premi

*prem/i (tr)

  1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo: najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas (Z); la piedo de vilaĝano sentime premas la kalojn de kortegano (Z); premi ion sub ŝtono; premi du platojn unu kontraŭ la alia; premi elektran butonon; premi citronon (por ricevi la sukon); premita viando; en la vagono ni estis premataj kiel sardeloj en barelo; premi sian kapon per ambaŭ manoj (B).
  1. Fari tiun agon kiel esprimon de sento: premi la dentojn (B) (pro obstino); premi la lipojn (pro malŝato); premi al iu la manon (Z) (pro ĝentileco aŭ afableco); li premis ŝin al sia flanko (ame).
  1. (f) ĝeni, suferigi, kvazaŭ per fizika tropezo: la dezerta varmego premis lin; premas min la laboro, la malriĉeco, la malsano; ekonomia krizo premas ĉiujn naciojn; spirito, kiun premas ia fatala neceso (Z); malfeliĉo komuna estas malpli premanta (Z); la malsato estis tre premanta en la lando (X); premanta spektaklo; esti en tre premita financa situacio (Z); (f) zorgo en la koro de homo ĝin premas (X); malĝojaj meditoj premis lin (B).
  1. [ARMEOJ] Repuŝi per superaj rimedoj: ili estas premataj en direkto al la maro (Z); li premis la malamikojn sub la remparoj de la urbo.
  1. [BIBLIO] Tirane maljuste traktadi: premi malriĉulojn (X); vidvinon kaj orfon ne premu (X); Izrael estis tre premata (X); humile venos al vi la filoj de viaj premantoj (X); la ĝemado de la terore silentigitaj prematoj (Z).
  • premo
    1. [FIZIKO] Kvociento de forto aplikata al surfaco per ties areo: la atmosfera premo; premo de mil paskaloj; parta premo (imaga premo de unu komponanto de gasa miksaĵo). [VIDU] barometro, depresio, piezoelektro.
    1. Truda influo: mi cedis al la insista premo de kelkaj amikoj (Z); eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la E-istaron de ĝia vojo (Z); sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis malrapide (Z); fari premon sur la opinion (Z); labori sub alta premo.
    1. Politika aŭ milita kontraŭa agado: de 80 jaroj vi suferas la premon de tiu popolo; sub la premo de malamikoj, superaj per la nombro niaj trupoj regresis je tri kilometroj.
  • osmoza premo
    [FIZIKO] [BIOLOGIO] Premo, kiu estiĝas pro diferenco de koncentriteco inter du solvaĵoj, kiujn apartigas duontralasa membrano.
  • prema
    Estiganta premon: prema vetero, atmosfero, varmo; prema melankolio; tio faris premegan impreson.
    peza, sufoka.
  • preme
    En prema maniero: teni iun preme je la manoj; preme persekuti.
  • premado
    Longa, konstanta premo: pro ia premado de la flanko de la eminentuloj [...] (Z); sub la premado de la mizero; se vi forigos el inter vi premadon [...] (X).
  • premaĵo
    Medikamento, prezentita sub formo de pastelo kaj farita el kun premita pulvoro: premaĵo de aspirino.
  • premateco
    Stato de iu premata de la homoj aŭ okazaĵoj: la forto grandiĝas en premateco (Z); teruras lin mizero kaj premateco (Z); vin Li elkondukus el la suferoj en spacon vastan, kie ne ekzistas premateco (X).
  • premegi
    Fortege premi: premegata de zorgoj (Z).
  • premiĝi
    Iĝi premata: kia terura vido! la koro al mi premiĝas (Z).
  • premilo
    1. Aparato por premi objektojn: premilo por pantalonoj.
    1. Aparato, por premi fruktojn ks: la premilon mi sola tretis (X); premilo por vinberoj, olivoj ks; ajlopremilo.
  • premmaŝino
    Maŝino por premi industrie objektojn.
    pregi.
  • alpremi
    Premi, puŝante al io aŭ iu: alpremi iun al la muro (Z) (pf); ŝi alpremis sin al sia patrino (Z); ŝi alpremis ŝin al sia koro (Z).
  • alpremiĝi
    Premi sin kontraŭ io, por okupi kiel eble malplej grandan spacon: li insidas, alpremiĝas [...] (X); la infano alpremiĝis al sia patrino (Z).
    kaŭri.
  • ĉirkaŭpremi
    Malvaste teni en la brakoj: ŝi prenis ŝin sur la genuo kaj tenis ŝin ĉirkaŭpremite (Z); (analoge) [MEDICINO] ĉirkaŭpremita hernio.
    brakumi.
  • dispremi
    Dispecigi per premo: mirteloj staris tiel dense, ke oni devis dispremi ilin per la piedoj (Z); returnu! la amasoj vin dispremos per la piedoj! (Z); (f) Mi dispremos popolojn en Mia kolero (X); malespero dispremis la patrinon (Z).
    pisti.
  • ekpremo
    Subita premo: ŝi ricevis ekpremon en la popolamaso (Z).
    puŝo.
  • elpremi
    Eligi per premado: elpremi sukon el oranĝo; li elpremis el la lano roson, plenan kalikon da akvo (X); la restintan sangon (de la turto) li elpremos ĉe la bazo de la altaro (X); (analoge) elpremi vinberojn (Z), mielĉelojn; (f) elpremi almozon (Z).
  • elpremilo
    Rulpremilo.
  • enpremi
    Enigi per premado: enpremi iun en la teron (Z) (mortigi); li enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris (Z).
  • forpremi
    Forigi per premado: se ili forpremas ĉiun alian projekton krom la mia (Z).
  • kontraŭpremo
    Premo kontraŭa al alia: kontraŭpremo sur piŝto.
  • kunpremi
    1. Premi de du kontraŭaj flankoj: kunpremi la pugnojn; la bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj (Z); en la konvulsie kunpremita mano (Z); ĉapelo, kiu povas esti kunpremata (Z); la palaj lipoj kunpremiĝis (Z).
    1. [FIZIKO] Agi sur korpo tiel, ke ĝia volumeno malpliiĝas: kunpremi la aeron.
  • kunpremo
    [FIZIKO] Streĉo, kiu kunpremas korpon: rezisto de fosto al kunpremo.
    flekso, tiro, tondo, tordo.
  • kunpremilo
    Motoro kun pumpilo, servanta por kunpremi gason.
    kompresoro.
  • subpremi
    1. Premi sub sia povo, potenco: subpremi ribelon, fremdan genton; (f) rideto, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti (Z); subpremata de dormo.
      sufoki.
    1. Cedigi, obeigi per morala premo: oni ne povas subpremi tiun bezonon; subpremi sian pasion.
    1. [BIOLOGIO] (pp geno) Malpliigi aŭ neniigi la efikon de alia geno pere de proteino.
  • subpremanto
    [BIOLOGIO] Subpremanta geno aŭ proteino: gena, proteina subpremanto.
  • superpremo
    Premo supera al la atmosfera.
  • superpremejo
    [METEOROLOGIO] Anticiklono.
  • trapremi
    Traigi per premado: trapremi terpomojn, kaĉon; trapremilo por legomoj.
  • butonprema
    Efikanta per la simpla premo de butono: butonprema fabriko (tute aŭtomata); butonprema milito.
  • citronpremilo
    Aparato, por elpremi la sukon de citronoj.
  • juntopremilo
    [TEKNIKOJ] Ilo, uzata por kunpremi pecojn kaj konsistanta el du brakoj, el kiuj unu (foje ŝovebla) estas ofte provizita per ŝraŭbo.
    ŝraŭbkrampo.
  • korpremi (tr)
    Premi ies koron: malgaja kaj korpremata, ŝi iom revigliĝadis ekvidante la patrinon (Z); korpremanta vidaĵo (Z).
    kortuŝi.
  • korprema
    Tia, ke ĝi premas la koron: via korprema antaŭmorta kriado (Z); oni certe povus ricevi korpremon (Z); neesprimebla korpremo ŝin atakis (Z).
  • manpremo
    Gesto, per kiu du personoj salutas sin, interpremante al si la manojn: etendi la manon por manpremo (Z); la frataj popoloj de Danujo kaj Svedujo salutas sin reciproke [...] per amika manpremo (Z).
  • paperpremilo
    Peza objekto, eventuale arta, kiun oni metas sur paperojn, por ke ili ne malordiĝu aŭ disflugu.
  • piedpremi
    Premi per la piedoj: kiel potfaristo piedpremas argilon (X); liaj soldatoj piedpremadis la grenon sur la kampo (Z); (f) ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata (Z). SIN. treti.
  • radiadpremo
    [FIZIKO] Premo, estigata de la efiko de sorbo aŭ reflekto de radiado.
  • rulpremi
    Premi per rulado: rulpremi paston maldika (Z); rulpremi gazonon.
  • rulpremilo
    1. Veturilo movata per vapor- aŭ dizel-motoro, kun larĝaj pezaj rulcilindroj, servanta por glatigi vojmaterialojn kaj malmoligi la supraĵon de stratoj.
    1. [TEKNIKOJ] Aparato, ĝenerale konsistanta el du kaŭĉukaj cilindroj kaj mankranko, por elpremi akvon el lavitaĵoj.
  • tordelpremi (tr)
    Eligi per tordo: tordelpremi la akvon el vesto (Z).
    vringi.
  • vinpremejo
    1. Granda kuvo aŭ kavo, en kin oni dispremis vinberojn, por ricevi sukon: oni devigas ilin treti en vinpremejoj (X); viaj vestoj (estas ruĝaj) kiel ĉe tretanto en vinpremejo (X).
    1. Loko, kie estas vinpremilo.
  • vinpremilo
    Aparato, kiu eligas sub premo la sukon de vinberoj.

    premi


    turni.turniĝi.klini.fleksi.fermi.stringi.balanci.skui.tremi.bati.frapo.treti.tordi.gut(ig)i.ĉifi.etendi.ŝanceli.

    Iel rilatitaj:

    aeroforx aerx aglomerx angorx arterix aŭtoklavx baro barografx barometrx botelx brakumx butonx dabx densx depresix elektrx fermx gasx korx kuirx laborx meteologix parolx skux veterx vinx