punkto

*punkt/o

  1. Malgranda signo farita per pinta ilo: [TIPOGRAFIO] fina punkto (interpunkcia signo, montranta la finon de frazo); (analoge) punkto demanda (SIN. demandosigno), ekkria (SIN. krisigno); vokalaj punktoj (montrantaj la vokalojn, en la hebrea kaj araba skriboj); (f) meti la finan punkton al polemiko; la Akademio decidis-punkto! (oni ne diskutu plu).
  1. [SCIENCOJ] Tiu signo, uzata kiel komo 2. SIN. decimala punkto.
  1. Malgranda makuleto sur supraĵo: havi ruĝajn punktojn sur la haŭto; nigra punkto vidiĝis sur la ĉielo, anoncante pluvon; luma punkto, lasita de elektrona fasko sur ekrano.
  1. [TIPOGRAFIO] Mezurunuo de longo, uzata en tipografio: okpunkta tiparo; la Didot-punkto valoras dekduonon de cicero (0,3759 mm).
    grado, cicero, pigo.
  1. [MATEMATIKO] Elemento de aro; speciale elemento de geometria objekto: punkto havas pozicion sed neniun etendon; popunkta difino de funkcio.
  1. Preciza loko, kie io okazas: la punkto de kontakto de du korpoj; punkto de kruciĝo de itineroj; la armeo okupis la plej gravajn punktojn de la lando; dometo, staranta sur alta punkto de monto; [GEOGRAFIO] la kalkulita, la observita punkto, la taksita punkto de la pozicio de ŝipo; (f) sur kia punkto li freneziĝis? (Z); punkto de vidado (Z) (vidpunkto); rigardi la aferon de malĝusta punkto de vidado (Z); tio estas lia tikla, vunda punkto (pri tio li estas tre impresebla, tio estas lia malforta flanko).
  1. Speciala temo, kiun oni atentas: la diskutita punkto de la regularo; la ĉefa punkto estas sukcesi; parolado, prediko pri tri punktoj; la tagordaj punktoj (Z); mi en la unua punkto de mia Deklaracio diris klare [...] (Z).
    objekto.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] (Z) Mallonga klaketo aŭ zumo, uzata kiel unu el la du signoj de la morsa alfabeto.
    streko 3.
  • kumuliĝa punkto
    1. [MATEMATIKO] (pp vico) Punkto, kie la vico akumuliĝas; en ĉiu ĉirkaŭaĵo troviĝas nefinia nombro da viceroj.
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio kaj punkto a) Valoro tia, ke la funkcio alprenas ajne proksimajn valorojn en ajna ĉirkaŭaĵo de a.
  • decimala punkto
    [SCIENCOJ] Punkto 2.
  • punkti (tr)
    Meti, desegni multajn punktojn sur io: punkti gravuraĵon; ruĝa floro punktita per nigraĵoj; griza, nigre punktita plumaro; (f) herbejo punktita de floroj (B).
  • ekflama punkto
    [KEMIO] Temperaturo, ĉe kiu substanco ekflamas ĉe kontakto kun flamo.
  • kuria punkto
    [FIZIKO] Temperaturo, super kiu feromagnetoj iĝas paramagnetaj
    (775°C por fero).
  • *dupunkto
    1. [TIPOGRAFIO] Interpunkcia signo (:), atendiganta klarigon, ekzemplon aŭ citaĵon.
    1. [TIPOGRAFIO] Signo, montranta dividon.
  • ĉefpunkto
    ĉiu el la kvar punktoj de la kompaskarto (eosto, nordo, sudo, uesto, kun simb-oj E, N, S, U).
  • tripunkto
    [TIPOGRAFIO] Interpunkcia signo [...] , montranta, ke la senco de la frazo ne estas komplete esprimita.
  • subpunkto
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno kun la formo de punkto sub litero.
  • superpunkto
    [TIPOGRAFIO] Kromsigno kun la formo de punkto super litero.
  • agopunkto
    Loko, kie efikas ia ago: la agopunkto de forto.
  • apogpunkto
    La punkto, ĉirkaŭ kiu levilo balanciĝas.
  • bolpunkto
    [FIZIKO] Tiu grado de temperaturo, je kiu bolas la koncerna likvo sub normala aerpremo.
    ebulioskopo.
  • celpunkto
    La preciza punkto, kiun oni celas en la celobjekto.
    cellinio.
  • deirpunkto
    La punkto, de kiu komenciĝas la irado: la deirpunkto de la ekskurso estos la ĉefplaco; (f) jen la deirpunkto de mia aventuro.
  • dolorpunkto
    [MEDICINO] La preciza loko, kie doloras.
  • fajropunktoj
    [MEDICINO] Kaŭterizetoj en formo de punktoj.
  • falpunkto
    Preciza loko, kie falas ia pafaĵo.
  • faldopunkto
    [FIZIKO] [KEMIO] Krita punkto en fazdiagramo.
  • fandopunkto
    [FIZIKO] [KEMIO] Temperaturo, je kiu fandiĝas substanco.
  • fikspunkto
    [MATEMATIKO] (pp bildigo, transformo) Elemento, kiu ne ŝanĝiĝas sub la transformo.
  • frostpunkto
    [FIZIKO] [KEMIO] Temperaturo, je kiu difinita likvo frostiĝas: malaltiĝo de la frostpunkto.
    krioskopio.
  • kaŭterpunktoj
    Vd kaŭtero.
  • kreskopunkto
    [BOTANIKO] Meristemo.
  • krestopunkto
    Plej alta punkto de balistika parabolo.
  • laborpunkto
    [ELEKTRO] Punkto de la karakteriza linio de elektron tubo, kiun oni agordas, por ricevi la plej bonan amplifon aŭ rektifon.
  • malbonpunkto
    Tio, en kio iu aŭ io estas malpli valora: ŝi estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj (Z).
  • mortopunkto
    [TEKNIKOJ] Loko en la irado de maŝinorgano, ĉe kiu, ne plu ricevanta impulson, ĝi plu moviĝas nur pro la akirita rapido.
  • nulpunkto
    Punkto, konvencie elektita kiel la origino de skalo: nulpunkto de termometro.
  • rosopunkto
    [METEOROLOGIO] La temperaturo, de kiu ekrosas.
  • saturpunkto
    Saturiĝa punkto.
  • starpunkto
    Opinio, kiun oni alprenis kaj konservas.
    vidpunkto.
  • tempopunkto
    Momento, rigardata kiel sen daŭra en la tempofluo.
  • turnopunkto (Z)
    Loko, kie vojo, strato ks turniĝas: (f) ni estas en unu turnopunkto de la historio.
  • tuŝpunkto
    1. Loko, kie du aferoj kuntuŝiĝas.
    1. (f) Ekzisto de rilato inter du aferoj: la problemo de lingvoplanado kaj tiu de planlingvo havas intimajn tuŝpunktojn.
  • vidpunkto
    Maniero, kiel oni rigardas aferon; aspekto, kiun oni aparte konsideras el ĝi: kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon (Z); laŭ la teoria vidpunkto ni devas elparoli ĉiun sonon severe aparte (Z); tiam la cirkonstancoj estos pli favoraj de diplomatia vidpunkto (Z).

    punkto


    Akupunkturo.artikiga punkto.ĉefpunktoj.Defendi sian vidpunkton.deirpunkto, starpunkto, vidpunkto.Determini la punkton de ŝipirado.dupunkto.El teoria vidpunkto, tio estas pravigebla.Fajropunktoj.fiksa punkto.fikspunkta, fikskoma.Fugo (kontrapunkto).glitpunkta, glitkoma.Kaŭterpunktoj.kontrapunkto.la kvar ĉefpunktoj.La morta punkto de aksuma movo.La perpendikularo estas pli mallonga ol ĉiuj oblikvaj rektoj kondukitajel la sama punkto ĝis la sama rekto.materia punkto.Meti finan punkton al la polemiko.Meti la kluĉilon en la mortan punkton.Meti la kluĉilon en la neŭtran punkton.mezpunkto.onkomo, onpunkto.punktoparo.Rigardi la aferon de malĝusta vidpunkto.stari ĉe la sama punkto.superpunkto.tripunkto.vidpunkto.
    afero. atenta. fiziko. geometrio. gramatiko. lingvistiko. matematiko. muziko. opinii. pensi. skribi. spaco.

    Iel rilatitaj:

    aferx agx atentx brajlo bregmx finx fizikx geometrix gramatikx laborx librx lingvistikx matematikx mezx muzikx opinix pensx rektx skribx spacx starx tempx temx