-estr

*-estr/


I- Sufikso signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la rad.: ŝipestro (Z), oficestro, hotelestro, guberniestro (Z), urbestro, vilaĝestro (Z), regnestro (Z), imperiestro (Z) ktp; militestro (Z), centestro (Z), laborestro.
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • estro
    Tiu, kiu estas ĉe la supera k unua rango k posedas efektivan ordonpovon: la estroj de la Filiŝtoj preterpasis (X); vi estos la estro super Izrael (X); mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro (Z); estro ne malŝatas (Z).
    RIM. La diferenco inter 'estr' k 'ĉef' estas tia, ke la unua insistas pri la ideo de efektiva ordonpovo, dum la dua elmontras precipe la altrangecon inter pluraj similaj.
  • estri (tr)
    Esti estro, regi: estri firmon; en sia hejmo estras karbisto (Z).
    direkti, gvidi, komandi, mastri.
  • *estraro
    [JURO] Organo, kun limigita nombro da anoj, elektita de la konsilantaro aŭ de aparta kunveno de la membraro de ia organizaĵo kun plenumaj taskoj: la estrara de UEA; la ĉambro lasis al sia estrara la zorgon ĝin kunvoki; la estrara de firmo, de akcia societo.
    buroo, magistrato, plenumkomitato.
  • estrarano
    Membro de la estraro.
  • estreco
    Stato de estro; ordonpovo de estro: la kadukulejo, kiu estas sub lia estreco (Z); la patro baldaŭ fordonos al li la estrecon (Z).
  • estrigi
    Fari, ke iu estru: mi estrigis vin super la tuta Egipta lando (X); kial do vi estrigas vin super la komunumo? (X).
  • estrino
    Virino, kiu estras: la estrino de la kudrejo (Z).
  • subestro
    Persono, kiu helpas la estron.
    adjunkto, asistanto, vic. [VIDU] vikario.

    -estr


    Iel rilatitaj:

    -an Alcibiadx absolutx administrx arkontx aŭtokratx carx direktorx entreprenx generalx kapx laborx mastrx ministrx nobelx obex oficirx princx rajtx rangx