mastro

*mastr/o

Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, i.a.:
  1. Posedanto kaj ĉefo de domo, loĝejo, bieno: kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaŭ sklavas (Z); mastro elbabilis, gastoj ne silentos (Z); mastro en vojo, servantoj en ĝojo (Z) ( [VIDU] kato); venu al Plutono: kiel novaj gastoj ni salutu la mastron (Z); mi volas ĉion ekstermi, kio baras al mi la eblon esti mastro (Z); esti mastro en sia domo (Z).
    sinjoro.
  1. Estro de gastejo, drinkejo, hotelo: la mastro diras, ke li ne plu donos tagmanĝi! (Z); mi vokos al vi la mastron mem (Z); plena sako ĉiun mastron al vi klinos (Z); bona mastro devas mem zorgi pri la klientoj.
  1. Estro de oficejo, laborejo, fabriko: interkonsento inter mastro kaj laboristoj.
  1. Ordonrajta posedanto: trezoro sen mastro; Romo fariĝis la mastro de la mondo; la Centra Komitato estas la plena mastro kaj plej alta juĝantaro en ĉiuj demandoj (Z); materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo (Z); la spiritaj mastroj de la lingvo (Z).
    proprietulo.
  1. [BOTANIKO] Planto, sur kiu sin nutras parazito aŭ (vs) saprofito. SIN. nutroplanto.
    gastiganto, loĝato, parazitato.
  1. [ZOOLOGIO] Animalo, en aŭ sur kiu vivas parazito.
  • mastra
    Rilata al mastro: mastra kotizo al la sociaj asekuroj; alpreni mastran tonon.
  • mastre
    Kiel mastro: mastre decidi.
  • mastri (tr)
    Regi, direkti, kiel mastro: li volis ĉion mastri, eĉ la lastan kuirknabon; ia humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gentoj mastrantaj (Z).
  • mastraĵo
    Mastrumaĵo: mi decidis aranĝi propran mastraĵon (Z).
  • mastreco
    Rolo, rajto de mastro: la tutan mastrecon pri E. Z. transdonis al la E-istoj.
  • mastrema
    Inklina al ordonregado.
  • mastrino
    Virino, kiu mastras:
    1. rol' de virino-bona mastrino (Z); du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj ĉe unu kameno neniam vivas sen reciproka malbeno (Z); senplumigi kokinon, ne vekante mastrinon (Z); li estas sia propra mastrino (Z) (li estas fraŭlo);
    1. la mastrino mem, kun nudaj piedoj kaj ne kombitaj haroj, akceptis la gastojn (Z);
    1. la mastrino de la oficejo (Z), de la magazeno (Z).
  • *mastrumi
    1. Purigi kaj ordigi ĉion en hejmo: ŝi mastrumis kun silenta efiko.
    1. Zorgi pri ĉio, kio koncernas la administron de domo, bieno: la homoj, kiuj tiam loĝis en la dometo, mastrumadis sian malgrandan vilaĝanan posedaĵon (Z).
    1. = mastri: en Palestino iam devos mastrumi nur la Hebreoj (Z).
  • mastrumo
    [FINANCO] Aro da personoj, loĝantaj en la sama domo, havantaj komunan ekonomion kaj rigardataj kiel unuo de konsumantoj.
  • mastruma
    Rilata al la mastrumo aŭ mastrumado: mastruma edukado de knabinoj; la mastrumaj aparatoj (elektraj kuiriloj, polvosuĉiloj ktp); plenumi la mastrumajn laborojn; vilaĝmastruma kolektivo.
    ekonomia.
  • mastruma sistemo, mastrumilo
    [KOMPUTIKO] Programaro, kiu direktas la funkciadon de komputilo, asignante memoron kaj tempon al taskoj, administrante dosierojn, provizante interfacon por en- kaj el-igado, ks.
  • mastrumistino
    Laŭhore pagata servistino.
  • mastrumado
    Administro de la hejma vivo, inkluzive de la purigado, nutrado, aĉetado kaj vendado ktp: kun la intenco aŭdi ion pri la mastrumado de tiu ĉi modesta kaj bela hejmo (Z); ŝi bone scias la mastrumadon; ha! kia bruado kaj mastrumado estas tie en la malnova monteto de elfoj! (Z).
  • mastrumaĵo
    Tio, kion oni mastrumas; prizorgota hejmaranĝo: ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero (Z); bonordaj virinoj [...] sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon (Z); konduki la mastrumaĵon (Z); ili devis mem prizorgi sian malgrandan mastrumaĵon (Z).
  • *gemastroj
    La mastro kaj mastrino (plejofte rilate al gastoj).
  • memmastrumado
    [FINANCO] Mastrumado de entrepreno fare de ĝia personaro mem.
  • senmastra
    Ne havanta mastron: senmastra, ruina dometo.
  • submastro
    Laboristo, elektita de mastro por direkti aliajn laboristojn.
  • bienmastro
    Vd bieno.
  • ĉenmastrumado
    [EKOLOGIO] Maniero mastrumi la produktadprocezon, kiu celas kiom eble plej indulgi la medion, konsiderante ĉiujn fazojn en tiu procezo.
  • feŭdmastro
    [HISTORIO] Nobelo, posedanta bienon, de kiu dependas aliaj bienoj.
  • galermastro
    ŝipestro de galero.
  • hotelmastro
    Hotelisto.
  • kvartirmastro
    [ŜIPOJ] ĉefmaristo, zorganta i.a. pri la stiraj deĵoroj.
  • ŝpinmastro
    Industriisto, kiu posedas ŝpinejon.


    Baletmastro. bienmastro. ĉefo; disponi. ekonomio : orda, ŝparema mastrumado (de hejmo, bieno, entrepreno, ŝtato,...); scienco de mastrumado Esti mastro en sia domo. estro. Hejme la virino sinjoras, mastras (sed ankaŭ mastrumas). laboristo. mastro : estro de labor(ej)o, domo, bieno, trinkejo,...; mastri: estri (kiel mastro) mastruma sistemo. mastrumi : fari ĉion, por ke ĉio okazu bone en domo aŭ entrepreno (mastr/um/i); mastrumo: ekonomia unuo mastrumi. ordoni. Plenumi la mastrumajn laborojn. posedi. servi : labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko) servisto. zorgi.
    domo. estr. financo. havi. labori. ordoni. politiko. regi. sinjoro. sociologio.

    Iel rilatitaj:

    -estr domx ekspluatx entreprenx financx gastx havx hejmx hotelx kulturx laborx loĝx mastrumx ordonx politikx regx sinjorx sociologix socix