urbo

*urb/o

  1. Vasta aro da domoj, aranĝitaj laŭ stratoj, iufoje limita per ĉirkaŭmurego, kaj entenanta komercejojn, fabrikojn kaj administraciojn por la servo de siaj loĝantoj kaj de la ĉirkaŭa regiono: la unuan fojon li vidis grandan urbon (Z); fortikigita urbo (Z); ĝi ne estos plu urbo, sed amaso da ruinaĵoj (X); iri al la urbo; loĝi en urbo, ekster la urbo (Z); sen mono en urbon ne iru (Z).
  1. Granda homamasiĝo, kiu, pro sia denseco kaj la vivmaniero de ĝia kunpremita loĝantaro, perdis sian vilaĝan karakteron kaj la senperan kontakton kun la kamparo: alia urbo, alia moro (Z); mi konas neniun en tiu ĉi urbo (Z); la tuta urbo parolas nur pri tio; li tuj akiris la manierojn de la urbo; pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo (X).
  1. Tia aro da domoj kaj loĝantoj, rigardata kiel administracia aŭ politika unuo: la libera imperia kaj komerca urbo Frankfurto sur Majno (Z); la Eterna Urbo (Romo); la Sankta Urbo (Jerusalemo); la Lum-urbo (Parizo).
    civito.
  • urba
    Rilata al urbo: urbaj konsilanoj (Z); urba magistrato (Z); urba parko, tereno, fervojo.
  • *urbano
    Loĝanto de urbo: urbanoj estas ordinare pli ruzaj ol vilaĝanoj (Z); estis vera kirliĝo de urbanoj kaj vilaĝanoj (Z); ŝi estis nun urbanino kaj portis ĉapelon (Z).
  • urbaneco
    Eco de urbano; (ss) ĝentileco propra al urbanoj.
  • urbego
    Tre granda urbo.
  • urbestro
    Persono, elektita de la registaro aŭ de siaj samurbanoj, por administri urbon kun la helpo de magistrato (urba konsilio): kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo, mi havis la devonzorgi pri ti urbo, ke [...] (Z).
  • urbeto
    Malgranda urbo: vi en la urbo, vi en urbeto, en la malgranda vilaĝo (Z) [...] ; neniu estas profeto en sia urbeto (Z).
  • urbodomo
    Domo, kie oficas la urbestro, la magistrato kaj la urba administracio: la mikskolora blazono sur la malnova urbodomo lumis (Z).
    magistratejo.
  • urboplanismo
    Tuto de la teknikaj, administraj, ekonomiaj kaj socialaj aranĝoj, kiuj devas estigi racian kaj taŭgan disvolviĝon de urbo.
    urbanizi.
  • *antaŭurbo
    1. [HISTORIO] Tiu parto de la urbo, kiu troviĝis ekster la murego.
    1. ĉiu el la apudaj vilaĝoj, kiuj estis englutitaj de granda urbo, aŭ eĉ, kiuj, pasintece aŭtonomaj, fariĝis nur la dormejoj de la laboristoj kaj oficistoj de la granda urbo.
  • ĉefurbo
    Tiu urbo, en kiu sidas la regantaj instancoj de departemento, provinco aŭ ŝtato: la Usonaj ĉefurboj ordinare ne estas la plej gravaj urboj en sia ŝtato; (f) post mia alveno en tiun ĉi ĉefurbon de la frostoj (B).
  • ĉirkaŭurbo = antaŭurbo 2.
  • kunurbaĵo
    Tuto de la industriaj specialigitaj unuoj, aranĝitaj ĉirkaŭ centra urbo, kiu entenas la regantajn oficejojn.
  • *samurbano
    Homo, loĝanta en la sama urbo.
  • suburbo
    Antaŭurbo 2: plilongigo de la metroo al la suburboj; la suburbaj loĝantaroj, domturoj; al ili oni donis la urbon de Arba kaj ĝiajn suburbaĵojn ĉirkaŭ ĝi (X); la ĉiutagaj veturadoj de la suburbanoj.
  • arturbo
    Tia urbo, kiu altiras la turistojn per siaj artaj riĉaĵoj (Bruĝo, Florenco, Parizo, Venecio k.a.).
  • banurbo
    Urbo, organizita por la kuracado de diversaj malsanoj per mineralaj akvoj aŭ ŝlimoj.
  • grandurbo
    Urbego: la miloj da kapoj de la grandurba loĝantaro (Z).
  • ĝardenurbo
    Urbego, planita tiel, ke la domoj estas dissemitaj meze de ĝardenoj kaj parkoj.
  • havenurbo
    Urbo, kiu kreskis el havena trafiko kaj industrio.
  • limurbo
    Urbo, situanta ĉe landlimo.
  • naskiĝurbo
    Vd naski.
  • sankturboj
    Tiaj urboj, kiuj estas respektegataj de la anoj de tiu aŭ alia religioj (Banaraso, Mekko, Jerusalemo, Romo k.a.).
  • staplurbo
    Vd staplo.

    urbo


    Esprimoj

    Defendi urbon kontraŭ sieĝantoj.
    Elviŝi urbon, kiel oni elviŝas pladon.
    Fari el urboj dezertojn.
    Iri al la urbo.
    Kia abomena urbeto.
    Kiom da tempo vi restos en la urbo?.
    La aŭtoj svarmas en la arterioj de la urbo.
    La intenseco de la trafiko en grandaj urboj.
    La leĝo de la unua okupanto.
    La optimuma denseco de la loĝantaro.
    La surfundaĵo de la loĝantaro (plej malestiminda parto).
    La tuta urbo parolas nur pri tio.
    La urbo falis en la manojn de la malamikoj.
    La urbo ne estas tre multe loĝata.
    La urbo rapide releviĝis ei siaj ruinoj.
    Li loĝas en mia najbaraĵo.
    Loĝi en la urbo.
    Loĝi en unu el la plej malriĉaj stratoj.
    Mi elportas el via urbo la plej bonan rememoron.
    Neatakebla urbo.
    Neniu estas profeto en sia urbeto.
    Nigrumi urbon, konvojon kontraŭ noktaj flugatakoj.
    Okupi la urbon.
    Per sistema deviado malobstrukci la centrajn stratojn de la urbo.
    Resti garnizone en urbo.
    Rezidi en dense loĝata urbo.
    Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la urbo estos ordo.
    Tio estis ŝanca renkonto ; mi eĉ ne sciis, ke li estas en mia urbo.
    Ĉiu klopodu en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio.
    Ĝi ne plu estas urbo sed amaso da ruinaĵoj (post la milito).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Georgurbo,Kansasurbo,Meksik-urbo,antaŭurbo,arturbo,banurbo,bazarurbeto,grandurbo,havenurbo,interurba centralo,kab-urbo,kastelurbo,kunurbaĵo,limurbo,naskiĝurbo,naskiĝurbo,samurbano,sankturboj,siu-urbo,staplourbo,staplurbo,suburbo,urba,urbaneco,urbano,urbego,urbestro,urbeto,urbhirundo,urbo,urbodomo,urbodomo,urboplanismo,urboplanismo,ĉefurbo,ĉirkaŭurbo,ĝardenurbo

    Kelkaj urbonomoj

    Antverpeno,Ateno,Banaraso,Beogrado,Berlino,Bizanco,Bruĝo,Bruselo,Budapeŝto,Genovo,Hago,Istanbulo,Jerusalemo,Kalkato,Kartago,Kopenhago,Londono,Madrido,Mekko,Moskvo,Nov-Jorko,Novjorko,Parizo,Pekino,Prago,Romo,Sofio,Stokholmo,Tokio,Varsovio,Venecio,Ĝenevo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    antikva
    moderna
    urbo ne tre multhoma

    konstrui
    transloĝiĝi
    urbanizi

    akvodukto : la provizado de la modernaj urboj je akvo estas en somero grava problemo
    aleo
    ambasado
    avenuo
    banejo
    banurbo
    bazaro
    belfrido
    biblioteko
    bordostrato
    civito
    densa, maldensa loĝateco
    domicilo
    domo
    fabriko
    flughaveno
    fontano
    fortreso
    fosto
    galerio
    homogena loĝantaro, kiu kalkuliĝas al 3 500 homoj
    hospitalo
    hotelo
    instituto
    kafejo
    kastelo
    kinoteatro
    kiosko
    kloakfaŭko
    kloakisto
    kloako
    konsilantaro
    konstruaĵo
    korto
    kulturpalaco
    kvartalo
    latrino
    laŭbo
    lernejo
    lokalo
    loĝejo
    magazeno
    magistratejo (urbodomo)
    magistrato
    magistro
    manĝejo
    metiejo
    monumento
    muroj
    muzeo
    palaco
    parko
    pavimo
    placo
    ponto
    prizono
    remparo
    restoracio
    sakstrato
    semaforo
    skvaro
    stacidomo
    stadiono
    strato
    teatro
    templo
    tombejo
    troloĝata regiono
    trotuaro
    turo
    universitato
    urba akcizo
    urbdomo
    urbestro
    urbodomo
    urboplanismo
    urborando
    uzino
    vektoro
    vidindaĵo
    vilaĝo
    ĉefurbo
    ĉirkaŭurbo
    ĝardeno

    Ankaŭ vidu:

    domo. fenestro. geografio. hejmo. hejti. labori. loĝi. loko. politiko. pordo. sociologio. trafiko.

    Bildvortaro


    79-01 : parkadaŭtomato; parkadometro
    79-02 : telefonkolumno; publika telefono
    79-03 : librobutiko
    79-04 : stratŝildo kun stratnomo; stratnomtabulo
    79-05 : modbutiko por sinjoroj
    79-06 : montrofenestro
    79-07 : montrofenestra dekoraĵo
    79-08 : enirpordo
    79-09 : elmontraĵo en montrofenestro; eksponaĵoj
    79-10 : fenestro
    79-11 : florkesto
    79-12 : lumreklamo
    79-13 : kloaka luko; kloakokrado
    79-14 : ĵurnalvendisto
    79-15 : ĵurnalo
    79-16 : ĵurnalskatolo; ĵurnalujo
    79-17 : preterpasanto
    79-18 : transirejo por piedirantoj; zebrostrioj
    79-19 : tramhaltejo (20-26)
    79-20 : urbomapo
    79-21 : klarigoj kaj stratlisto
    79-22 : lumigita reklampanelo
    79-23 : haltanonca tabulo; haltejŝildo
    79-24 : mapo de tramoj; trafikskemo de tramoj; mapo de tramlinioj
    79-25 : biletaŭtomato; biletvendilo
    79-26 : paperkorbo; rubujo
    79-27 : motorciklisto
    79-28 : motorciklo
    79-29 : kunveturanto; pasaĝero
    79-30 : turistinformejo
    79-31 : atentiga tabulo pri turistinformejo; ŝildo de turistinformejo
    79-32 : asekuroficejo
    79-33 : preterpasantino; promenantino
    79-34 : magazeno (35-38)
    79-35 : montrofenestraro; montrofenestra fronto
    79-36 : reklamafiŝejo; reklamtabulo
    79-37 : flagaro
    79-38 : tegmenta lumreklamo; lumaj literoj
    79-39 : stratpuriga kamiono kun bala- diskoj
    79-40 : tramo
    79-41 : tramvojo; tramtrako; tramreloj
    79-42 : meblokamiono
    79-43 : superpasejo; superstrata pasejo
    79-44 : stratlumigo; stratlampoj; stratlanterno
    79-45 : trotuaro
    79-46 : afiŝkolono
    79-47 : cigaredaŭtomato; cigaredvendilo
    79-48 : piedirantejo; piedira zono
    79-49 : stratkafejo; kafejo kun trotuarteraso (50-52)
    79-50 : sidgarnituro
    79-51 : sunombrelo
    79-52 : ŝtuparo al (publika) necesejo
    79-53 : reklamafiŝego
    79-54 : kineja programafiŝo; anoncafiŝo kun kinejaj programoj
    79-55 : haltostreko; haltolinio
    79-56 : indiko de transirejo
    79-57 : trafiklumoj; trafiklampo
    79-58 : trafiklumfosto
    79-59 : lumsignalaro
    79-60 : lumsignaloj por piedirantoj
    79-61 : stratpurigisto; stratbalaisto (62, 63)
    79-62 : stratbalailo
    79-63 : stratŝovelilo
    79-64 : malpuraĵoj; rubaĵoj
    79-65 : taksiejo, taksistacio (66-68)
    79-66 : taksio
    79-67 : taksirekona indikilo; taksioindikilo; taksiŝildo
    79-68 : trafiksigno indikanta taksiejon
    79-69 : poŝta filio
    79-70 : pagokarta aŭtomato
    79-71 : poŝtkesto
    79-72 : trafiksigno indikanta transirejon por piedirantoj
    79-73 : trafikpolicistino ĉe trafikreguligo (74-76)
    79-74 : mantelo
    79-75 : policista ĉapo; kepo
    79-76 : mansigno
    79-77 : trafikokoridorlimo; vojkoridora limo
    79-78 : trafiksago “pasu maldekstren”
    79-79 : trafiksago “pasu rekte”

    Iel rilatitaj:

    Abudabix Abuĝx Adelajdx Adenx Adis-Abebx Agrigentx Aiksx Ajunx Akadx Akenx Akvinx Albx Aleksandrix Alensonx Alĝerx Amanx Amsterdamx Ankarx Antananarivx Antioĥix Antverpenx Anŝanx Aostx Apix Arasx Arlezx Asizx Asmerx Astanx Astraĥanx Asuncionx Atenx Avinjonx Aŝhabadx Aŝĥabadx Aŭklandx Badenx Bagdadx Bairikix Bakux Baltimorx Balĥx Bamakx Bandar-Seri-Begavanx Bandungx Bangkokx Bangx Banĝulx Barcelonx Baseterx Bazelx Bejrutx Belfastx Belmupanx Beogradx Berlinx Bernx Bet-Leĥemx Betanix Bilbax Birmingamx Bisaŭx Bizancx Biŝkekx Blezx Bogotx Bombajx Bonaerx Bonesperx Bonnx Bostonx Brandenburgx Bratislavx Brazavilx Braziljx Bremenx Brindizix Brisbanx Bristolx Briĝurbx Brunsvikx Bruselx Budapestx Budapeŝtx Bukareŝtx Bulonjx Buĵumburx Cezarex Cidonx Cirenx Dakarx Damaskx Dancigx Daŭhx Dekapolx Delftx Delfx Delhix adresx alkadx antaŭ arondismentx artx aŭtobusx banx bostonx burĝx centrx citadelx civitx dakx domx fenestrx geografix havenx hejmx hejtx hotelx komunumx kvartalx laborx landx lokx loĝx okupx parkx politikx pontx pordx regionx samx sociologix socix stacix stratx trafikx universitatx vojaĝx Ĉikagx Ĉingdaŭx Ĉjiĉjiharx Ĉongĉingx ĉangĉunx ĉaŭdefonx ĉengdux ĉerburgx ĉestrx ĉingdaŭx ĉjiĉjiharx ĉongĉingx