ekspansio

ekspansi/o (Z)

  1. [KOMUNUZO] Plivastiĝo, plietendiĝo de ies influo aŭ regado: la kolonia ekspansio de Eŭropo en la 19a jc; la rusa ekspansio en Azio.
  1. [FINANCO] Pligrandiĝo de ekonomia faktoro: ekspansio de la nacia enspezaro, de debito, de merkato.
  1. [FIZIKO] Dilatiĝo aŭ dispremiĝo de gaso aŭ de vaporo en aparato aŭ maŝino: vapormaŝino kun triobla ekspansio; [ASTRONOMIO] ekspansio de la universo (konstanta foriĝo de la galaksioj).
    inflacio, praeksplodo. [VIDU] Hublo.
  • ekspansii (ntr)
    Prezenti tiun fenomenon: gaso ekspansias pro varmiĝo; la kaŭstika kalko ekspansias sub ago de akvo.
  • ekspansiilo
    [TEKNIKOJ] Memstara ilo aŭ parto de sistemo, en kiu gaso aŭ vaporo ekspansias: kataliza ekspansiilo de aŭto; ekspansiilo de gasbotelo.
  • ekspansiismo
    [POLITIKO] Teorio, laŭ kiu regno nature emas al ekspansio.

    ekspansix


    Iel rilatitaj:

    laborx