ekonomio

ekonomi/o

  1. Sistema k ŝparema ordo en mastrumado aŭ administrado de domo, bieno, institucio, regno: hejma, monda, privata ekonomio; ekonomio en fermita cirkvito ( [VIDU] aŭtarcio); agrikultura, industria ekonomio; gvidata ekonomio ( [VIDU] plano); (f) la spirita ekonomio de la homaro (Z); politika ekonomio (Z) (ekonomiko).
  1. Situacio de institucio aŭ regno el la vidpunkto de riĉeco k materia prosperado: la ekonomio de tiu lando estas floranta, nesufiĉe kreskinta.
  1. Atingo de celo per plej simplaj k plej efikaj rimedoj; ŝparado: la scienco estas ekonomio pri pensado; afero simpla de ekonomio: de l' fest' funebra restis multaj manĝoj! (Z); la reguleco de la lingvo enkondukas grandegan ekonomion en la nombro de la vortoj, kiujn oni bezonas lerni (Z).
  1. [SOCIOLOGIO] Sfero de la socia vivo, formita per produktado, komerco k servoj.
    bazo.
  • ekonomia
    Rilata al ekonomio: ekonomiaj problemoj; ekonomia konkurado (Z), krizo; ekonomia sistemo; ekonomia uzado; ni devas uzi niajn fortojn ekonomie k saĝe (Z).
  • ekonomiigi (tr)
    Igi tia, ke oni plej efike atingu la celojn: nian laboron k materialajn rimedojn [...] ni devas nun reguligi, centrigi k ekonomiigi (Z).
  • planekonomio
    Ekonomio bazita sur planismo: planekonomio estis unu el la plej gravaj elementoj de socialismaj reĝimoj (M).

    ESENCA EKONOMIA TERMINARETO

    ekonomia breĉo
    ĜKDK (Ĝenerala Kunferenco pri Doganoj kaj Komerco)
    IMF (Internacia Mona Fonduso)
    impostevita lando
    libera kaj egalrajta komerco
    malneta
    produkto
    - MNP (Nacia) - senkonsidere la bonaĵojn de ne rezidantoj
    - MEP (Enlanda) - konsiderante ankaŭ la bonaĵojn de ne rezidantoj
    MB (Monda Banko)
    MEL (Malplej Evoluintaj Landoj)
    MKO (Monda Komerca Organizaĵo)
    MOK (Monda Organizaĵo pri Komerco)
    OEKE (Organizaĵo pri Ekonomiaj Koopero kaj Evoluigo) - angle OECD
    OPEL (Organizaĵo de Petrol-Esportaj Landoj)
    plagiato
    plurnacia kompanio
    takso-agentejo
    UME (Unuopa Meznombra Enspezaro) - jara

    ekonomio


    Iel rilatitaj:

    Beneluksx aĝiotx aŭtarcix ekspluatx laborx mastrumx materialx reĝimx