metio

*meti/o

Manlabora profesio, precipe hejme aŭ etindustrie praktikata: metio de ĉarpentado, de ŝufarado; lerni metion; ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio (Z); tro da metioj profitoj neniaj (Z) (restu de la sama stablo!).
ofico, okupo. [VIDU] metilernanto.
  • metia
    Rilata al metio (j): metia korporacio; la metiaj moroj.
  • metiejo
    Loko, kie laboras metiisto (j): lia metiejo troviĝis apude de ŝtona ponto (Z); la aliaj submastroj de la metiejo demandis lin (Z).
  • metiisto
    Tiu, kiu praktikas metion: ĉiu metiisto havis sian stablon sur la trotuaro (Z).
    laboristo, profesiisto.
  • nemetiisto
    Amatoro.

    metio


    Iel rilatitaj:

    artx farx industrix kulturx laborx monx