gajni

*gajn/i (tr)

  1. Akiri monon aŭ valoraĵon en pli-malpli hazarda ludo: gajni al iu cent markojn je pokero; vi gajnis la grandan gajnon (Z); (abs) gajni en loterio (Z), en kartludo (B); kiu ne riskas, tiu ne gajnas (Z); pli bone malmulte gajni, ol multe perdi (Z).
    elpoenti.
  1. Superi la alian partion en ludbatalo: gajni la ludon, la matĉon, la partion, la veton; (analoge) gajni batalon (B), militon.
    venki.
  1. Ricevi ian abstraktan profiton el la cirkonstancoj, ne el sia propra merito aŭ penado: ĉu la flatita popolo mem ion gajnus de tio? (Z) (alpreno de nacilingvaj rad-oj); ŝi multe gajnis el la nova hararanĝo; (analoge) vi deziras gajni tempon (B); (abs) tiam (se la klopodo estas mallerta) nia afero anstataŭ gajni povas esti tute mortigita (Z).
  1. Akiri ies favoron, partianecon: la personoj, kiujn vi gajnis por nia afero (Z).
  1. [ŜIPOJ] Antaŭenveli, kiel eble plej bone uzante la venton: gajni venten.
    boardi.
  1. (evi) = perlabori.
    lukri.
  • gajno
    1. Ago de iu, kiu gajnas: la gajno de la veto (Z); rezigni pri gajno.
    1. Tio, kion oni gajnas: ankoraŭ la gajno ne estas en la mano (Z); la granda gajno de loterio; (f) se vi povus favorigi lin por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni (Z); por la versfarantoj la granda nombro da vortoj kun akcentita finiĝo estus tre agrabla gajno (Z).
      avantaĝo.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] Amplifa faktoro.
  • gajna
    Rilata al gajno: la gajna numero (Z).
  • malgajni
    1. Perdi en pli-malpli hazarda ludo: tutaj gregoj da brutoj estis metataj sur karton kaj malgajnataj (Z); li ne scias malgajni kun flegmo.
    1. Esti superita en ludbatalo: malgajni la matĉon, la vetkuron, la veton; (analoge) malgajni batalon.
    1. [ŜIPOJ] Tiel direktiĝi, ke la plej granda parto de la vento ne plu estas uzebla.
  • regajni
    Denove gajni: li regajnis ĉiom, kiom li antaŭe perdis; (f) tio ĉi povus helpi al la regajno de Ostwald por nia afero (Z).

    gajni


    Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.La gajninta ĉevalo preterdistancis la sekvintan je unu kollongo.Ricevi okoblan gajnon de sia vetmono.
    akiri.amasigi.atingi.avantaĝo.enspezi.donaco.elpoenti.elrabi.enpoŝigi.favori.feliĉo.fortuno.kolekti.kompenso.konkeri.laborakiri.lukri.obteni.perdi.perlabori.pluki.poentoj.prezo.profiti.profito.ricevi.rikolti.ruini.sorto.sukcesi.ŝanco.ŝpari.venki.
    hazardo. labori. ludi. militi. perdi. sporto.

    Iel rilatitaj:

    akirx buĝetx donacx hazardx laborx ludx militaferx militx perdx povx sortx spezx sportx tempx ŝancx