festi

*fest/i (tr)

Honori per solenaĵo: festi sabaton (Z), geedziĝon, jubileon, la okdekjaran datrevenon de ies naskiĝo (Z); (abs) kun kiu vi festas, tia vi estas (Z); tri fojojn festu al mi dum la jaro (X).
celebri, glori, soleni.
  • festo
    Publikaj aŭ privataj ceremonioj kaj plezuroj por festi iun okazaĵon: festo de Kristnasko, de Budhonasko, de Pasko, de Pentekosto, de la Unua de Majo, de la 14a de Julio; edziĝa festo (Z); intima festo; ĝojan feston! (Z) (deziresprimo); kies gasto mi estas, ties feston mi festas (Z); ofta festo, malplena kesto (Z); post la fasto venas festo (Z); enmeti specialan feston por mia honoro (Z); niaj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homa frateco (Z); profani nian feston per semado de malpaco (Z).
  • festa
    Rilata al festo: bala muziko bruis tra la festaj salonoj (Z); tago festa, for aferoj! (Z); festa manĝo, prezentado.
  • feste
    En festa maniero: la satanoj sin feste ornamas (Z); feste aranĝitaj tabloj (Z).
  • festaĵo
    festa ceremonio: ĝi devas veni al ni amase, kiel al kurioza festaĵo (Z).
  • festeco
    Eco de festa afero, tago.
  • Kandelfesto
    [KRISTANISMO] Festo, memoriganta la prezentadon de Jesuo en la Templo (2an de Feb.).
  • memorfesto
    Festo por memorigi ion aŭ iun.
  • nomfesto
    [KRISTANISMO] Tago, dediĉita al la sanktul (in)o, kies nomon oni portas: lia nomfesto estas en la tago de la sankta Antono (Z).
  • Palmofesto
    [KRISTANISMO] La dimanĉo antaŭ Pasko.
  • taŭrfesto
    Taŭrbatalo.
  • Tendofesto (Z)
    [BIBLIO] Festo en aŭtuno, kiam oni faras laŭbojn en la kortoj.


    Afranki per memorfesta poŝtmarko. ceremonio. datreveno. Edziĝfesta procesio. festeno. festlibro. festo. gasto. ĝoja. Havi festan paroladon (kiu) estis la kulmino de la kongreso. honori. jubileo. Kiam la katoj promenas, la musoj festenas. Kristnasko. Kun kiu vi festas, tia vi estas. La festo de Ĉiuj Sanktuloj, la Mortintoj. memorfesto. naskiĝo. nomfesto. okazaĵo. Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni. palmofesto, palmodimanĉo, Pasko. Pentekosto. Post la fasto venas festo.. solenaĵo. Unua de Majo.
    dimanĉo. kalendaro. katolikismo. katoliko. kristanismo. kristo. labori. manĝi. memori. paroli. politiko. religio. ripozi. sabato. tempo. trinki.

    Iel rilatitaj:

    Anunciacix Bajramx agapx aŭlx celebrx dimanĉx edzx festivalx honorx kalendarx katolikismx katolikx kongresx konx kristanismx kristx laborx manĝx memorx nomx parolx politikx preĝx religix ripozx robx sabatx salonx tagx tempx trinkx ĝojx