muldi

muld/i (tr)

  1. Reprodukti objekton, enpremante moligitan materialon en ujon, kiu havas la deziratan formon: muldi medalon per vakso; muldi aŭtoŝelon, plastajn telerojn; muldi betonajn elementojn de konstruo.
    elfandi.
  1. Prepari la reprodukton de objekto, ricevante ties reliefon en molan, poste hardigeblan, substancon: muldi per gipso la vizaĝon de mortinto; muldi per kartono bareliefon, antikvan surskribaĵon.
  • muldado
    Agado de tiu, kiu muldas: muldado de mezepoka statuo.
  • muldaĵo
    Objekto, reproduktita per muldado: muzeo de muldaĵoj el historiaj monumentoj.
    kopio.
  • muldilo
    Ujo, en kiun oni enpremas la muldan materialon: muldilo el argilo, el sablo, el ŝtalo, el tabuloj por betono; bakmuldilo (de kuko), sablomuldilo (infana ludilo).
  • elmuldigi
    Elpreni la muldaĵon el la muldilo (ofte detruante ĉi tiun): elmuldigi statuon, buterbrikon.
  • sablomuldilo
    Ludilo por formi figurojn el sablo.

    muldx


    Iel rilatitaj:

    aspikx kukx laborx metalx muzex