produkti

*produkt/i (tr)

  1. Estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evolupovo: la ŝafinoj produktas ĝenerale nur unu ŝafidon; tiuj arboj produktas pomojn; (analoge) Ameriko produktas multe da greno (B); tiu lando produktas oron; regiono, kiu produktas nenion krom dornoj kaj veproj.
    doni, naski, kreskigi.
  1. Fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj: la fabriko produktas bonan tolon (B); tiu regiono produktas la duonon de la aluminio uzata en la mondo; (f) batado de lakto produktas buteron (X) (oni ne miru pri la sekvoj de siaj faroj).
  • produkto
    1. Ago produkti kaj ties rezulto, pli speciale produktita substanco aŭ objekto: vivi el la produktoj de sia bieno; ĉiuj produktoj de la homa penso fariĝus akireblaj por ĉiu el ni (Z); literaturaj produktoj (Z); (f) ni ĉiuj estas la produkto de Via mano (X); se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro (Z).
      frukto, varo.
    1. La tuto de la produktaĵoj: la nacia produkto kreskis konsiderinde (M).
  • produktado
    Ago de iu aŭ io, ion produktanta: protekti la internan produktadon per starigo de kontingentoj, de doganimpostoj; produktado de konsumeblaj aĵoj; [EKOLOGIO] produktado de biomaso.
  • produktaĵo
    Difinita produktita varo: produktaĵoj de la tero (M) (Vd terproduktaĵoj).
  • produktanto
    [EKOLOGIO] ĉiu vivulo, kiel produktanto de biomaso.
  • duavica produktanto
    Tuto de la heterotrofuloj (konsumantoj kaj malkomponantoj), precipe animaloj.
  • unuavica produktanto
    [EKOLOGIO] Aŭtotrofa vivulo, kiu per fotosintezo aŭ kemisintezo produktas organikaĵojn: verdaj plantoj estas unuavicaj produktantoj.
    konsumanto, malkomponanto.
  • produktejo
    Loko, kie oni produktas industrie.
  • produktema
    Multe produktanta: produktema grundo; produktema imago, fantazio.
    fekunda.
  • produktiĝi
    Iĝi produktita: [BOTANIKO] sporoj produktiĝas en aŭ sur sporujo.
  • produktiloj
    ĉio (grundo, iloj, maŝinoj, uzinoj kc), kio necesas por la produktado. SIN. produktorimedoj.
  • produktisto
    Tiu, kiu produktas aŭ partoprenas en la produktado de aĵoj aŭ servoj: 'senpere de la produktisto al la konsumanto' estas ekonomia idealo.
    komercisto, peristo.
  • produktiva (Z)
    Kapabla produkti: produktiva entrepreno, investado; la neproduktiva lernado de lingvoj (Z); tio ĉi ja englutas neproduktive grandegan multon da laboroj (Z).
  • produktivo
    [EKOLOGIO] Kvanto de biomaso, produktita fare de unuo de areo aŭ volumeno de ekosistemo dum unuo de tempo.
  • produktiveco
    Rilato inter la produktitaj kvantoj kaj la faritaj laboroj aŭ elspezoj: la statistikoj montras, ke la produktiveco estas en strikta rilato kun la vivnivelo de la laboristaro.
  • ekoprodukto
    [EKOLOGIO] Produkto konceptita kaj fabrikata por ne noci al la medio.
  • kromprodukto
    Neĉefa produkto, ricevata akcesore dum la produktado de ia alia substanco aŭ varo, aŭ kiel restaĵo de ekstraktado: gudro estas kromprodukto de la distilado de karbo.
  • kunproduktado
    Produktado de objekto (ekz. filmo) fare de du memstaraj entreprenoj: kunproduktado franca-itala.
  • reprodukti
    1. [AGRIKULTURO] Estigi novajn individuojn de bestoj per jam ekzistantaj (gepatraj) individuoj: reprodukti rasĉevalojn; iujn bestojn estas malfacile reprodukti en la nenaturaj kondiĉoj de la kaptiteco.
    1. [AGRIKULTURO] Produkti novajn plantojn, aŭ per semoj aŭ nesekse: reprodukti rozujon per branĉplanto.
      multigi.
    1. Produkti objekton similan al alia: reprodukti pentraĵon per gravurado, per fotografado; reprodukti grafikaĵon (per bildotelegrafio); reprodukti en sia revuo interesan artikolon; la pentristo reproduktas la naturon.
      imiti, kopii, prezenti.
  • reprodukt (ad)o
    Ago de tiu, kiu reproduktas: la reproduktado de ornamplantoj; reproduktado de la ĉefverkoj el la muzeoj per artfotaj rimedoj.
  • reprodukta
    Rilata al reprodukt (ad)o: produkta bildo ricevita per kliŝo.
  • reproduktanto
    [AGRIKULTURO] Vir- aŭ in-besto, kiun oni bredas por la reproduktado.
  • reproduktiĝi
    [ZOOLOGIO] [BOTANIKO] Fari idojn, aŭ sekse aŭ nesekse: fungo reproduktiĝas per sporoj, la plej multaj florplantoj per semoj; reproduktiĝaj organoj (SIN. generaj organoj).
  • RIM. Pro la iom aparta signifo de 'reprodukti', la ripetado de la ago 'produkti' esprimiĝas per adv-oj: denove, ree produkti.
  • subproduktado
    Produktado de difinita varo malsupera al la aĉetkapablo de la konsumantoj.
  • superproduktado
    Produktado de difinita varo, supera al la aĉetkapablo de la konsumantoj.
  • terproduktaĵoj (X)
    Produktoj de kulturata tero (kontraste al la fruktoj de arboj).
  • varmoproduktado
    [BIOLOGIO] (pp animaloj) Produktado de varmo, precipe per oksidado de organikaj molekuloj, pli speciale ĉe la homeotermaj vivuloj. SIN. termogenezo.


    fabriki, produkti. Harmono (flanka sono produktata de vibranta kordo, kune kune kun la ĉefsono). Ili produktas 30 pliajn pocentojn. Inundi la internacian merkaton per siaj produktoj. Reprodukti miniaturon je centobla grando. reprodukti.
    dimensio. fabriko. fari. kvanto. labori. merkato. muziko. pli. profesio.

    Iel rilatitaj:

    akuŝx artefaktx aŭtomacix bredx dimensix donx efikx estigx estx fabrikx farx konstrux kvantx laborx merkatx montrx multx muzikx pli profesix seksx spegulx verkx