laca

*lac/a

  1. Sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado: laca de la marŝado (B), de vojaĝo (Z), pro longa sendormo; tempo, kiam mia laca kapo ne povos plu labori (Z); la malgranda muŝo sentis sin agrable laca de la tuta ĝojo kaj feliĉo (Z); ŝia kapo lace kliniĝis.
    malfreŝa. [VIDU] fu!
  1. (f) Tedita de ia okupo kaj deziranta ĝin rezigni aŭ ĉesigi: li sentas sin laca de la konstanta malpaco (Z); mi estas laca de viaj senĉesaj petoj; ŝi estis laca esti diino de balo.
  • laceco
    Stato de tiu, kiu estas laca: ĉirkaŭ la mateno venkis laceco, kaj ŝi iom ekdormis (Z).
  • *lacigi
    Fari iun laca: la longa legado lacigas (Z); vespero lacigas, mateno freŝigas (Z); ŝi estis lacigita de la vojaĝo (Z); lacigitaj okuloj (Z).
    konsumi.
  • laciga
    Tia, ke ĝi lacigas: laboro laciga, ne permesanta libere ekspiri (Z).
  • laciĝi
    1. Iĝi laca: ne laciĝos mano, ne fariĝos pano (Z); ne laciĝu viaj manoj pri fremdaj infanoj (Z); la ŝarĝbesto morte laciĝas per trenado (Z); fali de laciĝo.
    1. Tediĝi de io, kion oni ne plu povas elporti: li fine laciĝis je tiu nokta diboĉado; volanta kruro ne laciĝas de kuro (Z); mi forte laciĝas esti moke trompata (Z).
  • mallaciĝi
    Perdi sian lacecon: li sidis iomete kaj mallaciĝis (Z).
  • nelacigebla
    Tiel energia, volforta, ke li/ŝi ne laciĝas: nelacigebla propagandisto (B).
  • senlaca
    Ne sentanta aŭ ne kaŭzanta lacecon; (f) obstina: senlaca laborado (Z).
  • senlace
    Ne laciĝante, obstine: senlace ni devas devigadi la gazetaron kiel eble plej ofte tuŝadi nian aferon (Z).

    laca


    Fali de laciĝo.Giaj okuloj preskaŭ fermiĝas de dormemo, de laciĝo.
    dormi.draŝi, tani, mueli.elĉerpiĝo.eluzita.finmorta.komforta : ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie.konsumi.labori.Laboro vana, intensa, laciga, herkula, sizifa.lacdoloro.malfreŝa.malvigla.mortiga.peni.premega.reakiri spiron.rezigno.rigidlaca.ripozi.rompita.senforteco.senkuraĝeco.senspiriĝi.spirmanka.strebi.streso, trostreĉado.superŝuti.ŝviti.tedi.trivi, erodi.troŝarĝi.
    dormi. labori. peni.

    Iel rilatitaj:

    astenix dormx freŝx komfortx laborx parolx penx rapidx vekx ŝarĝx