bastono

  1. Longa, proks. cilindra peco el ligno, ordinare dehakita de branĉo k pli-malpli prilaborita: borita bastono de la paleolitiko; dorna, tubera, polurita, vernisita bastono; bastono de bilardludo; kurbaj bastonoj por golfludo, hokeo; bastono de standardo, de lanco; ĵeti bastonon en la radon (Z) (f. fari malhelpojn. [VIDU] trabo).
    fusto, kano, paliseto, stango, vergo.
  1. Tiu sama objekto, uzata por sin apogi: paŝtista, pilgrima, skiista bastono; alpa bastono (por grimpado); via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj k via bastono en via mano! (X).
  1. Tiu sama objekto, uzata por bati: ĉu mi estas hundo, ke vi iras al mi kun bastono? (X); kiu bati deziras, trovas bastonon (Z) ( [VIDU] rabia); kia fripono, tia bastono (Z); al malsaĝulo ne helpas admono, nur bastono (Z).
  1. Tiu sama objekto, rigardata kiel signo de estreco aŭ potenco: bastono de marŝalo; bastono de orkestra direktisto; episkopa, aŭgurista, magiista bastono; Eskulapa, Merkura bastono (kaduceo); Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan (X).
    sceptro.
  • bastoni (tr)
    Bati per bastono: fremdan dorson bastoni, ankaŭ sian doni (Z).
    vergi.
  • bastonado
    Batado per bastono: miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa (G).
  • bastonego
    Dika, peza bastono.
    klabo.
  • bastoneto
    1. Malgranda, maldika bastono: flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron (Z); bastoneto de plumingo (Z), de peniko; kolbasa bastoneto (Z) (enmetita en la ekstrema nodo, por faciligi la tenadon); bastonetoj de tamburo; bastoneto el lipruĝigilo, el ruĝa vakso; manĝbastonetoj (japanaj aŭ ĉinaj).
    1. [anatomio] Lumriceva ĉelo, grandakvante troviĝanta ekster la centra parto de la retino.
      konuseto.
  • hokbastono
    ŝafista bastono kun fina hoko por ĵeti terbulojn al la bestoj.
  • irbastono
    Stilzo.
  • kalkulbastono
    Glitkalkulilo.
  • lambastono
    Bastono kun transversa rungo, sur kiu kripluloj sin apogas por paŝi.
  • montrobastono
    Bastono uzata de instruisto, prelegisto ks, por montri detalojn sur tabulo aŭ bildo.
  • noĉbastono
    Ordinare plata bastono, sur kiu komercisto ks faris noĉon, por nombri k noti la liveritajn varojn.
  • ordonbastono (Z)
    Bastono, insigno de komando: mi formetas ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn! (Z).
  • regbastono (X)
    Sceptro.
  • skibastono
    ĉiu el la du specialaj bastonoj, per kiuj la skianto gvidas k helpas sian kuron.
  • ŝpinbastono
    Vd ŝpini.
  • taktobastono
    Bastono, kiun uzas la direktisto de orkestro, por bati la takton.
  • tuĉbastoneto
    Solida tuĉo, en formo de bastoneto.
    bastono

    bastono


    Kapo de bastono, pinglo, balto, martelo.La bastono de la direktisto.Meriti riproĉojn, la vergon, vangofrapon, bastonbatojn.
    alumeto : bastoneto por fajrigi.apogi.apogstango.bastono : (rekta peco de) branĉo aŭ io simila, por helpi iradon aŭpor bati; taktobastono: de orkestro-direktisto.bovtendeno.branĉo.dirigento.draŝado.episkopa bastono.estigi malhelpaĵojn.hokeo : iu el teamosportoj kun pilketo kaj kurbaj bastonoj.kaduceo.kano : alta herbo kun fortikaj rektaj kavaj tigoj (ŝalmoj), oftekreskanta ĉe akvo (Arundo, Phragmites.); ĝia tigo, uzata kiel bastonoaŭ skribilo; suker-kano: simila planto (Saccharum), el kiu oni prenassukeron.Kapo de bastono, pinglo, balto, martelo.klabo.kriplulo.lambastono.lato.ligna.limbastoneto.marŝalo.paliso.paŝtobastono.paŝi.peniko : bastoneto kun aro da haroj je unu ekstremo, uzata por ŝmiriion (por glui, farbi, pentri.).pilkbatilo.pilorio.platbatilo.policano.Promenbastono.punbato.punfrapilo.rotanga bastono.sceptro.skurĝi.stangeto.stango.svenbati.tabulo.tirso.trabo.vergo : pli-malpli longa, maldika, fleksebla bastono (aŭ fasketo datiaj); vergi: frapi, bati per vergo.
    iri.

    Iel rilatitaj:

    admonx alumetx apogx bacilx barx batx bilardx branĉx direktx fustx insignx irx kanx laborx montrx orkestrx palisx pinglx retinx sceptrx stangx stilzx trabx vergx vestx ŝux