vana

*van/a

  1. Ne produktanta efikan rezulton; senutila: servo al Dio vana (senrekompenca) ne restas (Z); kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (Z) (senpova); vana teoria laboro kaj senutila batado de vento (Z); nia voko ne restos vana (Z); al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj (Z) (senfruktaj).
    vanta.
  1. Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva: vana espero; tiuj profetaĵoj estis vanaj (X) (ne plenumiĝis); vana ombro, fantomo, sonĝo; mia timo montriĝis vana.
  • vane
    Sen rezulto; senutile: ĉu ĉiuj niaj laboroj pereos vane? (Z); pri tia intrigo mi jam dufoje vin vane avertis (Z); vane vi tentas, mi ne konsentos (Z); el malplena telero vane ĉerpas kulero (Z); ĉe la bazo de l' trunko oni vane serĉus junajn kreskaĵojn (B).
  • vanaĵo
    Io vana: ĉio, kion li diris, estis nur vanaĵoj.
  • vaneco
    Eco de io vana: konfesi la vanecon de siaj penoj; kiu ne vidas la vanecon de tiuj diskutoj?
  • vanigi
    Fari, ke io estu vana: ĝi eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ellernis E-on (Z); vanigi ies projektojn, esperojn.

    vanx


    Iel rilatitaj:

    laborx