sukcesi

*sukces/i (ntr)

  1. (io) Havi kontentigan rezulton: per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro (Z); ŝi komprenis, ke sia laboro ne sukcesos (Z); negoco, kiu sukcesis; la filmo, la komedio brile sukcesis.
    prosperi.
  1. (iu) Atingi la deziratan, celitan rezulton: sukcesi en ĉiuj siaj projektoj; li sukcesis ĉe la ekzameno; (+ infinitivo) sukcesi trapasi ekzamenon; ĉiu hebreo povas fari knabinon sia edzino, se nur li sukcesis meti ringon sur ŝian fingron (Z); se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon [...] (Z).
  1. (iu) Iĝi riĉa, fama, altranga ks: sukcesi en la vivo (B); se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas (Z); kiun la sorto karesos, tiu sukcesos (Z); kien ajn li sin turnos, li sukcesos (X).
    flori.
  • sukceso
    Feliĉa, kontentiga rezulto de entrepreno: universitataj, militaj sukcesoj; envia moko sukceson ne detruos (Z); per mezuro kaj peso akiriĝas sukceso (Z); se mia multjara laborado feliĉe kroniĝis per sukceso (Z); mi deziras al la verketo la plej bonan sukceson (Z); brila sukceso de aktoro; talento difektita de la tro facila sukceso.
  • sukcesa
    Tia, ke ĝi sukcesis: sukcesa eksperimento; gratulo por la sukcesa plenumo de via granda laboro (Z); ke la jubilea kongreso estu kiel eble plej sukcesa (Z); ni sukcese ekzameniĝis (Z).
  • malsukcesi
    Havi, atingi malkontentigan rezulton: li malsukcesis en la ekzameno (Z); por li ĉio ŝajne malsukcesas.
  • malsukcesigi
    Kaŭzi malsukceson: lia ruzo malsukcesigis nian planon.
  • malsukceso
    Malbona rezulto de entrepreno: oni ne plu kalkulas liajn malsukcesojn.
    fiasko.
  • sensukcesa
    Tia, ke ĝi ne sukcesis: post multaj sensukcesaj provoj; sensukcese kandidatiĝi.


    Atribui al iu malsukceson de la afero. Brilanta sukceso. Debuti kun granda sukceso. Deprimita de sia malsukceso (depresio). Efemera sukceso. En politikaj aferoj pli ofte sukcesas intrigoj ol meritoj. Esti je la apogeo de la famo, de la sukceso. Faktoro de sukceso. Fari ĉion necesan por sukcesi. Havi ĉiujn atutojn por sukcesi. Havi du - ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi). Havi fidon pri la sukceso, pri sia estonteco. Kiom mi konas mian infanon, li sukcesos. La aŭreolo de la sukceso. Li havas ĉiujn atutojn por sukcesi. Li sukcesis ĉe la ekzameno, sukcese trapasis la ekzamenon. malsukcesi. Mi deziras al vi sincere la plej bonan sukceson. Per pacienco kaj fervoro sukcesas ĉiu laboro. Se malriĉulo sukcesas, li ĉiujn forgesas. Sensukcese kandidatiĝi. sukcesi ekzamenon. sukceso. Supoze ke ĉio prosperos, vi sukcesos. Tiu unua sukceso estas bona aŭguro por la fina venko. Unueco estas la unua kondiĉo, de sukceso.
    afero. agi. ambicio. bona. brili. ekzameni. fidi. koni. labori. lerni. pli. politiko. riĉa. spektaklo. utila.

    Iel rilatitaj:

    aferx agx akvx ambicix bonx brilx ekzamenx famx feliĉx fidx forgesx fortx konx laborx lernx meritx pli politikx projektx rezultx riĉx spektaklx utilx venkx