cirkelo

*cirkel/o

[TEKNIKOJ] Ilo, uzata por desegni cirklojn aŭ por transporti distancon, ĝenerale konsistanta el du ĉarnire kunigitaj brakoj: alia lignon rabotas, ĉirkaŭsignas per cirkelo k faras el ĝi bildon de homo (X).
  • dunadla cirkelo
    Cirkelo, kies ambaŭ brakoj finiĝas per nadlo (i.a. por desegni skrapante).
  • risorta cirkelo
    Cirkelo, ekipita per risorto k ankaŭ ĝenerale per ĝustiga ŝraŭbo, por regi la interspacon.
  • stanga cirkelo
    Cirkelo, uzata por desegni tre grandajn cirklojn.
  • kalibrocirkelo
    Cirkelo, uzata por registri la dikecon de iu peco (ekstera kalibrocirkelo) aŭ de iu kavaĵo (interna kalibrocirkelo), ĝenerale sen gradaro.
    cirkelx

    cirkelx


    Iel rilatitaj:

    brakx cirklx laborx