fajli

*fajl/i (tr)

  1. Ebenigi aŭ glatigi metalon, lignon k.a. , skrapante ĝian supraĵon per fajlilo.
    cizeli.
  1. (f) Delikatigi, perfektigi, detale finpretigi iun verkon: dum longaj jaroj Z. obstine fajlis sian lingvon.
    poluri, rafini.
  • fajlo
    Unu tiro de la fajlilo.
  • fajlado
    Ago de fajlanto.
  • fajlaĵo
    Metalaj deskrapaĵoj, devenantaj de la fajlado.
  • fajlilo
    ŝtala ilo, kies supraĵo estas raspe provizita per multaj strietoj aŭ dentetoj, por glatiga prilaboro: plata, ronda, duonronda fajlilo; bireta (kun trapeza sekco), triangula fajlilo; kruda delikata, delikatega fajlilo.
  • trafajli
    Tranĉi per fajlilo: trafajli stangojn (Z).
  • krajonfajlilo
    Delikata fajlilo, por pintigi krajonojn.
  • ungofajlilo
    Delikatega fajlilo, por doni formon al la ungoj.

    fajlx


    Iel rilatitaj:

    ferx laborx