linio

*lini/o

  1. [MATEMATIKO] Bildo de intervalo per kontinua bildigo: rekta, kurba linio.
  1. [SCIENCOJ] Streko, formita el ĉiuj punktoj, kiuj havas unu saman econ: izotermaj linioj; linioj de forto; la nivellinioj; (abs) la Linio (ekvatoro); linio de loko (sur mapo tiu strekita linio, kiu trapasas tra la loko, sur kiu staras la observanto).
  1. Kontinua, pli-malpli larĝa streko, videbla sur supraĵo: [FIZIKO] spektra linio (emisiita aŭ sorbita elektromagneta radiado en difinita frekvenco, aperanta kiel linio en la spektro); la linioj de la spektro de kemia elemento; la linioj de la mano (linio de vivo, de riĉeco, en kiromancio); li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu aperis la tutaĵo, plena de [...] harmonio (Z); tiri, desegni linion; (analoge) belforma linio (konturo) de la buŝo (Z); havi purajn liniojn.
  1. Tia streko, montranta apartigon, limon: linio de demarkacio; (la literoj) aspektis [...] kvazaŭ ili falpuŝiĝus super la linioj sur kiuj ili devis stari (Z); transpasi la linion (markitan sur la grundo de sportejo, tenisejo ks).
  1. Vico de personoj aŭ objektoj, aranĝitaj unu apud la alia: ĉiuj staru nun en unu linio!; li sidas en la tria linio; semi legomojn laŭ linioj; duobla linio da arboj; bataliono ordigita laŭ tri linioj; linio da fuortoj, da tranĉeoj; frontlinio.
    kolumno.
  1. Serio de vortoj, skribitaj aŭ presitaj laŭ difinita direkto: ĉiu paĝo enhavas tridek liniojn; la linioj de la ĉinaj libroj estas vertikalaj; legi inter la linioj (eltrovi la kaŝitan sencon); signetoj superliniaj kaj subliniaj (Z). [MEDICINO] longo 3.
  1. Trafikservo, regule funkciiganta veturilojn, ŝipojn, aviadilojn kc laŭ difinita kurso: la ĉefa linio de la Danaj fervojoj (Z); uzu la aŭtobuson de la No 34a; ŝiplinio, aerlinio; (analoge) la numenioj flugas en serpentforma linio (Z).
  1. Serio de personoj sinsekvaj en la tempo: montri longan linion de herooj; deveni de reĝo laŭ rekta linio (de genealogio); patrinlinia avo.
  1. [HISTORIO] ĉefa parto de armeo aŭ floto, de kiu dependis la sorto de la batalo: ŝipoj el la linio, regimentoj el la linio (infanterio).
  1. (evi) = lineo.
  • regresa linio
    Vd regresi.
  • linia
    Rilata al linio (j): linia aranĝo; linia desegno (en kiu nur la linioj estas markitaj); linia spektro.
  • linie
    En linia aranĝo.
  • linii (tr)
    Fari liniojn, marki liniojn sur io: liniita papero.
  • liniaro
    [MUZIKO] Aro de kvin horizontalaj linioj, sur kaj ĉirkaŭ kiuj estas lokitaj la diversaj notoj.
  • liniigi
    Aranĝi laŭ linioj: liniigi monerojn sur la tablo.
  • liniilo
    Ilo por streki liniojn: diverskurba liniilo.
    rektilo.
  • interlinio
    Spaco inter du linioj de presita aŭ skribita teksto.
    fileo.
  • aerlinio
    Linio 7 de aviadiloj.
  • blanklinio
    [TIPOGRAFIO] Metala plato, intermetita inter la linioj de tipoj, por ilin disigi.
  • cellinio
    Imaga rekta linio, kiu trairas la celfendon, la celgrajnon kaj la trafotan punkton.
    celpunkto.
  • ĉenlinio
    Kurbo de ĉeno aŭ ŝnurego, pendanta inter du fiksaj punktoj.
  • (internacia) datlinio
    [GEOGRAFIO] Linio, proks. koincida kun la 180° meridiano, oriente kaj okcidente de kiu la dato malsamas: oni aldonas 1 al la tagnumero, kiam oni tranĉas ĝin de oriente okcidenten, kaj deprenas 1 en la mala okazo.
  • firstlinio
    Linio, kuniganta la plej altajn punktojn en montoĉeno.
  • floslinio
    [ŜIPOJ] Nivelo, ĝis kiu enakviĝas ŝipo.
  • kapuslinio
    [ŜIPOJ] Akso de la ŝipo, montrita per streko desegnita sur la interna flanko de la kompasa vazo.
  • kudrolinio
    Kudro tiel farita, ke ĝi aspektas ekstere kiel linio: teni la manojn kontraŭ la kudrolinio de la pantalono.
  • limlinio
    Linio servanta kiel limo: en ĝi kuŝas la limlinio de la prudento (Z).
  • nivellinio
    1. [FIZIKO] [MATEMATIKO] Imaga linio, kuniganta la punktojn de egala potencialo.
    1. [GEODEZIO] Sur mapo desegnita kurba linio, kuniganta ĉiujn punktojn de unu sama nivelo.
      izobato, izohipso, talvego.
  • ondlinia
    Prezentanta ondigantajn formojn.
  • paflinio
    Imaga linio, iranta laŭ la akso de la pafiltubo ĉe la pafo.
  • punktolinio
    Linio, konsistanta el serio de punktoj, laŭ kiu oni devas detondi bileton ks.
  • servirlinio
    [SPORTO] En teniso, retpilko ks, linio, malantaŭ kiu staru la serviranto, ne transpasebla ĝis ekflugo de la pilko.
  • ŝarĝlinio
    [ŜIPOJ] Sur la flanko de komerca ŝipo desegnita linio, ĝis kiu povas enakviĝi la ŝipkorpo.
  • tuŝlinio
    Taĉo.
  • vojlinio
    1. La terenstrio, sur kiu kuŝos aŭ kuŝas konstru-ata, -ita, -ota vojo, kiam oni konsideras ĝin laŭ la preterpasitaj aŭ interligitaj lokoj.
    1. Linio, strekita sur tereno, mapo aŭ plano pri vojo projektita aŭ konstruita.

    linio


    Bataliono ordigita laŭ tri linioj.Duobla linio da arboj.Ĝis vidlinio.La bapto de la linio.La linioj de la mano.Legi inter la linioj.Ŝi ofte transsaltis tutajn liniojn, la paĝojn de priskribo.
    Aerlinio.akso : stango (aŭ linio), ĉirkaŭ kiu turniĝas rado, parto de maŝino..akso, alteco, arko, bazo, bisekco, diagonalo, diametro, eĝo, flanko,hipotenuzo, latero, mediano, radiuso, rando, sago, ŝnuro.angulo : spaco inter du sin tuŝantaj linioj aŭ muroj.aranĝi.borderi.celpunkto.cirklo : perfekta rondo; linio, kies ĉiuj punktoj havas saman distanconal unu punkto (la centro).demarkacilinio.desegno.ekvatoro : imagita ronda linio ĉirkaŭ la tero, same malproksima de lanorda kaj la suda polusoj.elipso : fermita linio, por kies punktoj validas, ke la sumo de ladistancoj al du punktoj (fokusoj) estas egala.floslinio.forstreki, surstreki.fronto : la antaŭa parto de batalpreta armeo; la linio inter dubatalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la antaŭaparto de io.gadolinio.generlinio, generanto.haĉo, ombrostreĉo.hardislimo.helico : linio sur la ekstero de cilindro de malsupre oblikve supren(kiel ĉe ŝraŭbo); rotacianta aparato ŝraŭboforma (aŭ kun oblikvajelstaraĵoj) por movi ŝipon, flugmaŝinon, akvon, aeron., aŭ por estimovata de akvo, aero aŭ vaporo.hiperbolo, parabolo, elipso.horizontala.horizontalo : linio paralela al la surfaco de senmova akvo.intersekco, interkruca punkto.izobato, izohipso, talvego, izoklino, izogono, izotermo.kolorstrio.konduki.konturo.koordinato.kruco : signo, figuro aŭ objekto en formo de "+" aŭ "x"; la loko, kiedu linioj, vojoj, fadenoj. faras tian figuron; kruci: meti du objektojntiel, ke ili formas krucon; bredi idon de diversrasaj bestoj aŭplantoj; krucumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin sur kruco.kurbo : linio sen rekta parto; nerekta parto ("I" estas rekta, "C" kaj"S" estas kurbaj); kurba parto de vojo.kurbo.La kurso de aŭtobuso (vojlinio).laŭliniiĝi.Lineara: linia ekvacio.linifaldo.liniilo.lozanĝe.mano.marki.meridiano, latitudo, longitudo.organizi.paralelo : linio, ĉie je sama distanco de alia linio.paĝo.rekta : sen kurboj, sen flankeniĝoj; tiel ke du punktoj estas ligitajper plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; (priangulo:) orta (90°); rekto: rekta linio.rekta, kurba, rompita linio.rektalinia.rektangulo : figuro el rektaj linioj kun kvar rektaj (=ortaj) anguloj(rekt/angul/o).rektilo.rektlinimarki.rompita linio.Semi legomojn lau linioj.silueto.spaco.streko : linio farita per unu movo (per krajono, plumo.); ne tutemallonga linio.streko, dividostreko.strio.Ŝiplinio.tabelo : aranĝo de informoj (ekzemple nombroj) laŭ vicoj horizontalaj(linioj) kaj vertikalaj (kolumnoj); aranĝo de listo tiel, ke oni facilepovas trovi ion (ekzemple: enhav-tabelo).tanĝanto, tangento, kotangento, sekcanto, sekanto.tiri.trajektorio, vojlinio.trajto : linio de la vizaĝo; eco de karaktero.triangulo : fermita figuro el tri rektoj (rektaj linioj), kun trianguloj (tri/angul/o); muzikilo tiuforma.verso : unu linio de kanto, poemo aŭ versaĵo (versoj ofte rimiĝas);versaĵo: rimaĵo, poeziaĵo.vertikalo : linio je orta angulo (90°) al la surfaco de senmova akvo;linio rekte (mal)supren.vico : pluraj homoj aŭ objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia(unu apud la alia aŭ unu malantaŭ la alia); pluraj sinsekvaj okazaĵoj.vinklo, kuniga krampo.vojo, aeroplanoj, aŭtobusoj, fervoja, trafika, marvetura.zigzaga linio.
    angulo. dimensio. matematiko. rekta. skribi. spaco.

    Iel rilatitaj:

    aerx alinex angulx daktiloskopix dimensix finx flankx folix horizontx laborx legx limx listx matematikx opinix randx rektx skribx spacx ŝnurx