faco

fac/o (8)

  1. [TEKNIKOJ] [SCIENCOJ] ĝenerale ebena parto de la surfaco de objekto, limigita de geometria figuro: faco de glitvalvo, de martelo, de amboso.
    flanko, surfaco.
  1. a) [MATEMATIKO] Ebena parto de la surfaco de solido.

b) [MATEMATIKO] (pli ĝenerale) Ebena parto de la rando de geometria figuro kun kodimensio 1: p-dimensia simplekso posedas p + 1 facojn.
edro, latero.
  • *faceto
    Malgranda faco: la facetoj de brilianto, de kristalo, de la okuloj de insekto; artika faceto de osto.
  • faceti (tr)
    Fari facetojn sur: faceti diamantojn.
  • interfaco
    [TEKNIKOJ] Tiu parto de aparato, kiu konektiĝas kun kongrua parto de alia aparato; la loko, aŭ la preskribita maniero, en kiu du partoj de kompleksa sistemo interkonektiĝas: interfaco por flankaparato; interfaco de mastruma sistemo, programo, proceduro.
    fasado, junto. [VIDU] bloko.
  • kontaktofaco
    [TEKNIKOJ] La surfaca areo de tuboflanĝo, servanta por hermetigi la tubokunigon.
  • martelfaco
    Vd martelo.

    faco


    Iel rilatitaj:

    edrx flankx insektx laborx