skrapi

*skrap/i (tr)

  1. Forigi partetojn el la supraĵo de korpo per pli-malpli tranĉa ilo, kies eĝon oni pasigas ortangule sur ĝi: skrapi siajn ŝuojn (forigante la koton); skrapi ŝipkarenon (forigante la moluskojn ks); skrapi muron (por forigi la antaŭan farbon ks); skrapi kamenon (forigante la fulgon); li (Ijobo) prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi (X); skrapi legomojn (forigante la ŝelon); (f) skrapu la civiliziton kaj vi trovos la kavernan homon.
    grati, raspi, raboti, rugini.
  1. Eligi malagrablan sonon per skrapado aŭ simila ago: ĝi simple skrapas la orelojn (Z); skrapi violonon; branĉoj skrapis sur la fenestron de la aŭto; skrapi la plankon per la piedoj (por protesti kontraŭ parolanto).
  • skrapado
    1. Ago de iu, kiu skrapas: skrapado de la kota planko. [VIDU] skrapofranĝo.
    1. [MEDICINO] Operacio (per la fingroj aŭ per skrapilo), per kiu oni purigas kavaĵon (ekz. uteron, artikon, absceson), forigante la malsanecajn produtojn eventuale entenatajn.
      kuretado.
  • skrapaĵo
    La forĵetinda parto, produktita de skrapado.
  • skrapeti
    Ne profunde, malforte skrapi.
  • skrapilo
    1. Ilo, konsistanta el pli-malpli longa tenilo, kun ortangule fiksita klingo aŭ lameno, uzata por skrapi: forna skrapilo (Z).
    1. [PRAHISTORIO] ŝtona ilo, prilaborita el splito per seninterrompaj retuŝoj laŭ unu rando.
  • skrapatoro = skrapmaŝino.
    bagro.
  • deskrapi, forskrapi
    Forigi, skrapante: la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon (X).
  • priskrapi
    Purigi per skrapado: la domon oni priskrapu interne (X).
  • skrapmaŝino
    [TEKNIKOJ] Veturilo kun pneŭmatikaj radoj aŭ raŭpo, servanta por deskrapi la supraĵon de grundo, enŝovi la skrapaĵon en internan kestegon, kiun oni baskulas por elŝuti ĝin je la difinita loko.
    buldozo.
  • ĉielskrapanto
    Tre alta konstruaĵo.
  • dentoskrapuloj = ronĝuloj.
  • groŝoskrapa
    Tre avara.
  • kamenskrapisto
    Homo, kies metio estas skrapadi kamentubojn.
  • kotskrapilo
    ŝuskrapilo.
  • nubskrapulo = ĉielskrapanto.
  • ŝuskrapilo
    Metala klingo, fiksita ĉe la malsupro de muro, apud pordo, por ke oni tie skrapu siajn ŝuojn.
  • terskrapilo
    Skrapmaŝino.


    akra. dentskrapi. fulgoskrapilo. gitaron skrapi, ludeti. grati. gumo, frotgumo, skrapgumo. iloj: grapilo, skrapilo. jukpolvo. Kaduka, vilaĝa dometo en tia stato, ke necesis deskrapi la malnovan kalkaĵon. kamenskrapisto. mord/i. Nubskrapulo. pik/i. raboti. raspi. ronĝi. skrapgumo. skrapmanĝi. skrapŝiri. skulpti : formi figuron el solida materialo (ŝtono, ligno, argilo.), hakante, skrapante aŭ knedante. ungeskrapi. ungevundi. vundi. Vundoj : tranĉvundo, skrap-, ŝir-, mord-, ungo-, pik-, bat-, brul-, streĉvundo.
    broso. difekti. piki. ŝiri. ŝtono. tranĉi. viŝi.

    Iel rilatitaj:

    balax brosx buldozx dentx difektx ebenx forgesx kuirx laborx pikx plankx pordx tranĉx viŝx ĝardenx ŝirx ŝtonx