ofico

*ofic/o

Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aŭ privata servado: ofico de kasisto, kontisto, potisto, urbestro, ministro; havi la oficon de rabeno (Z); plenumadi la oficon de distranĉisto (Z); vi sur min metis la oficon virgan, la sanktan fajron ĉiam subtenadi (Z); havi la oficon kontroli la ĉekojn; havi oficon en regna banko (B); tio cetere ne estis grasa ofico (Z); granda ofico, grandaj zorgoj (Z); antaŭ ĉio zorgu oficon, plezuro atendos sian vicon (Z); [KRISTANISMO] la Sankta Ofico (Inkvizicia Hispania tribunalo, 1478-1834; moderna nomo de la Inkvizicio, 1908-1965).
fako, funkcio, metio, profesio, rolo.
  • ofica
    Rilata al ofico: la oficaj devoj; ofica uniformo.
  • ofici (ntr)
    Plenumi oficon: li oficas en la kontoro ĝis la kvina vespere.
  • oficeco
    Eco de oficisto: figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco (Z).
  • *oficejo
    Loko, kie oni plenumas oficon: la juĝisto [...] en la oficejoj tenas hundojn (Z); informa oficejo por instruistoj (Z); oficejo de la civila stato; poŝtoficejo.
  • *oficisto
    Homo, kiu profesie plenumas oficon: banka, komerca, publika, regna, ŝtata, urba, dogana, polica oficisto (aŭ policoficisto. Vd polico).
    funkciulo.
  • oficistaro
    La tuto de la oficistoj de firmo, establo ks.
  • enoficigi
    Komisii al iu oficon.
    nomumi, investi.
  • enoficiĝi
    Ekokupi oficon.
  • senofica
    Ne plu havanta oficon, vivtenan laboron.
  • dungoficejo
    Oficejo, kie dungotoj enskribiĝas kaj la dungontoj elektas: privata, ŝtata dungoficejo.
  • poŝtoficejo
    Domo, ĉambro, en kiu oni povas plenumi la diversajn poŝtajn operaciojn: la poŝtoficejoj estas fermitaj sabate posttagmeze en ĉi tiu lando.
  • vetoficejo
    ŝtata oficejo, kiu en kelkaj landoj anstataŭas la vetperistojn.

    ofico


    Konkuri kun iu pri vakanta ofico. korespondi.maŝinskribi.oficejo.papero.repertuaro.sekretario.slipo.stencilo.steni.stenografi.tajpi.Tio ne decas al lia ofico.
    organizo.

    Bildvortaro

    408 : Oficejo I (sekretariejo)


    408-01 -39 : sekretariejo aŭ kancelario (antaŭĉambro)
    408-01 : ŝovporda ŝranko
    408-02 : penddosiera registroŝranko
    408-03 : aktoŝranko
    408-04 : persiena aŭ rullata pordo
    408-05 : dosierujo
    408-06 : faksilo aŭ telekopiilo
    408-07 : fakso aŭ telekopio
    408-08 : kadrita grafikaĵo, murdekoraĵo
    408-09 : murhorloĝo
    408-10 : skribotablo
    408-11 : printilo aŭ presilo
    408-12 : printaĵo aŭ presaĵo
    408-13 : printopapero aŭ prespapero
    408-14 : tabla kalkulilo
    408-15 : skribotabla lampo
    408-16 : persona komputilo (PK)
    408-17 : monitoro (ekrano)
    408-18 : klavaro
    408-19 : muso
    408-20 : musmato
    408-21 : komputilo
    408-22 -26 : telefono (ĉi tie: subcentrala telefono)
    408-23 : aŭdilo
    408-24 : ciferbutonaro
    408-25 : funkcibutonaro
    408-26 : krombutonaro por akcesoraj funkcioj
    408-27 : nadlopinta feltokrajono
    408-28 : skribilpoto
    408-29 : stenobloko
    408-30 : globkrajono
    408-31 : leterpleto
    408-32 : negoca letero
    408-33 : subskriba aktujo
    408-34 : alfabeta klasilo
    408-35 : mura plankalendaro (jarplanilo)
    408-36 : paperkorbo
    408-37 : aktomuelilo
    408-38 : rultirkestaro
    408-39 : kontora pivotseĝo aŭ turnoseĝo

    409 : Oficejo II (oficejestra ĉambro)


    409-01 -42 : oficejestra ĉambro
    409-01 : skribotabla fotelo
    409-02 : skribotablo
    409-03 : subplato por skribado
    409-04 : skribotabla lampo
    409-05 : skribhelpa subplato
    409-06 : tekkomputilo, portebla komputilo
    409-07 : datokalendaro (organizilo)
    409-08 : poŝkalkulilo
    409-09 : skribilpleto
    409-10 : fontoplumo
    409-11 : poŝkomputilo PDA (Personal Digital Assistant)
    409-12 : subskriba aktujo
    409-13 : negoca letero
    409-14 : rultirkestaro
    409-15 : tirkesto
    409-16 -20 : subcentrala telefono
    409-17 : poŝtelefono
    409-18 : ciferbutonaro
    409-19 : telefonaŭdilo
    409-20 : funkcibutonoj
    409-21 : gastofotelo
    409-22 -28 : sekurŝranko aŭ kirasŝranko (ŝtalŝranko)
    409-23 : riglostifto
    409-24 : ŝtalpordo kun turnorado
    409-25 : ciferseruro aŭ ciferkombina seruro
    409-26 : kirasita interno
    409-27 : konfidencaj dokumentoj
    409-28 : kontanta mono
    409-29 : murbildo
    409-30 : ŝrankaro
    409-31 : drinkaĵfako
    409-32 : trinkaĵoj
    409-33 : faklibroj
    409-34 : fakrevuoj
    409-35 : diskutangulo
    409-36 : diskutotablo
    409-37 : seĝo por diskutantoj
    409-38 : mikrokaseda diktilo
    409-39 : cindrujo
    409-40 : papertabulo
    409-41 : papertabula bloko
    409-42 : papertabula skribilo

    410 : Oficejo III (kontoraj necesaĵoj)


    410-01 -40 : kontoraj necesaĵoj
    410-01 : paperklipo
    410-02 : aktoklipo
    410-03 : krajonpintigilo
    410-04 : frotgumo aŭ skrapgumo
    410-05 : krampilo
    410-06 : turnebla krampomatrico
    410-07 : krampujo kun ŝovŝarĝilo
    410-08 -10 : papertruilo
    410-09 : trudistancilo
    410-10 : forfalaĵujo
    410-11 : glubastoneto aŭ premgluilo
    410-12 : korekta likvo
    410-13 : glubendilo
    410-14 -16 : tabla glubendilo
    410-15 : glubendorulaĵo
    410-16 : ŝireĝo
    410-17 : humidiga kuseno
    410-18 : tekstomarkilo
    410-19 : feltokrajono
    410-20 : gluranda notbloko
    410-21 -29 : poŝkalkulilo
    410-22 : sunĉeloj
    410-23 : likvidkristala indikilo
    410-25 : ciferbutonoj
    410-25 : funkcibutonoj
    410-26 : komobutono
    410-27 : operacibutonoj
    410-28 : memorilbutonoj
    410-29 : procentobutono
    410-30 : semajna kalendaro, tabla kalendaro
    410-31 : dosierujo
    410-32 : spinetikedo
    410-33 : prenotruo
    410-34 -38 : dokumentoklasilo
    410-35 : klasilmeĥanismo
    410-36 : kajeriga arko
    410-37 : premfiksilo
    410-38 : konteltiraĵo
    410-39 : liniilo
    410-40 : centimetra kaj milimetra skalo

    411 : Oficejo IV (laborĉela kontoro)


    411-01 -53 : laborĉela kontoro
    411-01 : septo (spacodividilo)
    411-02 -6 : registroŝranko
    411-03 : pendaktuja tirkesto
    411-04 : pendiga kadro
    411-05 : pendaktujo (pendoklasilo, pendopoŝo, pendodosierujo)
    411-06 : rajdetikedo
    411-07 : dosierujo
    411-08 : arĥivistino ĉe arĥivado
    411-09 : fakoficistino
    411-10 : aktonoto
    411-11 : telefono
    411-12 : aktobretaro
    411-13 : skribotablo
    411-14 : kontora ŝranko
    411-15 : plantokesto
    411-16 : dekorplantoj
    411-17 : programistino
    411-18 : persona komputilo (PK)
    411-19 : klientoserva faklaboristino
    411-20 : klientino
    411-21 : murdekoraĵo
    411-22 : dampa septo, spacodivida panelo
    411-23 : tajpistino aŭ maŝinskribistino
    411-24 : tajpilo aŭ skribmaŝino
    411-25 : slipoŝranko
    411-26 : klientoslipo
    411-27 : kontora seĝo, pivotseĝo aŭ turnoseĝo
    411-28 : tajpotablo
    411-29 : slipokesto
    411-30 : pluruza bretaro
    411-31 : ĉefo
    411-32 : negoca letero
    411-33 : sekretariino de ĉefo
    411-34 : notbloko
    411-35 : sonregistraĵa tajpistino
    411-36 : diktilo
    411-37 : orelaŭdilo
    411-38 : statistika grafikaĵo (statistikaĵo)
    411-39 : skribotabla ŝranko
    411-40 : ŝovporda ŝranko
    411-41 : ŝrankelementoj
    411-42 : interliga elemento
    411-43 : etaĝero aŭ konzolbreto
    411-44 : leterpleto
    411-45 : murkalendaro
    411-46 -52 : komputocentro
    411-47 : monitora laborloko
    411-48 : paperkorbo
    411-49 : spezostatistiko
    411-50 : datenfolioj
    411-51 : printilo aŭ presilo
    411-52 : printaĵo aŭ presaĵo
    411-53 : tekkomputilo, portebla komputilo

    412 : Oficejo V (maŝinoj kaj aparatoj)


    412-01 : tipogloba tajpilo, elektra tajpilo
    412-02 : rulomalkupla butono
    412-03 : ĉaretremova braketo aŭ retrobraketo
    412-04 : rulliberiga braketo
    412-05 : paperapogilo
    412-06 : rulo
    412-07 : skribfenestro
    412-08 : tipoglobo (literglobo)
    412-09 : kolorbendujo (tajpobendujo)
    412-10 : premstango
    412-11 : gvidrulilo
    412-12 : kovroklapo
    412-13 : paperloziga braketo
    412-14 : liniinterspacilo
    412-15 : rulturna butono
    412-16 : marĝenskalo
    412-17 : maldekstra marĝenilo
    412-18 : dekstra marĝenilo
    412-19 : elektilo de bendokoloro
    412-20 : alĝustigilo de frapforto
    412-21 -29 : klavaro
    412-22 : marĝennuliga klavo
    412-23 : majuskliga klavo
    412-24 : fiksilo de majuskliga klavo
    412-25 : tabeliga klavo
    412-26 : spacetoklavo
    412-27 : maltabeliga klavo
    412-28 : retroklavo
    412-29 : linileva klavo
    412-30 : ĉefŝaltilo
    412-31 : ŝanĝebla tipoglobo
    412-32 : tipo
    412-33 : globoĉapo
    412-34 : globdentaro
    412-35 : fotokopiilo (simple: kopiilo)
    412-36 : kovroplato kun pleto por unuopaj kopioj
    412-37 : baza paperkasedo
    412-38 : akomodeblaj paperkasedoj
    412-39 : ŝelplato
    412-40 : ambaŭpaĝe kopia unuo
    412-41 : diselekta unuo
    412-42 : kopiaĵpleto
    412-43 : funkcibutonoj
    412-44 : vidigilo
    412-45 : ciferbutonaro
    412-46 : kopibutono
    412-47 : leterfalda aparato (faldaŭtomato)
    412-48 : eniga pleto
    412-49 : faldilo
    412-50 : eliga pleto
    412-51 -61 : mikrokaseda diktilo
    412-52 : piedŝaltilo
    412-53 : kapaŭdilo (orelaŭdilo)
    412-54 : laŭtparolilo
    412-55 : kasedofako
    412-56 : fakobutono
    412-57 : nombrilo de bendolongo
    412-58 : ŝovreguliloj
    412-59 : funkcibutonoj
    412-60 : ĉefŝaltilo
    412-61 : manmikrofono
    412-62 : paperstaplilo por glatordigi paperfoliojn
    412-63 : paperstaplo
    412-64 : afrankostampilo
    412-65 : ciferbutonoj
    412-66 : funkcibutonoj
    412-67 : telefonkablo por rektakonekte debeti afrankojn
    412-68 : leter- kaj paketpesilo
    412-69 : glubindilo por termobindaĵoj
    412-70 : fendo por bindotaĵo
    412-71 : preteclumo
    412-72 : spiralbindilo
    412-73 : ŝtancilbrako
    412-74 : ŝtancilŝakto
    412-75 : retenilo de bindospiralo
    412-76 : fermobrako de bindospiralo
    412-77 : kovertilo
    412-78 : kovertoŝakto
    412-79 : dokumentoŝaktoj
    412-80 : regbutonaro
    412-81 : vidigilo
    412-82 : kovertopleto

    Iel rilatitaj:

    administracix agax aŭditorx burokratx burox celebrx deĵorx direktorx instalx konstrux laborx nomx organizx paperx sekretarix tajpx ĉambelanx