agi


(ntr)

  1. Eksterigi siajn kapablojn; uzi siajn fizikajn aŭ mensajn fortojn, por produkti ian efikon: lasu min nur agi! (Z); kiu bone agas, timi ne bezonas (Z); kiu agas afable, vivas agrable (Z); agi juste (Z), noble malprudente (Z), nesingarde, kun kolero (Z); se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava (Z); tiel agas la ĉefaj eŭropaj lingvoj.
    fari.
  1. Konduti iel kontraŭ iu, trakti iun iamaniere: agi afable kontraŭ iu (Z); agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi (Z); kiu povus supozi, ke s-ino H. iam agos kun vi en tiel kruela maniero! (Z).
  1. [kemio] [fiziko] Efiki sur: kloro agas sur hidrokarbonojn; la forto agas sur la pezocentron; du fortoj, kiuj agas en malaj direktoj.

  • juĝagado
    Proceduro.
  • ago
    1. Ekstera montro de ies forto aŭ kapablo: koniĝas birdo laŭ flugo k homo laŭ ago (Z); vortojn ŝparu, agojn faru (Z); diru al mi vian kredon k montru ĝin al mi en viaj agoj (Z); post ĉiu ago venas la tempo de pago (Z); la Agoj de la apostoloj (N); ĝi estas ago de Belialo (Z).
      akto.

    RIM. Inter 'ago' k 'faro' ekzistas tiu nuanco, ke per 'ago' oni akcentas la intencitecon aŭ la eksteran aspekton, dum 'faro' altiras la atenton plie al konkreteco.
    1. ĝenerala ideo pri efikprodukto: se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝas [...] (Z); verbo de ago; la ago demandi.
    1. [fiziko] Fizika grando egala al integralo de energio laŭ tempo: la agkvantumo de Planck indikas la skalon de kvantumaj efikoj.
  • aga
    1. Rilata al ago: aga substantivo.
    1. [fiziko] (pp alterna kurento) Reela komponanto de grando en ĝia kompleksa formo: aga kurento; aga povumo.
  • agado
    1. Longa aŭ ripetita ago; serio, komplekso da agoj: mia maniero de agado ne kontentigas vin (Z); havi plenan liberecon de agado (Z); ilia agado estas danĝerega por nia afero (Z); socia agado; agada komitato. [VIDU] plenumi, ekzekutivo.
    1. La tuto de la agoj, konsistigantaj literaturan rakonton: loko de agado: arbareto (Z); la komplika malrapida agado de tragedio.
      sceno.
  • aganto
    [fiziko] [kemio] [medicino] Substanco, kiu efike agas. [VIDU] agento.
  • stresa aganto
    ĉiu aganto, kiu trudas novajn kondiĉojn al la organismo: malvarmo, akcidento, veneno, emocio ktp estas stresaj agantoj.
  • agema
    Inklina fari agojn.
    aktiva, diligenta, vigla.
  • agigi
    Fari, ke iu agu, lasi libere agi: mi plene agigos mian koleron (X).
  • interagi
    Efiki aŭ influi al si reciproke: la ideoj interagas; oni interagas kun aliaj uzantoj.
  • interaga
    [komputiko] Ebliganta aŭ rilatanta ambaŭdirektan komunikadon kun uzanto dum funkciado: interaga komputila sistemo: interaga televido.
    dialogo, realtempa.
  • kontraŭagi
    [fiziko] Agi en kontraŭa direkto: kontraŭagantaj fortoj.
  • kunagi
    1. Samcele kunlabori: ĉiuj partioj kunagis por eviti internan militon.
    1. [fiziko] Agi en unu sama direkto: du fortoj kiuj kunagas adiciiĝas.
  • misago
    [psikologio] Ago farata erare pro kaŭzo, kiun la aganto ne konscias, anst. la intencata ago, ekz. misprononco, mislego, mislokado.
  • neaga
    [fiziko] Imaginara; karakterizanta la neaktivan komponanton: neaga kurento, neaga povumo.
  • neagema
    Ne inklina agadi.
    inerta, langvora, maldiligenta, malvigla.
  • reagi
    1. Estigi respondan aŭ reciprokan agon; agi sur la aganton: ili reagas unu sur la alian; tiraneco reagas sur la tiranon; [biologio] reagi al stimulo per moviĝo.
    1. Respondi al ekstera ekscito, stimulo: ne lasu vin deprimi, reagu!; kiel reagis al tiu sciigo?; ni devas reagi al tiu propagando.
    1. [kemio] Reakcii.
  • reago
    1. Returna efiko de io, sur kion io alia efikis: ni ne povas lasi tiun provokon sen reago; la atmosfero saturita de intergenta malpaco per neevitebla natura reago naskis la E-isman movadon (Z); la tempo de reago ( [biologio] la daŭro inter la ekscito k la respondo).
      reakcio.
    1. [kemio] Reakcio 3.
    1. [fiziko] Ago en la mala direkto: la leĝo pri ago k reago.
    1. [fiziko] La efiko de la kuplo inter du cirkvitoj trapasataj de periodaj kurentoj, kiuj povas influi la naturon de la osciloj; la rezulto de la kuplo inter la enmeto k la elmeto de amplifa cirkvito, per kiu la enmeta tensio ŝanĝigas k rezulte ŝanĝas la valoron de la elmeto.
  • reago de induktato
    [fiziko] La magneta reago, rezultanta el la paso de kurento en la volvaĵoj de la induktato de elektra maŝino.
  • kontraŭa reago
    [biologio] Reakcio 2.
  • reaganto
    [kemio] Reakcianto.
  • retroagi
    Efiki per retroago.
  • retroago
    1. [sciencoj] Reago kontraŭa al la efiko de perturbo de fenomeno: nerva, hormona retroago. SIN. retroefiko.
      retroreguligo.
    1. [teknikoj] Reago aŭtomate estigata de perturbo, k kontraŭa al tiu ĉi: termostato funkcias laŭ la principo de retroago.
  • senagado
    Plena manko de agado.
    dormo, nenifarado, malvigleco.
  • superreago
    [telekomunikoj] Metodo de amplifo per reago, uzata en la pratempaj aŭ nunaj hiperfrekvencaj radioriceviloj.

  • Esprimoj

    Agi ŝultro ce ŝultro (kunlabori akorde).
    Agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi.
    Akomodi la rimedojn al la celo.
    Alpreni ion al la koro (tutkore interesiĝi).
    Ataki novan taskon.
    Atribui al iu malsukceson de la afero.
    Determini la motivojn, de ago.
    Fari ion je propra risko.
    Gigantaj projektoj.
    Granda parolisto estas duba faristo.
    Havi ciujn atutojn por sukcesi.
    Havi du - ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi).
    Havi forton por fari ion.
    Havi kubutliberecon.
    Havi medolon en,la ostoj (esti energia)
    Havi plenan liberecon de agado.
    Havi videblan rezulton.
    Helpu al vi, vin helpos Di'.
    Homo proponas, Dio disponas
    Iniciativo absurda, sensenca. kapabla.
    Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li.
    Komenco bona laboro duona
    Konstrui kastelojn en aero, sur glacio.
    Kritiki estas facile, fari malfacile.
    Kupro reagas sur hidrogenon.
    La afero nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi.
    La ago sekvis la penson.
    La celo povas esti atingita per du vojoj
    La forto agas sur la pezcentron.
    Lasi al iu liberan manon
    Leĝo pri ago kaj reago.
    Li volas agi laŭ sia kapo.
    Mia plano estas tia, ke mi esperas, ke ĝi bone fruktos.
    Ne parolu, sed agu.
    Ne povi lasi tiun provokon sen reago.
    Okazu, kio okazos.
    Pesi la sekvojn de ago.
    Planon teksi, plekti, ŝpini, efektivigi, realigi
    Por efektivigi la planon, oni jungis ciujn fortojn de la lando.
    Por nenio oni faras nenion
    Preni la bovon per la kornoj
    Preni sur sin la iniciaton de la afero.
    Projektoj en aero
    Projektoj, kiuj de realiĝo staras ankoraŭ
    Risorto, motivo de lia agado.
    Sekvu vian nazon (agi laŭ intuicio).
    Senfruktaj provoj.
    Solvi cion per unu fojo.
    Transigi ideon al la instanco, kiu povas ĝin efektiviĝi.
    Unueco estas la unua kondiĉo, de sukceso
    Veki dormantajn energiojn.
    Ĉiu ajn ne kapablas fari ĉion ajn.
    Ĉiu komenco estas malfacila.
    Ĉu vi opinias min kapabla por tia malnobla ago ?.
    Ĉu vi povis malleviĝi ĝis tiu ago?.
    Ĥimeraj projektoj.
    Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne agas malfidele.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    aga, agado, aganto, agema, agi, agigi, ago, agofaktoro, agopunkto, agospaco, interaga, interagi, juĝagado, kontraŭa reago, kontraŭagi, kunagi, misago, neaga, neagema, reaganto, reagi, reago, reago de induktato, retroagi, retroago, senagado, stresa aganto, superreago

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    arbitra
    aŭtokrata
    malbona
    punenda

    bonfare
    decide
    energie
    filantrope
    juste
    kolere
    maŝine
    noble
    partie
    prudente
    singarde

    laŭ sia bontrovo
    laŭ sia kapo
    laŭ sia oportuneco

    por ies bono
    por komuna bono
    por sia propra intereso
    sub masko de virto

    efiki
    entrepreni
    fari
    fiaski
    fondi
    iniciati
    klopodi
    povi
    progresi
    prosperi
    provi
    rajti
    sukcesi
    trafiplenaere
    trakti

    efiko
    faro
    induktato
    praktiko

    Ankaŭ vidu:

    afero. armilo. arto. bona. esti. fari. fiziko. formo. justico. konduti. kulpa. labori. malbona. operacio. paroli. pensi. pentri. scii. tekniko. telefono.

    Iel rilatitaj:

    -ad -aĉ -ig -il adversx aferx aktx arbitrx armilx artx aŭtokratx bonx decidx donx dubx efikx energix entreprenx esperx estx facilx faktorx farx fiaskx filantropx fizikx fondx formx fortx induktx iniciatx interesx justicx justx juĝx kapablx klopodx kolerx komencx kondutx kontraŭ kulpx kun laborx malbonx manierx maŝinx mis neprx noblx operacix parolx partix pensx pentrx penx povx praktikx progresx projektx proponx prosperx provx prudentx punktx punx rajtx rilatx scix singardx spacx stresx sukcesx taskx teknikx telefonx trafx traktx trankvilx vekx verkx