vojo

*voj/o

  1. Tiu spaco, sur kiu iu aŭ io sin movas, irante de unu loko al alia: la rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia; transporti varojn per la akva vojo; aviadila vojo de Parizo Londonon; transportoj per aer-, fer- kaj ter-vojo; trabori al si vojon en la densa arbaro.
  1. Plej taŭga irejo, uzata aŭ intencata inter du lokoj: montri al iu la vojon al la vilaĝo; demandi pri la vojo al ies domo; trovi sian vojon en granda urbo; iri sian vojon (Z); perdi la ĝustan vojon; la fotografaĵoj perdiĝis en la vojo (Z); li elektis la pli malfacilan, sed pli mallongan vojon; ŝia vojo kondukis preter la domo (Z); aroka vojo (kiu krucas la plej uzatajn direktojn); (f) interplektiĝas la vojoj de la mineralogio kaj de la geofiziko; ili jam de longe iris la vojon de ĉio tera (mortis).
    itinero.
  1. Tiu parto de tia irejo, speciale preparita por faciligi la marŝon aŭ veturadon: la vojo fariĝis ĉiam pli mallarĝa (Z); pavimita, makadamita vojo; kava vojo (sub la nivelo de la ĉirkaŭaj kampoj); veturebla vojo; publika, intervilaĝa, ŝtata vojo; anstataŭa vojo (ĉirkaŭa vojo, provizore trudata anst. la normala, riparata aŭ obstrukcita); kuniĝo, disforkiĝo de vojoj; Romanaj vojoj; multe trapasata vojo; kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas (Z) (pf); meti trabojn sur la vojo (Z) (f: malhelpi); malfermi vojon (f: prezenti novan eblaĵon).
    ŝoseo, pasejo. [VIDU] vojforko, vojiri, vojlaboristo, vojrando, vojstreko.
  1. Vojiro: nur por li ŝi entreprenis la longan vojon (Z); laca de la vojo (Z); bonan vojon!; mastro en vojo, servantoj en ĝojo (Z).
  1. (f) Agmaniero, rimedo, por aliri al io celata: iri laŭ la vojo de la justo (X); reveni sur la vojon de la prudento (B); li la unua ekiris la vojon al lingvo internacia; ŝi trovis la vojon al mia koro; longa estas la vojo ĝis la perfekteco; per natura vojo de imitado (Z); kie estas volo, tie estas vojo (Z); la historio prilumu la vojon irotan (Z); la ideo de L.I. povas esti realigata per alia vojo (Z); la celo povas esti atingita per du vojoj (Z); jen la plej bona vojo por riĉiĝi (B); [BIBLIO] nesekveblaj estas Liaj vojoj! (N) (la intencoj de Dio).
  1. [TEKNIKOJ] Tiu parto de la spaco, kiun trairas moviĝanta korpo: la vojo de rivero, de ŝipo, de planedo, de obuso; la vojo de piŝto en la cilindro; laŭ la vojo de hormontrilo.
    kurso, trajektorio.
  1. [ANATOMIO] Irejo, ordinare konsistanta el pluraj anatomiaj elementoj: nervaj vojoj alsupraj (aŭ: cerbocelaj), desupraj (aŭ: perifericelaj); ekvilibraj, akustikaj, optaj vojoj; la supraj spiraj vojoj; la digestaj vojoj; la viraj generaj vojoj.
  • Vojo
    Nomo de kelkaj famaj vojoj 3: la Vojo Sankta (en Romo: de Palatino al Kapitolo; en Jerusalem, al la Kalvario); la Vojo Appia, Flaminia, Aŭrelia (en Italio); (f) la Kalvaria Vojo (reprezento de Krista Pasiono en katolikaj preĝejoj); la Lakta Vojo (SIN. Galaksio).
  • voja
    Rilata al vojo (j), precipe 3: voja administracio, prizorgado, reto, obstrukco.
  • voji (ntr)
    Vojiri: hundo bojas, homo vojas (Z) (oni ne atentu insultantojn).
  • vojaro
    Tuto de la vojoj en urbo, regiono, lando.
  • vojeto
    Mallarĝa, malĉefa vojo.
    pado.
  • vojisto
    Tiu, kiu metie konstruas aŭ riparas vojojn.
  • vojulo
    1. Homo, kiu vivas ĉefe sur la vojoj.
      trampo, vagabondo.
    1. Rovero.
  • apudvoja, ĉevoja
    Situanta apud vojo: ĉevoja drinkejo; apudvojaj floroj.
  • ĉefvojo
    Grava, tre uzata vojo.
  • ĉirkaŭvojo
    Rondira vojo ĉirkaŭ io; nerekta irado: fari ĉirkaŭvojon, por viziti delasitan kapeleton; (f) kiom multe da malgrandaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi! (Z).
  • devojiĝi
    Deflankiĝi de la ĝusta vojo: alvenante en la ĉirkaŭurbon, ili devojiĝis kaj hazarde veturadis; (f) ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis (X).
  • disvojiĝo
    Loko, en kiu unu vojo dividiĝas en du aŭ plurajn aliajn: la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo (X). SIN. vojforko.
  • dumvoje
    Dum la vojiro: se ili fariĝos tro embarasaj, dumvoje troviĝas ja multe da lokoj, kie ni povas kaŝi ilin (Z).
  • duonvoje
    Je la duono de la irota vojo: duonvoje inter Parizo kaj Orleano.
  • envojigi
    1. Ekirigi sur la ĝusta vojo.
    1. (f) Ekirigi sur la vojo al sukceso.
      alkonduki, iniciati.
  • senvoja
    Prezentanta nenian vojon: senvoja lando, plena de marĉoj (Z).
  • subvojo
    En kruciĝo de vojoj, tiu el la du vojoj, kiu pasas sub la alia.
  • supervojo
    En kruciĝo de vojoj, tiu el la du vojoj, kiu pasas super la alia.
  • survoje
    Dumvoje.
  • aŭtovojo
    [TRAFIKO] Larĝa ŝoseo, rezervita por la motorveturiloj, aranĝita kun apartaj eniroj kaj trefkruciĝoj, kun meza dividstrio inter la du inversaj fluoj de veturiloj kaj du aŭ tri koridoroj en ĉiu direkto.
  • *fervojo
    [TRAFIKO] Transportsistemo, funkcianta laŭ relo/rado-principo kun sekuriga sistemo pro atingebla granda kineta energio: vojaĝi per vojo; akcidento de vojo.
    funikularo, metroo, tramvojo.
  • fervoja
    Rilata al fervojo (j): fervoja ponto, stacio, tunelo; fervoja vojaĝo; fervojaj biletoj, akcioj.
  • fervojisto
    Iu el la laboristoj, kiuj ebligas la ekspluatadon de vojo.
  • flosvojo
    Akvovojo por floso 1.
  • glitvojo
    Vojo aranĝita por sledo aŭ deŝovado de arbaj trunkoj ks.
  • Laktovojo
    Galaksio.
  • landvojo
    Granda vojo tra la kamparo: li iris sur la libera landvojo (Z); li ordonus ĵeti la malfeliĉan infanon sur la landvojon (Z).
  • magnetvojo
    [TRAFIKO] Transportsistemo, kies veturiloj ŝvebas per magnetforto kaj estas movataj per lineara elektromotoro.
  • relvojo
    [FERVOJO] Bazelemento de relaj transportsistemoj, ebliganta veturilmovojn, konsistanta el subkonstruaĵo (talusoj, tranĉeoj, tuneloj ktp), surkonstruaĵo (balasto, trakoj, trakaparatoj) kaj pontoj: relvojgardisto.
  • rundovojo
    [HISTORIO] Vojeto sur supro de fortikaĵo, kie oni faris rundojn.
  • seg (il)vojo
    [TEKNIKOJ] La larĝo de kliniĝo de la dentoj dekstren kaj maldekstren, por ke la segadstreko estu pli larĝa ol la klingo.
  • segadvojo
    Segadstreko.
  • ŝparvojo
    Vojo pli mallonga ol la kutima.
  • tagvojo (X)
    Tiu vojiro, kiun oni povas fari en unu tago.
  • tramvojvo
    Vd tramo.
  • valvoje
    Ire laŭ la valo.
  • veturvojo
    Vojo por veturado: la maro estas granda veturvojo inter la landoj (Z).


    Esprimoj

    Atentu la vojon, laŭ kiu vi iras
    Atentu! Nebulas en malaltaj lokoj de la vojoj
    Blokado de aŭtovojo pro kolizio de kamionoj, neĝamaso
    Bori al si vojon per kubuto (Senatente kunpuŝiĝi kun iu)
    Deturni iun de la ĝusta vojo
    Devojiĝi de la virta vojo
    Forlogi virtulon al vojo malbona
    Grava nodo de trafikvojoj
    Iri longan vojon
    Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi
    Hundo bojas, homo vojas
    Kruciĝo de du veturiloj kun "prioritata" vojo
    Kubuto de vojo
    Kurbiĝo de vojo
    La celo povas esti atingita per du vojoj
    La fleksoj (= "sinuoj") de la vojo
    La forko de vojo
    La vojo forkiĝas, duiĝas, disbranĉiĝas de la ĉefa ŝoseo
    La vojo oblikvas tra kampoj, serpentumas inter la montetoj
    Li donis al mi provizojn por la vojo
    Mia foriro de Parizo al provinco, pro monmanko, per vagonaro, laŭ plej rapida vojo
    Ni iros kun vi pecon da vojo
    Ni povas per kurba vojo al rekta celo veni
    Nigrumi urbon, konvojon kontraŭ noktaj flugatakoj
    Perdi sian vojon
    Punkto - de kruciĝo de du vojoj
    Trabati al si vojon en la neĝo
    Trafi la ĝustan vojon
    Trefkruciĝo de aŭtovojo

    Kelkaj kunmetaĵoj

    vojo, , , , , , , , , , , , , , (et)o, , (voj) , , , , (il)vojo, , , , , , , (voj) , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    agmaniero
    akso de vojo
    aleo
    asfalto
    avenuo
    bermo
    bulvardo
    fermita vojo
    fervojo
    galaksio (la Lakta Vojo)
    irejo
    itinero
    konduki iun sur vojo malbona
    kruta vojo
    kurso
    laktovojo
    pado
    parko
    pasejo
    pavimo
    placo
    ponto
    rimedo
    rovero (vojulo)
    strato
    trajektorio
    trampo (vojulo)
    trotuaro
    vagabondo (vojulo)
    ĉefa, flanka vojo
    ŝoseo

    Ankaŭ vidu:

    arbo, atingi, aŭtomobilo, celo, direkti, fervojo, flanko, forko, konduki, marŝi, movi, ponto, promeni, rapida, strato, trafiko, trajno, transporti, turni, veturi, vojaĝi

    Iel rilatitaj:

    Galaksix aksx alex apud arbx arterix asfaltx atingx avenux aŭtomobilx aŭtx bermx branĉx bulvardx celx direktx fermx fervojx flankx forkx fostx irx itinerx komencx kondukx konstrux krutx kursx laborx laktx manierx marŝx montrx movx padx parkx pasx pavimx placx pontx promenx rapidx rimedx roverx stacix stratx tagx trafikx trajektorix trajnx trampx transportx trotuarx turnx vagabondx vagonx venx veturx vojaĝx ĉefx ŝosex