pisti

*pist/i (tr)

Pecetigi aŭ pulvorigi per ripetataj batetoj: pisti pipron, salon; pisti grenon al grio; pisti la pecojn fajnaj; (f) se vi pistos malsaĝulon en pistujo lia malsaĝeco de li ne apartigos (X).
frakasi, maĉi, mueli, disbati. [VIDU] pistomiksi.
  • pistado
    Agado de tiu, kiu pistas.
  • pistaĵo
    La pistata substanco.
  • pistilo
    Peza metala aŭ alimateria peco, per kiu oni pistas: [KUIRARTO] terpompistilo.
  • pistujo
    Vazo, en kiu oni pistas.
  • pistomaŝino
    Maŝino por pisti mineralojn aŭ minaĵojn.
  • dispisti
    Detrui per pistado: (f) la juna Faraono volis dispisti la pastraron (B).
  • sulketpistujo
    [KUIRARTO] E-Azia kuirilo, ceramika vazo interne kun sulketoj, por pulvorigi ingrediencojn.

    pistx


    Iel rilatitaj:

    ferx frakasx laborx rizx