spezo

*spez/o


[FINANCO] Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks: la saĝa spezo de tiu komercejo atingis milionon da frankoj; ĉiu spezo devas esti montrita duloke en la libroj. [VIDU] spezimposto, spezokapitalo.
  • spezi (tr)
    Transigi sumon de unu konto en alian ktp: mi hodiaŭ spezis du cent markojn en vian Zurikan bankon, je via konto.
  • antaŭspezo
    Sumo, kiun oni spezas provizore antaŭ la konkludo definitiva de la negoco.
  • *elspezi
    Pagi monon: ŝi elspezis mil frankojn por tiu balrobo; virino, kiu elspezis sian tutan havon por kuracistoj (N); li elspezis por tio ĝis sia lasta groŝo.
  • elspezo
    Tio, kion oni elspezas: etaj elspezoj de la vojaĝo; postuli la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne estos tute perditaj (Z); al vi li nun farus plu neniajn elspezojn (Z); li promesis pagi ĉiujn elspezojn de la eldonado; pligrandigi siajn elspezojn (Z); (f) tio estas vana elspezo de energio kaj tempo.
  • elspezema
    Inklina facile elspezadi.
  • elspeziga
    Tia, ke ĝi okazigas sufiĉe altajn elspezojn: elspeziga entrepreno, ekspedicio.
  • *enspezi
    Ricevi monon: vian ĉekon mi enspezis; nur hieraŭ mi enspezis mian salajron; pli facile estas multon elspezi ol malmulton enspezi (Z).
  • enspezo
    Tio, kion oni enspezas: tro da enspezo ne estas tro da pezo (Z); la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj (Z); miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn (Z); vivi de estontaj enspezoj (Z) (pf); riĉigas ne enspezo sed prudenta elspezo (Z).
  • enspezaro
    La tuta sumo, kiun iu persono, firmo ks enspezas en difinita tempo: deklari al la impostisto sian enspezaron; la jara enspezaro de la nacio; malneta, neta enspezaro.
  • enspeziga
    Tia, ke ĝi okazigas sufiĉe bonajn enspezojn: ofico de kuriero, kiu promesis esti tre enspeziga afero (Z).
  • laborenspezo
    Enspezo devenanta de ies laboro: ŝi povoscias plekti retojn, kio ĉi tie donis bonan laborenspezon (Z); Laborenspezo! kia proza, triviala vorto! (Z).
    lukro.
  • sendelspezoj
    Sendokostoj.


    atenti la elspezojn. avara : kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia. benefico. elpoŝigi. Elspezi sian monon por frivolaĵoj. elspezita mono. enkasigo. enspezi. financo : monrimedoj; stato de en- kaj elspezoj;. Ĝenerala redukto de ĉiuj elspezoj en la nova buĝeto (= budĝeto). ĵurnalo : konto-folio aŭ -libro pri ĉiutagaj en- kaj elspezoj. Laborenspezo. Laŭenspeza imposto. librotenado. malelspezema. mono. Monon bezoni, prunti, elspezi, ricevi. Prikalkuli la esperatan enspezon. rento : perioda enspezo pro posedaĵo. ricevi monon. salajro, laborenspezo, laborpago. spezsako. varo.
    aĉeti. avara. buĝeto. donaco. financo. gajni. imposto. labori. mono. pagi. posedi. prezo. prunte. ricevi.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ avarx aĉetx buĝetx deficitx donacx financx gajnx impostx kostx laborx monx pagx posedx prezx pruntx ricevx riĉx ĵurnalx