loko

*lok/o

  1. Difinita parto de spaco, kie troviĝas persono aŭ objekto, aŭ kie okazas ago: la loko sur kiu vi staras estas tero sankta (X); serĉu lin en alia loko (Z); montru al ni la lokon (Z); ne povi resti sur la sama loko (Z); iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko (Z); li havas la kapon sur ĝusta loko; remeti libron sur ĝian lokon; mankas jam loko (X); ni ne disponas sufiĉan lokon por publikigi vian versaĵon; troviĝi sur la loko mem de la akcidento; ne restas loko por ia dubo; la agado havas lokon en Elsinoro (Z); la loko de agado estas antaŭ la domo de G. D. (Z); ia malfacila batalado havis lokon en ŝia brusto (Z); tablo ĉe kiu havis lokon la interparolado (Z).
  1. Difinita parto de spaco, kie oni haltas, loĝas laboras ks: mi saltadis la tutan tagon de loko al loko (Z); (por ŝi) ne estas loko sub la suno (Z); tio estas la loko de mia laborado; li ne plu revenas en sian domon; lia loko ne plu rekonos lin (X); ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon (la urbon)? (X); ĉu vi ne volas iom ŝanĝi la lokon, princo? (Z) (vojaĝi); loĝi en montara loko; tiu ĝardeno estas amata loko de birdoj (Z); sur ĉiu alta loko (kultejo) vi kuŝigis vin kiel malĉastistino (X); la Sanktaj Lokoj (kie vivis fondintoj de religioj); (f) estas tie ĉi ne la ĝusta loko por tion priparoli; ĉio dependas de la tempo, de la tono kaj de la loko (Z).
  1. Difinita parto de spaco, rezervita al iu de ceremonio, festeno, en socio ks: mi ankaŭ lokon sur ia tero okupas (Z); kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu (Z); kiu plej frue venas, pli bonan lokon prenas (Z); modestan lokon elektu (Z); sur la loko de eminentulo ne starigu (X); estos ĉiam por vi loko ĉe mia tablo; ne beligas loko homon, sed homo la lokon (Z); cedi al iu la lokon (Z); returni iun sur lian lokon; okupi en la socio lokon de laboristino (Z); mi, sur via loko, forrifuzus (Z); havi varman lokon (Z) (p: ĉe la fajro; f. profitan oficon).
  1. Difinita parto, kiun oni konsideras en objekto, tutaĵo: li grimpis ĝis la plej alta loko de la arbo; mi flugis de tie en la plej profundan lokon de la rivero (Z); ĉerpi akvon en la plej pura loko de la fonto (Z); kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko (Z).
  1. Difinita parto, kiun oni konsideras en la homa korpo: se la makulo restis sur sia loko kaj ne disvastiĝis sur la haŭto (X); vundan lokon protektis, alian difektis (Z); piki al iu la vundan lokon (Z); al loko dolora ni manon etendas (Z).
  1. Difinita parto, kiun oni konsideras en teksto, libro: traleginte tre atente la lokojn (de la letero), kiujn vi signis per ruĝa krajono (Z); kiun lokon mi legu al vi? (Z); vi komencis traduki unu lokon el la 'Rabistoj' (Z); nur en unu loko mi devis uzi 'registreto' anstataŭ [...] (Z).
  • loka
    Speciala al unu loko; ne transiranta la limojn de iu loko: la lokaj gazetoj, kutimoj; la loka E-ista movado; la loka komitato; loka anestezo; loka koloro (en historio, filmo, dramo).
  • loki (tr)
    Meti en iun lokon, trovi por iu aŭ io lokon: li lokis antaŭ la ĝardeno la kerubon (X); ĉiujn objektojn ili lokis sur du ŝarĝveturiloj (Z); ili povis loki en si nur du ĝis kvar homojn (Z); Stella preterglitis tien kaj lokis sin post la piano; loki la gastojn ĉe la tablo; loki keston en la ĉambro (B); se vi povus disiĝi de via filineto, se vi ie ĝin lokus, tiam [...] (Z); vorto mallerte lokita en la frazo.
  • lokado
    Ago de tiu, kiu lokas.
  • lokaro
    [MATEMATIKO] La aro de ĉiuj punktoj, kiuj plenumas donitan kondiĉon.
  • loketo
    Malgranda loko: nenie sur la tuta vojo oni vidis ian ombran loketon (Z); en lia koro troviĝis neokupita loketo (Z).
  • lokiĝi
    Preni, ricevi difinitan lokon: metastazoj povas lokiĝi en iu ajn punkto de la organismo.
  • lokiĝo
    [MEDICINO] Punkto, kie patologia procezo lokiĝis: cerba, hepata lokiĝoj de hidatida kisto.
  • lokumi
    [FIZIKO] Limigi al malvasta regiono: lokumita perturbo, lokumita ondo.
  • deloki
    Deigi de ĝia, lia, ŝia loko: deloki pezan ŝrankon; deloki funkciulon; barakaro por delokitaj personoj.
  • delokiĝo
    [FIZIKO] Difekto en kristalo karakterizata de manko de atomo.
  • disloki
    Meti dise en kelke da lokoj: disloki meblojn en la ĉambro (B); la dislokiĝo de la karavano okazos sur la granda placo.
  • misloki
    Meti en neĝustan lokon: misloki libron en biblioteko.
  • reloki
    Meti en la antaŭan lokon.
  • transloki
    Meti en alian lokon: transloki sian havaĵon en alian loĝejon; translokitaj minoritatoj.
  • translokiĝo
    [BIOLOGIO] Mutacio pro disiĝo de kromosoma parto, kiu fiksiĝas al alia loko de la sama kromosomo aŭ al alia kromosomo.
  • unuloka
    Disponiganta nur unu lokon, por sidi aŭ kuŝi: unuloka aviadilo, aŭto, lito.
  • fleksloko
    Loko, kie io fleksiĝas: la fleksloko de la brako.
  • genloko
    Loko de kromosomo, kie estas geno.
  • krucloko
    1. Loko, kie fervojo kruciĝas kun fervojo aŭ fervojo kun rivero, kanalo ktp.
    1. [ELEKTRO] Loko, kie konduktiloj, lineoj aŭ duktoj kruciĝas unu kun alia.
      nodo.
  • mankloko
    Malplena loko en listo, teksto, ks: se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado (Z); plenigi manklokon de papiruso per konjektaĵo.
  • servoloko
    Ofico en aliula domo: Kristino intencas akcepti servolokon (Z); sian konstantan servolokon li forrifuzis (Z).
  • ŝparloki
    Aĉeti valorpaperojn aŭ konfidi sian monon al banko, ŝparkaso ks.
    investi 3.
  • RIM. 'lok' estas ofte uzata en kunmetaĵoj kun la senco aŭ de vilaĝo, urbo (banloko, kuracloko, loĝloko, naskiĝloko ktp) aŭ de spaceto en domo aŭ vagono (dormloko, fajroloko, kuŝloko, sidloko, starloko ktp).

    loko


    Esprimoj

    Atentu! Nebulas en malaltaj lokoj de la vojoj.
    Diska mislokiĝo.
    La agado havas lokon en Elsinoro.
    La espero cedis lokon al plena disreviĝo.
    Mendi sidlokon en aviadilo..
    Meti ion kaploken, frontloken.
    Misloki libron en biblioteko.
    Ne perturbu la sanktecon de tiu loko..
    Ne restas loko por iu dubo.
    Ne serĉi vanajn kompromisojn, kiuj flikas lokon, krevigante alian..
    Okupi la honoran lokon ĉe la tablo, la supran finon de la tablo.
    Resti en loko ok ĝis dek tagojn..
    Rezervi sidlokon en trajno.
    Tranokti en iu loko, sub libera ĉielo.
    Troviĝi sur la loko de la akcidento.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    banloko,deloki,delokigo de broso,delokiĝo,disloki, fajroloko, fleksloko, genloko,interloka centralo, kaploko, krucloko, laborloko,loka,loka centralo,lokado,lokaro,loketo,loki,lokiĝi,lokiĝo, loknomo, loknombro,loko,lokumi, loĝloko, mankloko, mankoloko,misloki, naskoloko,reloki, servoloko, sidloko, stretloko, tomboloko,transloki,translokiĝo,unuloka, ŝutloko

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ekstera
    interna
    proksima

    deveni
    direkti
    gvidi
    okupi
    penetri

    bordo
    distanco
    duloka lito
    limo
    loka reto
    medio
    mezo
    nodo (krucloko)
    origino
    rando
    spaco
    ej,

    Ankaŭ vidu:

    celo. domo. geografio. urbo. vojaĝi.

    Iel rilatitaj:

    -ec -ej adresx alibix aloktonx anstataŭ antaŭ apud atingx azilx banx bordx celx cis devenx direktx distancx domx du ekster en estx fajrx fleksx forestx forlasx genx geografix gvidx ie internx kapx krucx kun laborx limx loĝx mankx medix metx mezx movadx naskx nenie nodx nombrx nomx okupx originx penetrx post proksimx randx restx servx serĉx sidx spacx stretx teatrx tie tombx troviĝx trux urbx ventx venx veturx vojaĝx ĉi ĉie ŝutx