industrio

*industri/o

  1. Arto, metio aŭ plej ĝenerale aparta agado, per kiu oni produktas riĉaĵojn aŭ plivaloraĵojn per transformado de krudaj materialoj: la industrio de fero, minoj, libro, ledo; la peza industrio (ŝtalprilabora); tapiŝoj, majstraĵoj de industrio kaj bongusto (Z); vilaĝa industrio (Z).
  1. Tuto de la artoj kaj metioj, per kiuj oni produktas riĉaĵojn per transformado de krudaj materialoj, kontraste kun terkulturo kaj komerco: la ŝtato devas interakordigi la bezonojn de agrikulturo kaj industrio; lando kun prospera, naskiĝanta industrio.
    kartelo, konzerno, planizado.
  1. [PRAHISTORIO] Tuto de la teknikoj kaj agadoj, per kiuj homgrupo transformas krudajn materialojn en objektojn; tuto de la objektoj de ĉi tiu industrio: ŝtona, osta, korna industrio.
  • industria
    1. Rilata al industrio: industria ekspozicio, societo, lernejo, laboristo; industriaj artoj, produktoj.
    1. Havanta fortan industrion: industria lando, urbo.
  • industriigi
    Enkonduki industrion, precipe pezan, en landon: industriigi la subevoluintajn landojn.
  • industriisto, industriulo
    Mastro aŭ direktanto de industria entrepreno.
  • bioindustrio
    [EKOLOGIO] Industria apliko de la bioteknikoj por nutrado, farmacio, energiproduktado ktp.
  • etindustrio
    Industrio, konsistanta el malgrandaj entreprenoj.
  • grandindustrio
    Industrio konsistanta el grandaj entreprenoj.
  • pezindustrio
    Tiu industrio, kiu produktas kaj prilaboras feron.
  • reklamindustrio
    1. Tuto de la procedoj, metode ellaboritaj kaj amase direktataj al la publiko, por lanĉi produkton aŭ entreprenon kaj pluigi ties sukceson.
    1. Tuto de la servoj kaj firmoj, sin dediĉantaj al la reklamado.

    industrio


    arto granda kvanto. inĝeniero. inĝenio. kompanio : komerca aŭ industria societo. krizo atakis la pezan industrion. la alvokiĝo, destino industria de lando. laboristo. metio. pezindustrio. produkto. riĉajoj. siderurgio, ferindustrio. Socialigi la grandajn ŝtalfabrikojn (krizo atakis la pezan industrion). teksindustrio. Tekstilaj plantoj, industrioj (ŝpinado, teksado, apreturado). transformi.
    fabriko. labori. metio profesio. socio. .

    Iel rilatitaj:

    Birmingamx administrx akcix fabrikx laborx metix olex profesix socix