ligno

*lign/o

  1. [BOTANIKO] La malmola, fibra substanco, el kiu konsistas la plejparto de la radikoj, trunko kaj branĉoj sub la ŝelo de arboj kaj arbustoj kaj parto de aliaj vaskulplantoj: ligno rolas en la teniĝo de la planto kaj almenaŭ junstadie kondukas la alsupran sevon; ligno estas bona brula materialo (Z); flamiĝema kiel ligno rezina (Z); ne el ĉiu ligno oni faras violonon (Z); trafis hakilo al ligno malmola (Z); faru al vi arkeon el ligno gofera (X); kvadratigita, senŝeligita, freŝa, sekiĝinta ligno.
    alburno, ksilemo, karbo, lignito.
  1. Peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj: prenu al vi lignon kaj skribu sur ĝi (X); mi penis skulpti ĝin (vizaĝon) en ligno (Z); kurba estas la ligno sed rekte ĝi brulas (Z); fendita ligno facile ekbrulas (Z). [VIDU] lignotegi.
  1. Pli-malpli granda provizo el tiaj pecoj: lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno (Z); jen estas la fajro kaj la ligno, sed kie estas la ŝafo por la brulofero? (X); ŝiprompaĵa ligno (Z).
  • *ligna
    1. Rilata al ligno: la ligna strukturo.
    1. Farita el ligno: ligna skatolo (B), bildo (Z), kruco (Z); malgranda ligna dometo (Z).
  • lignaĵo
    Objekto prilaborita el ligno.
  • *lignaĵisto
    Metiisto, kiu elfaras lignaĵojn: la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn (Z).
    ĉarpentisto, meblisto.
  • ligneca
    Havanta unu aŭ kelkajn el la ecoj de ligno: [BOTANIKO] ligneca planto (kun tigo malmola pro abunda ligno: arbo, arbusto, arbusteto).
  • lignejo
    Loko, kie oni staplas vendotan lignon, precipe por konstruado.
  • lignero
    Malgranda peceto el ligno: hakado de ligno donas lignerojn (Z); (f) en fremda okulo ni vidas ligneron en nia ni trabon ne vidas (Z).
  • ligneto
    Malgranda peco de hakita aŭ rompita ligno: de la ŝipo ne restis eĉ unu ligneto (Z); ŝi prenis faskon da lignetoj kaj ekbruligis gajan fajron (Z).
  • lignino
    [KEMIO] Polimero el aromataj alkoholoj, rigida konsistaĵo (kun celulozo kaj hemicelulozo) de la ĉelmuro de la vaskulplantoj, aparte abunda en la ligno.
  • *lignisto
    Lignokomercisto.
  • lignizi (tr)
    Provizi per subtenantaj traboj aŭ tabuloj: lignizi mingalerion.
  • duonligneca
    [BOTANIKO] (pp planto) Transiga inter herbo kaj arbusteto, ekz. vinko, duonligneca kapsiko.
  • kverligno, traligno
    Lignopeco, rigardata orte al la fibroj.
  • laŭligno
    Lignopeco, rigardata paralele al la fibroj.
  • blokkrucligno
    [TEKNIKOJ] Krucligno, konsistanta el multaj folioj (19 aŭ pli) el malmola ligno (de fago), uzata por fari laborbenkojn, stiftar-blokojn de piano ks.
  • brulligno
    Ligno, destinita por bruligado: sur la fajrejo oni amasigis sekan brullignon (Z); brullignon ili ne havis (Z); fasko da brulligno (Z).
  • ĉarpentligno, konstruligno, segligno
    Ligno segita, por servi al konstrua uzado.
  • ferligno
    Ege malmola ligno de iuj sp-oj de arboj, ekz. kopaifero.
  • flosligno
    Ligno, devenanta el flosigitaj dehakitaj arboj.
  • frontligno
    Lignopeco, rigardata fibro-fine.
  • kernligno
    La interna, plej malmola parto de la ligno de arbotrunko.
  • krucligno
    [TEKNIKOJ] Plato, konsistanta el lignaj lamenoj en nepara nombro, kruce kungluitaj sub forta premo.
  • sukligno = alburno 1.
  • ŝtonligno
    [TEKNIKOJ] Speco de speciale preparitaj lignotabuloj, en kiujn oni amase enpremis ŝtongrajnojn (granito, kvarco ks), kio donas al ili fortikan frotsurfacon.

    ligno


    Esprimoj

    Ligno estas bona brula materialo.
    Flamiĝema kiel ligno rezina.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    blokkrucligno,brulligno,duonligna periljo,duonligneca,duonligneca kapsiko,ferligno,flosligno,frontligno,kernligno,konstruligno,krucligno,kverligno,laŭligno,ligna,lignaĵisto,lignaĵo,ligneca,lignejo,lignero,lignerplato,ligneto,lignino,lignisto,lignizi,ligno,lignofolio,lignoglavo,lignogravuro,lignokarbo,lignolameno,lignonajlo,lignotegi,lignoŝuo,segligno,sukligno,traligno,ĉarpentligno,ŝtonligno

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bloko
    branĉofasketo
    branĉo
    brulligno
    ĉarpentisto (lignaĵisto)
    fasĉino
    fasko
    fibro
    kerno
    konstruligno
    lignito
    lignotegaĵo
    meblisto (lignaĵisto)
    modluro
    murpanelo
    nodo
    plakfolio
    planko
    rabotaĵero
    radiko
    segligno
    splito
    stero
    stumpo
    suko
    ŝelo
    ŝtiparumado
    ŝtipo
    tabulo
    tigo
    trunko
    tubeto (ŝalmo)
    vejno
    abio
    acero
    alburno
    alno
    aloo
    amaranto
    betulo
    bukso
    cedro
    citronarbo
    ebonarbo
    ebono
    fago
    fraskeno
    gvajako
    juglandarbo
    kampeĉo
    karpeno
    kastanarbo
    kornuso
    kverko
    mahagono
    merizarbo
    orno
    palisandro
    piceo
    pingloarbo
    pino
    pirarbo
    poplo
    roza ligno
    santalo
    sapindo
    sorparbo
    taksuso
    tektono
    tilio
    tujo
    ulmo
    lignovora
    malmola
    merulia
    morta
    seka
    termino
    verda
    vermoborita
    faligi
    fendi
    haki
    segi
    skulpti
    spliti
    tranĉi

    Ankaŭ vidu:

    arbo. forsto

    Bildvortaro

    285 : Lignaĵisto I


    285-01 -73 : lignaĵistejo, lignaĵista laborejo
    285-01 -28 : lignaĵista ilaro
    285-01 : lignoraspilo
    285-02 : lignofajlilo
    285-03 : trusegilo
    285-04 : segilvosto, tenilo
    285-05 : kvarangula maleo
    285-06 : lignaĵista ortilo
    285-07 -11 : ĉiziloj
    285-07 : plata ĉizilo
    285-08 : mortezilo, mortezĉizilo
    285-09 -10 : guĝo
    285-10 : tenilo
    285-11 : angula ĉizilo
    285-12 : gluvarmigilo kun akvobano
    285-13 : gluujo
    285-14 : ŝraŭbokrampo
    285-15 -28 : Rabotiloj (permana rabotilo)
    285-15 : glatiga rabotilo
    285-16 : kruda rabotilo (duklinga)
    285-17 -24 : dentrabotilo
    285-18 : tenilo, korno
    285-19 : kojno
    285-20 : klingo
    285-21 : klingofendo
    285-22 : plando
    285-23 : flanko, vango
    285-24 : fusto
    285-25 : rabetilo, rabetrabotilo
    285-26 : fundorabotilo
    285-27 : skraprabotilo
    285-28 : ŝiprabotilo
    285-29 -37 : rabotostablo
    285-29 : piedo
    285-30 : fronta vajco
    285-31 : turnostango
    285-32 : premŝraŭbo
    285-33 : vajcotabulo
    285-34 : rabotaĵo, prilaborata tabulo
    285-35 : stablotrogo, depontrogo
    285-36 : stablohoko, ferhoko
    285-37 : flankvajco
    285-38 : lignaĵisto (meblisto)
    285-39 : longrabotilo, ebeniga rabotilo
    285-40 : rabotosplitoj
    285-41 : lignoŝraŭbo
    285-42 : dentofleksilo por segilo
    285-43 : bevelkesto
    285-44 : bevelsegilo, ferdorsa segilo
    285-45 : dikuma rabotmaŝino
    285-46 : maŝintablo kun movruloj
    285-47 : ŝirmilo kontraŭ retromovo
    285-48 : splitelĵeta aperturo
    285-49 : ĉenfrezila maŝino
    285-50 : senfina frezoĉeno
    285-51 : premfiksa aparato
    285-52 : nodfreza maŝino
    285-53 : nodfrezilo
    285-54 : rapidfiksa ĉuko
    285-55 : levilo
    285-56 : ŝanĝobrako
    285-57 : mezur- kaj bordersega maŝino
    285-58 : ĉefŝaltilo
    285-59 : segdisko
    285-60 : manrado por alĝustigo de alteco
    285-61 : prisma relo (gvidrelo)
    285-62 : frama tablo
    285-63 : konzolo
    285-64 : bordera tablo
    285-65 : buteo
    285-66 : manrado de liniilo
    285-67 : fiksiga brako
    285-68 : lamena diskosegilo
    285-69 : svingomotoro
    285-70 : lamenfiksilo
    285-71 : segilglitilo
    285-72 : pedalo por levi la movrulojn
    285-73 : latoplakaĵo

    286 : Lignaĵisto II


    286-01 : benda segmaŝino
    286-02 : turnebla tabloplato
    286-03 : segbendo
    286-04 : bendgvidilo
    286-05 : buteo
    286-06 : danĝerŝaltilo
    286-07 : dubel-elbora maŝino
    286-08 : bortablo
    286-09 : boraparato kun modifebla alteco
    286-10 : eĝosmirga maŝino
    286-11 : streĉrulo kun konzolo
    286-12 : smirgobend-reguliga ŝraŭbo
    286-14 : bendstreĉa brako
    286-15 : klinebla labortablo
    286-16 : bendrulo
    286-17 : bevelbuteo
    286-18 : klapebla polvokapoto
    286-19 : profundmodifilo de la labortablo
    286-20 : altecmodifa manrado de la tablo
    286-21 : fiksoŝraŭbo de la altecmodifilo de la tablo
    286-22 : tablokonzolo
    286-23 : maŝinpiedo
    286-24 : eĝo-gluiza maŝino
    286-25 : regaparato
    286-26 : frezaparato
    286-27 : gluŝmirilo
    286-28 : longbenda smirgomaŝino
    286-29 : bendokovrilo
    286-30 : kovrilo de bendogvidaj diskoj
    286-31 : smirgobendo
    286-32 : polvoforsuĉilo
    286-33 : premplato
    286-34 : alĝustigebla smirgotablo
    286-35 : profiltuba framo
    286-36 : turnebla smirgaparato
    286-37 : ŝaltilo kaj malŝaltilo
    286-38 : fajntranĉa kaj juntiga maŝino
    286-39 : segil- kaj rabotagregato kun ĉena transmisio
    286-40 : kunmoviĝa kablo
    286-41 : aerforsuĉa tubofino
    286-42 : transiga relo
    286-43 : kadroprema maŝino
    286-44 : kadrostablo
    286-45 : fenestrokadro, laborpeco
    286-46 : aldukto de premaero
    286-47 : premaera aŭ pneŭmata cilindro
    286-48 : premŝuo
    286-49 : frampremilo
    286-50 : plaklameniga maŝino
    286-54 : suba premplato
    286-55 : supra premplato
    286-56 : prempiŝto

    288 : Lignotornisto


    288-01 -27 : lignotornejo (lignotornista laborejo)
    288-01 : lignotorna maŝino
    288-02 : maŝinbazo
    288-03 : starta reostato
    288-04 : transmisia ŝranko
    288-05 : subapogilo
    288-06 : ĉuko
    288-07 : pintobloko, rajdbloko
    288-08 : kontraŭpinto, prempinto
    288-09 : ŝnurbobeno kun kranko
    288-10 : dumakzela ĉuko
    288-11 : tripinta rotaciigilo
    288-12 : arabeskosegilo
    288-13 : klingo de arabeskosegilo
    288-14 : laborlampo (murlampo)
    288-15 -16, 25 : porlignaj tornotranĉiloj
    288-15 : kanelilo por lignaj ŝraŭbaĵoj
    288-16 : antaŭtorna tubtranĉilo
    288-17 : kulerborilo (paralela borilo)
    288-18 : bortranĉilo
    288-19 : ekstera kalibrocirklilo
    288-20 : tornitaĵo, tornita peco
    288-21 : tornista majstro (tornisto)
    288-22 : tornotaĵo
    288-23 : drilo
    288-24 : interna kalibrocirklo
    288-25 : detranĉilo (plata tornotranĉilo)
    288-26 : smirgopapero (sablopapero)
    288-27 : tornosplitoj

    Iel rilatitaj:

    abix acerx agatidx akacix alburnx alnx alox alumetx amarantx arbarx arbx artokarpx balzx barakx betulx blokx bosvelix branĉx brulx buksx butonx cedrx citronx damarx dilx domx ebonx fagx fajrx falx faskx fasĉinx fendx fibrx folix forstx fraksenx gvajakx hakx juglandx kampeĉx karbx karpenx kastanx kernx konstrux kornusx kverkx laborx lignitx mahagonx materialx meblx merizx merulix modlurx molx mortx nodx ornx palisandrx panelx picex pinglx pinx pirx plankx poplx rabotx radikx rozx santalx sapindx segx sekx seĝx skatolx skulptx sorpx splitx sterx stumpx sukx tabulx taksusx tegx tektonx terminx tigx tilix tranĉx trunkx tubx tujx ulmx vejnx verdx vermx vorx ĉarpentx ŝalmx ŝelx ŝtipx ŝtupx