tondi

*tond/i (tr)

  1. Fortranĉi (lanon, harojn, herbojn ks) per tondilo: tondi al iu la barbon; tondi la flugilojn de birdo (por malhelpi ĝin flugi, pf); tondi gazonon; estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj (N).
  1. Senigi je haroj, lano ks, uzante tondilon: oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj (Z); malgranda, ĝisnude tondita hundo (Z); tondi heĝon; ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj (X).
  • tonda
    [FIZIKO] (pp vektorkampo, specife kampo de rapido aŭ forto) Konsistanta el dudimensiaj surfacoj, en kiuj la valoro estas konstanta kaj paralela al la sama surfaco.
  • tondo
    [FIZIKO] Streĉo, kiu tendencas sekci korpon: rezisto de stifto al tondo.
    flekso, kunpremo, tiro, tordo.
  • tondado
    Agado de iu, kiu tondas: la periodo de la tondado de la ŝafoj. [VIDU] tondofasono.
  • *tondilo
    Speciala instrumento, konsistanta el du interkruciĝantaj almoveblaj klingoj, kies interna rando estas tranĉa: tondilo por haroj, por ungoj, por papero, por ŝtofo, por brodi; heĝa tondilo.
    ĉizojo.
  • tondisto
    Homo, kies okupo estas tondado: tondisto de hundoj, de ŝafo; hartondisto.
  • tondomaŝino
    Aparato, mana aŭ elektra, por rapide tondi la harojn, herbojn k.a.
  • ĉirkaŭtondi
    Tondi la elstaraĵojn, kiuj restas laŭ la konturo de paperfolio ks.
  • detondi
    Defaligi per tondilo: ŝi detondigis la sep buklojn de lia kapo (X).
  • eltondi
    1. Eligi per tondilo: eltondi frazon el la manuskripto.
    1. Apartigi disde la folio, sekvante la konturojn per la tondilo: eltondi bildon el albumo; eltondi artikolon el revuo; kolekti gazetajn eltondaĵojn pri fama artisto.
  • fortondi
    Forigi per tondilo: dume la haroj de lia kapo komencis rekreski post la fortondo (Z).
  • pritondi
    Doni al planto pli bonan formon, forigante per speciala tondilo la malbonajn partojn: pritondi rozujon, taksuson; pritondi la radikojn de transplantata arbo. [VIDU] stuci.


    falĉi. fortranĉi. Harojn kombi, tondi, flegi, perdi. iloj: tondilo, tondoaparato, tondomaŝino. Oni tondis lin kalva. razi. stumpo : restaĵo post forpreno de parto (per ŝirado, tranĉado, tondado, hakado,...) . tajli : doni formon al materialo, eltranĉante pecetojn; tondi el ŝtofo la pecojn por fari veston. tonsuro.
    ĝardeno. haro. tranĉi.

    Iel rilatitaj:

    barbirx barbx harx kombx laborx tranĉx ĉizojx ĝardenx