preni

*pren/i (tr)

  1. Kapti iun aŭ ion per sia mano aŭ per instrumento, por teni, porti aŭ uzi ĝin: preni pecon per du fingroj (B); kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas (Z); preni sian kapon per ambaŭ manoj (Z); preni iun je la kolo, knabon je la mano (B); preni sian mantelon, sian pluvombrelon; preni libron en biblioteko, sian ŝlosilon el la poŝo; mi prenis broson kaj purigis la veston (Z); falis el mano, prenu satano (Z); prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas (Z); ŝi prenis ŝin sur la genuojn (Z); preni infanon sur la dorson; (f) (por vortoj kunmetitaj) oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed [...] oni povas ankaŭ preni la tutan vorton (Z).

RIM. 1 Tiu verbo ricevas diversajn nuancojn depende de la nerekta objekto:
a) (al si) preni por propra uzo, ĝuo: tie restis iom da supo, Osip, prenu al vi! (Z); tiujn vortojn la paŝtisto povis preni al si al la koro (Z); ŝi petis Dion, ke li ankaŭ ŝin baldaŭ prenu al si (Z); preni al si edzinon (Z);
b) (kun si) preni kiel akompanon: la sakon kun mono li prenis kun si (Z); mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo (Z); li prenis min kun si en tiun laŭbon (Z);
c) (sur sin) sin ŝarĝi per io materiala aŭ abstrakta: ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa virino (Z); laboron li prenis sur sin ne malgrandan (Z); preni sur sin la mastraĵon (Z); koncerne la saĝon mi ĉion prenas sur min! (Z); preni sur sin malhonoron (X); preni sur la ŝultroj tiom da respondeco! (Z).
  1. Perforte aŭ senaverte senigi iun je io: se ne venas per bona vorto, oni prenas per forto (Z); Dio donis, Dio prenis (Z); tempo venos, zorgon prenos (Z); oni prenos vian litaĵon de sub vi (X); preni ion disde iu; Maria elektis la bonan parton, kiu ne estos prenita for de ŝi (N); la homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron bestan (X).
  1. Milite akiri: ĉiujn iliajn reĝojn li prenis, kaj mortigis ilin (X); ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj (X); savu tiun, kiujn oni prenis por mortigi (Z); li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kiuj troviĝis en la domo de Dio, kaj la trezorojn de la reĝa domo (X); preni sieĝatan urbon (B); (f) [LUDOJ] en ŝako, la reĝon oni ne prenas.
  1. Difini al iu rolon en sia vivo: kiel junulo prenas por kunvivado junulinon (X); preni iun kiel sklavon (Z); mi prenas vin kiel atestanton; mi, kiu tute ne petis vin, ke vi edziĝu kun mi, kaj kiun vi prenis, ne demandinte miajn sentojn (Z); ni konsentas preni lin por reĝo, kiel reĝon.
  1. Havigi al si ion manĝotan aŭ trinkotan: preni kafon, bieron; mian teon mi prenas ĉiam forta; prenu mem akvon! (Z); mi prenis venenon, kiu min mortigos (Z); preni tagmanĝojn el la restoracio (Z); (analoge) bona horo, por preni freŝan aeron! (Z).
  1. Havigi al si ion uzotan: preni apartamenton, droŝkon (Z); preni banon (B); preni biletojn por la teatro; preni de iu garantiaĵon (X); (f) preni de iu konsilon; la korteganino, kiu prenis informon (Z); mi prenas la liberecon diri al vi [...] ; preni indiferentan, indecan (Z) mienon; preni grandan amplekson, difinitan formon (Z); preni instruon en sian koron (X).
  1. Ricevi ion done aŭ interŝanĝe: preni subaĉeton (X); oni invitas-venu, oni donacas-prenu (Z); pastro ŝafon ne prenas, ĝi hejmen revenas (Z); mi postulas dek kisojn, malpli mi ne povas preni (Z); ekzameni ne devigas preni (Z); bovo prenita, koko donita k-kvita! (Z) (pp malavantaĝa negoco).
  1. Rigardi ion el aparta vidpunkto: jen, tiel vi prenas la aferon! (Z); laŭ tio, kiel oni ĝin prenas (Z); neniu prenis serioze tiun parolon (Z); ekvidinte tiun simplecon, ili povas preni la aferon kun ia malestima malsato (Z); vi prenas mian proponon tute kontraŭsence; mi ja laboris en nia lingvo kaj elprovis ĝin eble pli ol ĉiuj aliaj amikoj kune prenitaj (Z); preni, ke (supozi); sed ni prenu, ke mi fantazias (Z); sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo dependus de l' rezultatoj de la voĉdono? (Z); se ni prenos, ke la enskribado okupos unu minuton, tiam [...] (Z).
  1. Erare intermiksi en rekonado aŭ taksado: la oficisto, kiun ni prenis por revizoro, estis ne revizoro! (Z); mi prenis vin por iu pli merita (Z); Angeliko, kiun li prenas por Klaŭdino (Z); ŝtopileton, ĉifonon li prenis por grava homo! (Z); (f) preni la danĝeron por ŝerco (Z).
  • preno
    1. Ago de tiu, kiu prenas: la preno de drogo (Z); la preno de Romo far la Gaŭloj; pro la preno de fiŝoj miro kaptis lin (N).
    1. Tio, kion oni prenis: ellasi sian prenon.
    1. 2 dummy @examples @grepClassA grepx grupo1.html grupo2.html grupo3.html grupo4.html grupo5.html grupo6.html grupo7.html grupo8.html grupo9.html grupoA.html grupoB.html grupoC.html grupoD.html grupoE.html grupoX.html index.html @insert.sh @insert.sh~ kapvortoj.html @katalogo klasoj.css klasoj.sh Kontakto2.html Kontakto.html @krei.sh list listx @@@modelo.html model.redirect @movi.sh nejampreta.html nejampretx.html newTemp ofteco.html oftKontakto.html @PIV @PIV.html PIVoriginal.html @PIV.xml PIV.xml PIV.xsl PIVXXXc PIVXXXd PIVXXXe PIVXXXf PIVXXXg PIVXXXĝ PIVXXXh PIVXXXĥ PIVXXX.html PIVXXXi PIVXXXj PIVXXXj~ PIVXXXĵ PIVXXXĵ~ PIVXXXk PIVXXXk.html~ PIVXXXl PIVXXXl~ PIVXXXm PIVXXXm~ PIVXXXn PIVXXXn~ PIVXXXo PIVXXXo~ PIVXXXp PIVXXXp~ Radikoj-685.html @@@redo @redoTemp @reRilatitajList.sh @rerilatitaj.sh revo.js @rilatitajList.sh @rilatitaj.sh @rilatitajSupre temoj.html temp tezauro.01.tar.gz tezauro.html @touchList.sh @touch.sh @vinjet vortoj vortoj.01.tar.gz vortoj.02.tar.gz Zlatko.html Zlatko.html~ La kartoj demetitaj dum unu rondiro kaj kolektitaj de la venkinto: li perdis du prenojn kaj mi faris tri; pro karta preno perdiĝis bieno (Z).
  • preterpasa preno
    [LUDOJ] En ŝako, preno, sur apuda vertikalo, far peono troviĝanta sur sia kvina horizontalo, de kontraŭa peono, ĵus farinta duoblan paŝon, kvazaŭ estus farita nur simpla paŝo.
  • *prenilo
    Instrumento, kun du artikigitaj branĉoj, uzata por diversaj celoj, i.a. por eltiri najlojn.
    pinĉilo, tenajlo.
  • prenipova
    Tia, ke ĝi kapablas preni: prenipova piedo de simio.
  • alpreni
    Akcepti por si: la infinitivo alprenas la finaĵon 'i'; alpreni novan regulon, statuton.
  • *ĉirkaŭpreni
    1. Preni, metante la manon ĉirkaŭ: ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de la virino (Z); li sidis ĉe la direktilo, tenis ĝin ĉirkaŭprenite per siaj malmolaj manoj (Z).
    1. Preni, metante la brakon ĉirkaŭ iu aŭ io: G. forte ĉirkaŭprenis Klaron per sia dekstro brako (Z); (f) ĉirkaŭpreni per unu rigardo la vastan horizonton (B).
  • depreni
    1. Preni de iu aŭ io: la gardistoj deprenis de mi la kovrotukon (X); deprenu de li la malpurajn vestojn (X); li bonvolu depreni la ornamaĵeton de sia ĉapo (Z); depreni likvon el ujo; (f) lernado malfacila kaj tempon deprenanta (Z); mi deprenis de vi vian pekon (X).
    1. Subtrahi: la pastro kalkulu la monon [...] kaj tion oni deprenu de via takso (X); de ĉiuj verkoj deprenu rabaton de 10 %.
  • ekpreni
    Subite, rapide preni.
  • elpreni
    Preni el io: la dekonon vi elprenu el la tuta rikolto.
  • enpreni
    Preni en sin: la kaleŝo venigis dekdu personojn, pli ĝi ne povis enpreni (Z); la tero ne povis enpreni en sin la tutan akvon (Z); ili enprenos lin (la senkulpan mortiginton) en la urbon al si (X); [KEMIO] la substanco avide enprenas oksigenon.
  • forpreni
    Preni for de iu aŭ io: la reĝino tenis alte sian oran kronon kaj petis: Forprenu ĝin de mi! (Z); soldatoj starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas (Z); forpreni de iu la panon per grandaj impostoj (Z); Dio donis kaj benis, sed diablo forprenis (Z); forpreni de iu la vivon (X); (f) Dio forprenis mian malhonoron (X); ne povi forpreni la okulojn for de iu; mi ne volas forpreni vian tempon (Z).
  • kunpreni
    Preni kun si: li kunprenis kun si du vergojn (Z); kunprenu vian patron kaj venu (X).
  • repreni
    1. Preni al si ion, kion oni antaŭe donis: donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu! (Z); vian babilon vi jam ne povos repreni (X); mi reprenis mian projekton (Z).
    1. Denove preni: post longa intertempo mi reprenas la plumon (B).
  • transpreni
    Preni en posedon el la manoj de la posedinto: transpreni ies heredaĵon, interrompitan taskon.
  • RIM. 2 Al ĉiuj kunmetitaj verboj respondas agsubstantivoj per 'preno': la alpreno de tiu regulo malsimpligus la lingvon; li salutis per depreno de la ĉapelo ktp.
  • akvoprenejo
    Loko, en domo, strato ks, kie oni povas preni akvon el fonto, krano ks.
  • asekurpreninto
    Persono, kiu subskribis asekuran kontrakton kaj pagos la premiumon por ĝi.
  • diskontepreni = diskonti.
  • deponprenanto
    Vd deponi.
  • fajroprenilo (Z)
    Prenilo por preni ligno- aŭ karbo-pecojn en la fajrujo.
  • laborprenanto
    Dungito.
  • lupreni
    Lui.
  • *partopreni
    1. (en) preni sian parton de io: la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado (Z); vi partoprenis en doloro mia (Z); venu kaj partoprenu en nia Paska ĝojo! (Z); kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo (Z); ili volus partopreni en iaj religiaj moroj (Z).
    1. (tr aŭ en) Esti unu el tiuj, kiuj kune faras ion: por ke en la afero povu partopreni la plej malriĉaj (Z); mi ne povas nun aktive partopreni en la laboroj de ambaŭ komitatoj (Z); li havis la gloron partopreni persone en la granda sieĝo de M. (Z); ĉiuj delegitoj partoprenantaj en la Kongreso (Z); efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala (Z).
  • partopren (ad)o
    Ago de tiu, kiu partoprenas: pagi sen partopreno por fremda festeno (Z); ĉu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo? (N); detenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo (Z).
  • partoprenigi
    Fari, ke iu partoprenu: partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj (Z); partoprenigi la laboristojn en la profitoj de la entrepreno.
  • posedpreni
    Preni en posedon: komencu posedpreni lian landon (X).
  • pruntepreni
    Vd prunte.
  • venkopreni
    Preni post batalo: eliris Senĥerib kontraŭ ĉiujn urbojn de Judujo kaj venkoprenis ilin (X).

    preni


    Esprimoj

    Bona horo por preni freŝan aeron.
    En ŝako, reĝon oni ne prenas.
    Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.
    Mi prenas la liberecon diri al vi...
    Mi prenas vin kiel atestanto.
    Mi prenis vin por iu pli merita.
    Mia teon mi ĉiam prenas forta.
    Neniu prenis serioze tiun parolon.
    Preni ekzemplon de iu.
    Preni knabon je la mano.
    Preni privatajn lecionojn pri la angla lingvo.
    Preni sian ŝlosilon el la poŝo.
    Preni sur la ŝultroj tiom da respondeco.
    Tro rapide, abrupte preni la ĝirejon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    akvoprenejo,alpreni,asekurpreninto,deponprenanto,deponprenanto,depreni,diskontepreni,ekpreni,elpreni,enpreni,fajroprenilo,forpreni,kunpreni,laborprenanto,lupreni,partopren(ad)o,partopreni,partoprenigi,posedpreni,preni,prenilo,prenipova,preno,preterpasa preno,pruntepreni,repreni,transpreni,venkopreni,ĉirkaŭpreni

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    pinĉilo (prenilo)

    akiri
    doni
    havigi al si
    interŝanĝi
    kapti.
    lasi.
    meti.
    posedi
    ricevi
    senigi
    teni

    mane
    milite
    per instrumento
    perforte
    senaverte

    Ankaŭ vidu:

    gesto.

    Iel rilatitaj:

    akirx ansx arestx bierx donx el gestx havx kafx kaptx laborx lasx metx opinix pinĉx portx posedx ricevx sen sukerx tenx ŝanĝx