verki

*verk/i (tr)

Krei aŭ produkti ion novan en scienco aŭ arto: verki novelon (B), operon (B), detalan vortaron (Z); verki artikolon (Z), monatan raporton; via moŝto tute ne povas prezenti al si, kiaj diversaj mensogoj estas verkataj (Z); 'Esenco kaj Estonteco...' estas verkita ne de s-ro L. de B. , sed de alia persono (Z); la Krestomatio enhavas tre grandan kvanton da materialo, kiu estis verkita en diversaj tempoj kaj de diversaj aŭtoroj (Z).
komponi, krei.
  • verko
    1. Arta aŭ scienca produkto: koniĝas majstro laŭ sia verko (Z); la fino kronas la verkon (Z); miaj lastaj tradukitaj verkoj (Z); ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj (Z); verko de antaŭ longe mortinta klasikulo (Z); mi legis ĉiujn verkojn de Z.; la verkoj de Dantes.
    1. (f) Rezulto de agado: tiu malordo estas la verko de fremduloj (B); la popolo forgesis, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna faraono (B); ili ŝajnigas, ke la atako kontraŭ la temploj estas la verko de Fenicianoj (B).
  • verkado
    Laborado de iu, kiu verkas: mia projekto, kies verkadon mi komencis jam de longe (Z); la verkado de tiu romano kostis kvin jarojn al ĝia aŭtoro; sciado de la tekniko de la verkado (Z).
  • verkaro
    Tuto de la verkoj de unu aŭtoro: la verkaro de Z.
  • verketo
    Mallonga aŭ malgrava verko: ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj (Z).
    broŝuro.
  • *verkisto
    Homo, kies okupo estas la verkado de libroj: la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj (Z); ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino! (Z).
  • ĉefverko
    Perfekta, aparte bela verko: la ĉefverkoj de ŝekspiro, de la itala muziko, de la gotika arkitekturo.
  • reverki
    Denove verki ion, kio estis maltaŭge, malbone verkita, aŭ kio intertempe perdiĝis: reverki filmon, ĉapitron de romano.
  • majstroverko
    1. Prilaboritaĵo, kiun ĉiu kandidato al majstreco devas prezenti al la juĝo de la korporaciaj majstroj.
    1. ĉefverko.
  • tragediverkisto
    Iu, kiu verkas tragediojn.

    verko


    Esprimoj

    La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko.
    Legado de verkoj de la grandaj pensistoj.
    Malkonfesi verkon.
    Rebaki la tutan verkon, la tutan artikolon.
    Stillerta verkisto.
    Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.
    Ĉerpi materialon el ies verko.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    komediverkisto, majstroverko, referencverko,reverki, tragediverkisto,verkado,verkaro,verketo,verki,verkisto,verko,ĉefverko

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    verko : arta skribaĵo
    artaĵo
    dramo : teatra verko; tre emociiga okazaĵo
    libro
    muzikaĵo
    muzikpeco
    novelo
    opero
    peco
    pentraĵo
    poemo : arta versaĵo; poezia verkaĵo
    rakonto
    raporto
    skulptaĵo
    teatraĵo: porteatra verkaĵo; spektaklo
    tragedio : teatra verko laŭ klasikaj preskriboj; teatraĵo kun malfeliĉa fino; malfeliĉega okazaĵo

    agi
    aŭtori
    dediĉi : mencii, ke libro aŭ poemo estas verkita por (ofte fakte: honore al) iu
    eldoni : publikigi verkon (libron, gazeton.) kaj organizi la vendadon (el'don'i)
    komponi
    krei
    labori
    produkti
    profesie verki
    skribi
    recenzi : skribi (aŭ rakonti) sian opinion pri iu verko aŭ okazaĵo

    juvelo
    perlo
    trezoro

    enciklopedio (referencverko)
    kompendio (referencverko)
    monumento : verko, kiu memorigas ĝian aŭtoron (pro ĝia graveco.)
    rezulto

    bombasto
    emfazo
    vervo

    literumilo (verkilo)
    redaktilo (verkilo)
    tekstotraktilo (verkilo)

    akademio : oficiala societo de verkistoj, sciencistoj aŭ artistoj
    aŭtoro : verkinto de teksto; elpensinto, farinto de artverko
    literaturo
    teatro : domo, kie oni prezentas spektaklojn (aktorado, kantado, dancado.)

    Ankaŭ vidu:

    labori. legi. materialo. pensi. profesio.

    Iel rilatitaj:

    Almagestx Andersen Aristofanx Cervantx agx akademix andantx apendicx artx aŭtobiografix aŭtorx bibliografx bombastx citx dediĉx donx dramx editorx efektx eldonx emfazx enciklopedix juvelx komedix kompendix komponx krex laborx legx librx literaturx literx majstrx materialx monumentx muzikx novelx operx pecx pensx pentrx penx perlx plumx poemx poetx produktx profesix protokolx rakontx raportx recenzx redaktx referencx rezultx skribx skulptx teatrx tekstx tragedix trezorx vervx