simpla matrico
    292-26 : plurfaza matrico
    292-27 : fermita matrico
    292-28 : elpuŝilo
    292-29 : matrico kun pluraj juntoj
    292-30 : matricingo
    292-31 : moveblaj matricduonoj (fermitaj)
    292-32 : moveblaj matricduonoj (malfermitaj)
    292-33 -42 : liberformada matricinstalaĵo
    292-33 : liberformada forĝpresilo
    292-34 : presblok-ŝanĝa magazino
    292-35 : plata presbloko
    292-36 : angula presbloko
    292-37 : ronda presbloko
    292-38 : surrela forĝmanipulilo
    292-39 : turno-leva tablo
    292-40 : bloktransportilo
    292-41 : libere veturigebla forĝmanipulilo
    292-42 : veturilhava fornego

    Iel rilatitaj:

    ferx horloĝx kapx kordx laborx orelx