instrumento

instrument/o (1)

  1. Fabrikita objekto, speciale destinita por arta, scienca, metia uzo: por instrumentoj (muzikaj) mi ĉiam estis tro maldiligenta (Z); la pavimistoj ofte nomas virgulino instrumenton, kiun ili uzas por la batebenigo (Z); militaj instrumentoj (Z); la sufikso 'il' signifas instrumenton por la donita farado (Z); fari instrumentojn kaj per ili esplori la stelojn (Z).
  1. Rimedo por atingi iun celon: financaj instrumentoj; la registaro disponas pri diversaj instrumentoj por reguligi tiun aferon.
  1. [JURO] Akto, per kiu oni plenumas proceduron: la ŝtatoj, subskribintaj la traktaton, deponis siajn instrumentojn pri ratifo; instrumento akreditanta ambasadoron.
  • instrumenta
    Rilata al instrumento (j): instrumenta muziko (
    voĉa); instrumenta kazo (
    instrumentalo).
  • instrumenti (tr)
    Komponi la partojn, ludotajn de muzikinstrumentoj en orkestro.
  • instrumentaro
    La tuto de la instrumentoj necesaj en difinita profesio ks: la kirurgia instrumentaro.
  • blovinstrumento
    [MUZIKO] Muzikilo, en kiu sono estas produktata per vibrado de aerkolono (ekz. fluto, korno, trumpeto, orgeno, gurdo).
  • frapinstrumento
    [MUZIKO] Muzikilo, en kiu sono estas produktata per frapado (ekz. kastanjeto, ksilofono, tamburo).
  • kordinstrumento
    [MUZIKO] Muzikilo, en kiu sono estas produktata per vibrado de kordoj, aŭ per frotado (ekz. violono ks, vjelo), aŭ per pinĉado (ekz. citro, gitaro, harpo, klaviĉeno ks), aŭ per frapado (ekz. zimbalono, klavikordo, piano).
  • lameninstrumento
    [MUZIKO] Muzikilo, en kiu sono estas produktata per vibrado de metala lameno. (ekz. akordiono, harmoniko, harmoniumo).
  • mezurinstrumento
    [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Speciala ilo aŭ aparato por mezuri mekanike, elektre, optike ktp: ĉe la elektraj mezurinstrumentoj oni distingas instrumentojn kun movebla bobeno, instrumentojn kun movebla fero, instrumentojn kun movebla magneto, varmopilajn instrumentojn, varmotipajn instrumentojn ktp; galvanometro ofte estas instrumento kun movebla bobeno.
    ampermetro, galvanometro, voltmetro ktp.
  • perkutinstrumento = frapinstrumento.

    instrumentx


    Iel rilatitaj:

    -a aerometrx agordx akordionx aksiometrx aldx alidadx anĉx areometrx asepsx atmometrx bandonix banĝx barbitonx bongx celestx ciklometrx cimbalx citrx glasx koncertx laborx termometrx