prezo

*prez/o


Vendovaloro de objekto: por tiu maŝino, kies kosto estis mil eŭroj, la fabrikanto postulas prezon de du mil, dum ĝia valoro ne atingas eĉ kvincent eŭrojn; anonci prezon por la kapo de krimulo (
premio); malgranda pezo, sed granda prezo (Z); ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo (Z); la prezoj falis tre malalten; prezaltigo, prezindiko, prezkontrolo.
  • prezaro
    Tabelo de la prezoj de varoj en butiko, ĉe fabriko ktp.
  • prezoinda (Z), prezinda
    Aĉetinda, ĉar la prezo respondas al la valoro.
  • ĉiapreze
    Kia ajn estas la prezo: la statueton li volis ĉiapreze akiri.
  • senpreza
    Tia, ke ĝi ne havas pageblan prezon; senlime valora.
  • altapreza
    Multekosta.
  • fikspreze
    1. Nemarĉandeble.
    1. Ne laŭkarte.
  • frajtoprezo
    Prezo, postulata de la frajtanto por la ekspedo de varoj.
  • gastoprezo, pensionprezo
    Monsumo, kiun oni pagas (ĉiu-tage, -semajne aŭ -monate) por loĝado kaj manĝado en pensiono aŭ hotelo.
  • veturprezo
    La prezo, ŝuldata por difinita veturo.


    Akiri ĉiapreze. akiri. Altigi la prezojn. Anonci premion, prezon por (pro) la kapo de krimulo. atingi altajn prezojn. butiko. fabriko. Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo. La ondiĝo de la prezoj. La prezo ekskluzivas, inkluzivas, inkludas. marĉandi. Mi akiris -on je malalta prezo. Mi domaĝas la prezon. Mi ne povas permesi al mi la aĉeton de tiuj luksaĵoj (kiuj) ĉiam atingas altan prezon. monsumo. multekosta. Ni amas, ke oni pagu akurate la luan prezon. Pagi la luprezon je la unua de ĉiu trimestro. pogrande, popece, pometre, malprofite, telkele, aukcie (per plidono), je minimuma, fiksa, modera prezo. Por tiu prezo la vesto ne estas kara (estas ĉipa). Postuli la prezon de sia laboro. postuli. premio. Preni tagmanĝon en restoracio kun fiksa prezo, laŭ karto. Proponi tre avantaĝajn, definitivajn, firmajn prezojn. ŝuldo. Tro pipritaj, salitaj prezoj. varo. Vendi ĉion por plej bagatelaj prezoj. vendovaloro.
    aĉeti. afero. alta. financo. komerco. labori. merkato. pagi. valoro.

    Iel rilatitaj:

    abonx adjudikx admirx aferx akirx altx aĉetx aĝiotx aŭkcix biletx cent donacx du financx karx komercx kostx kvar kvin laborx merkatx mil miliardx milionx minimumx nulx ok orx pagx premix restoracix sep ses spezx tri unu valorx vendx vestx ŝuldx