-il

*-il/¹


I- Sufikso signifanta ĝenerale 'tio, kio servas por efektivigi ion' t.e.:
  • 1 instrumento (objekto aŭ substanco): buterigilo, detruiloj, direktilo, fajlilo, gladilo, glitilo (Z), haltigilo, iluminilo, klakilo (Z), kolorigilo (Z), kombilo (Z), korktirilo (Z), kuracilo (Z), ludilo (Z), pendigilo, pezilo (Z), pikilo, riglilo (Z), ruĝigilo (Z), glosilo (Z), ŝprucigilo, ŝraŭbturnilo, tranĉilo (Z), verŝilo, viŝilo (Z), ktp; per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas (Z); kavaliro sen armiloj estas birdo sen flugiloj; lumilo ne lumigas sian bazon;
    1. aparato: pafilo (Z), pesilo (Z), veturilo (Z), komputilo, presilo, televidilo, tajpilo
      ilator/, uzaĵo.
  • RIM. 1 Iuj 'il'-vortoj havas malprecizan sencon: manĝilo (telero, kulero, tranĉilo, forko k.a.), lumilo (torĉo, kandelo, gasbeko, elektra lampo...), pafilo (karabeno, fusilo, revolvero, pistolo...), militilo (ĉio ajn, kio servas por militi) ktp. Oni uzu laŭnecese la precizajn terminojn.
    RIM. 2 Iuj 'il'-vortoj estas tradicie uzataj nur en la senco 1 (ekz. 'kudrilo'). Kompleksa instrumento estas alie nomata (ekz. 'kudromaŝino').
  • 3 parto de aparato: montrilo, aritmetikilo, memorilo, kombinilo.
    organo.
    1. formularon aŭ dokumenton: aliĝilo, abonilo, demandilo, invitilo, legitimilo, identigilo.
    1. komputilan programon: redaktilo, interpretilo, tradukilo.
    1. ian ajn rimedon: komunikilo; la sola ebla solvilo de la problemo (Z); al malvero ne mankas kovrilo (Z); plendilo (Z); suferilo (Z); terurilo (Z), ktp.
  • II- Memstare uzata morfemo, montranta plej simplan, ĝeneralan helpilon aŭ laborilon, por fari ion: ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro (Z); ilo ne devas farigi celo; ŝi devis (lerni), se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado (Z).
    aparato, instrumento, maŝino.
  • ilaĵo
    [KOMPUTIKO] Ilprogramo.
  • ilaro
    Tuto de la laboriloj de laboranto, teknikisto, metio, fabriko: kuireja ilaro (Z); ilaro por desegnado (Z); ilaro de pentristo, aŭtoriparejo.
    garnituro, ekipaĵo.
  • ilujo
    Ujo, en kiu oni konservas ilo (j)n.
    ilkesto.
  • il/³
    [GEODEZIO] Sufikso montranta egalnombran dividon de frekvenca distribuo: duilo (SIN. mediano), kvarilo, dekilo, centilo, plurilo.

    -il

    PMEG: [il]

    aleno. amboso. argano. Asepsa instrumento. blovinstrumento. ĉeno. frapinstrumento. hoko. instrumentisto. instrumento. kablo. kordinstrumento. krampo. kriko. La kirurgia instrumentaro. martelo. Mirigan mondon de tonoj li elsorĉis el sia instrumento. muzikinstrumento. najlo. Navigado per rekta vidado, per instrumentoj. Perkutinstrumento. stablo. stango. ŝnuro. ŝraŭbo. tenajlo. tenpremilo.
    agi. aparato. armilo. aŭtomobilo. aviadilo. biciklo. fermilo. kudri. kultivi. kuraci. labori. manĝilaro. maŝino. mezuri. muziko. operacio. optiko. veturilo.

    -il

    PMEG: [il]

    aleno. amboso. argano. Asepsa instrumento. blovinstrumento. ĉeno. frapinstrumento. hoko. instrumentisto. instrumento. kablo. kordinstrumento. krampo. kriko. La kirurgia instrumentaro. martelo. Mirigan mondon de tonoj li elsorĉis el sia instrumento. muzikinstrumento. najlo. Navigado per rekta vidado, per instrumentoj. Perkutinstrumento. stablo. stango. ŝnuro. ŝraŭbo. tenajlo. tenpremilo.
    agi. aparato. armilo. aŭtomobilo. aviadilo. biciklo. fermilo. kudri. kultivi. kuraci. labori. manĝilaro. maŝino. mezuri. muziko. operacio. optiko. veturilo.

    Iel rilatitaj:

    -ator agx aparatx armx aviadilx aŭtomobilx biciklx bifacx brosx fermx kudrx kultivx kuracx laborx manĝilarx materialx maŝinx mezurx muzikx operacix optikx plantx trux veturx