eskalo
eskal/o
- [TEKNIKOJ] ŝtupetaro: simpla, duobla, kulisa (aŭ glitfolda) eskalo; ŝnureskalo (kies fostoj estas el ŝnuroj); eskalrungoj (la transversaj stangetoj, sur kiuj apogas sin la piedoj); la eskalfostoj (vertikalaj trabetoj, kunigitaj per la rungoj); ŝtupa eskalo (portebla, kun ŝtupetoj anst. rungoj).
- [TEKSINDUSTRIO] ŝiraĵo kun formo de eskalo, en maŝoŝtofo: ŝi malsekigis sian fingron, por haltigi la eskalon sur sia ŝtrumpo.
eskaladi (tr) - [ARMEOJ] Grimpi per eskaloj ĝis la supro de la muroj de malamika urbo: (f) la piratoj eskaladis la fregaton.
- [ŜIPOJ] Grimpi en la ŝnuraron de velŝipo.
eskalatoro
Mekanika ŝtuparo memmoviĝanta. eskalimuna
Ne povanta ŝiriĝi eskalforme: eskalimunaj ŝtrumpoj.
eskalx
Iel rilatitaj:
konstrux
laborx
tegmentx
ĝardenx
ŝtupx