tempo

*temp/o

  1. [FILOZOFIO] Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso, en kiu ĝi ordigas la sinsekvajn fenomenojn, kaj kiu estas konceptata kiel senfine granda kaj senfine dividebla.
    daŭro, spaco.
  1. [SCIENCOJ] Norma sistemo de referencoj, laŭ kiu oni esprimas la antaŭecan, postecan aŭ dumecan rilaton de du fenomenoj: sidera tempo (Vd sidera); suna tempo aŭ vera suna tempo (bazita sur la ŝajna moviĝo de Suno en la ĉielo; sunhorloĝo); meza suna tempo (bazita sur la ŝajna moviĝo de fiktiva suno, kiu moviĝus la tutan jaron je unuforma rapido: de 0 h ĝis 24 h, ekde tagmezo); civila tempo (mezo suna tempo plus 12 horoj: de 0 h ĝis 24 h, ekde noktomezo); monda tempo, universala tempo (mll: UT; la civila tempo de la meridiano de Grenviĉo); la loka tempo (civila tempo en iu loko); kalkuli la tempon per egalaj kaj etaj partumoj (B); la tempo de unu fermita sistemo varias kun ĝia rapideco.
    tago, horzono.
  1. [KOMUNUZO] La tuto de la daŭro, rigardata kiel senĉese fluanta de ia komenca ĝis ia fina punkto: tempo kaj eterneco-alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! (Z) (de la memmortigo); konsolon tempo donas al la koro (Z); tempo toleras, sed vero aperas (Z); verŝajne vi estas sola, se la tempo ŝajnas al vi tiel longa? (B); tempo estas mono (Z).
  1. Iu pli-malpli difinita peco de la pasanta daŭro, mezurita fragmento de la imagata senfina linio, laŭlonge de kiu vicigas la okazaĵoj: la nuna, la pasinta, la estonta tempo; kiom da tempo vi restos en la urbo? (B); li mortis antaŭ nelonga tempo (Z); peco da tempo (Z); [BIOLOGIO] [PSIKOLOGIO] tempo de reago, [KEMIO] tempo de reakcio.
    jaro, monato, tago, horo, minuto, sekundo.
  1. Pli-malpli difinita parto de la daŭro, asociita kun la ideo de apartaj okazaĵoj aŭ cirkonstancoj: en la tempo de la franca Revolucio (B); en la bona malnova tempo (Z); ĉirkaŭ la rikolta tempo (Z); malnova historio, kiun mi aŭdis el la tempo de mia propra avino (Z); en tempo de malvarmo (Z); venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de iu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo (X); oni povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon (Z); tiam estis la tempo, kiam la cikonioj formigras (Z); ŝi komprenis la lingvon de la birdoj depost tia tempo, kiam ŝi flugis (Z); en ĉiu tempo amiko amas (Z); de tempo al tempo la flamo ekflagradis (Z); (kun emfaza pluralo) la de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro (Z); la pli maljunaj plendas pri la malboniĝo de la tempoj (Z); vinmakuloj el la tempoj de ŝia avo (Z); la prahistoriaj, geologiaj tempoj.
    aĝo, epoko, periodo, sezono. [VIDU] geokronologio.
  1. Momento aŭ difinita peco de la daŭro, destinita aŭ aparte konvena por ia ago, plenumo, afero ks: bona estas vorto en la ĝusta tempo (Z); jam estas tempo iri domen (Z), estas tempo por ĉio; estas tempo por plori kaj tempo por ridi (X); estas jam tempo, ke ni ekiru; nun venis la tempo, kiam devis komenciĝi la vespermanĝo (Z); sed pli aŭ malpli frue venos la tempo, kaj tiam [...] (Z); nun ne estas ankoraŭ la tempo por tio ĉi (Z); la tempo de la venĝo (Z); via tempo de puno ankaŭ iam venos! (Z).
    oportuna.
  1. Disponebla parto de la daŭro, difinebla al ia okupo ks: tio akaparas tutan mian tempon; donu al mi iom pli da tempo; ŝi havis apenaŭ sufiĉe da tempo, por apogi sur ĝi sian ombrelon (B); regajni la kontraŭvole perditan tempon (Z); nu, vi ne ŝparis vian tempon!; tio ne okupos multe da tempo (Z); vi ankoraŭ havas la tempon kuri ĝis la butiko; mi ne havas tempon hodiaŭ (B); el sia tempo du partojn li faris, el kiuj li pasigis la unuan dormante kaj la duan nenion farante.
  1. [KOMUNUZO] Tenso.
  1. = pulso: muzikaĵo je du, je tri tempoj.
  1. = ritmo: tempo de marŝo, de menueto.
    kadenco, ritmo, takto.
  • tempa
    1. Rilata al la tempo: la tempaj maŝinoj; la tempa mezurado; tempa korekto en astronomia observo.
      kronologia.
    1. Daŭranta nur parton de la tempo: tio ĉi estas nur tempa eraro, kiu pli aŭ malpli frue malaperos (Z); tempa oficado, anstataŭado; tempaj posedaĵoj.
      provizora.
  • tempas (ntr)
    Estas tempo, por fari ion: tempas manĝi kaj trinki (G); tempas diri al vi ion (G).
  • tempeto
    Mallonga tempo.
  • tempumi
    Precize fiksi la daŭron de ago.
  • tempumilo
    [TEKNIKOJ] Aparato aŭ parto de aparato, de sistemo, kiu funkcias aŭ ĉesas funkcii post difinita tempo: sontempumilo (uzata ekz. por regi kuirtempon).
    prokrastilo.
  • altempigi
    1. (pp horloĝo) Fari, ke ĝi montru la ĝustan tempon.
    1. (pp ago) Fari, ke ĝi okazu je la ĝusta, interkonsentita ks tempo: altempigi sian aperon sur la scenejo; altempigi sian respondon, ke ĝi alvenu antaŭ la kunveno.
  • antaŭtempa
    Tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta aŭ kutima tempo: antaŭtempa akuŝo (B); la sciigo pri lia edziĝo estas antaŭtempa.
  • antaŭtempe
    Pli frue ol la normala tempo: antaŭtempe morti.
  • ĉiutempe
    En ĉiu tempo, ĉiam.
  • detempe de
    Ekde: li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj (X).
  • dumtempa
    Daŭranta aŭ okazonta nur dum difinita tempo: dumtempa edziĝo; dumtempe li estis mia disĉiplo.
    provizora.
  • duoniĝtempo
    [FIZIKO] La tempointervalo, dum kiu iu kvanto de radioaktiva substanco reduktiĝas al duono pro radioaktiva disiĝo.
  • fortempiĝi
    Malvalidiĝi.
  • intertempo
    Tempo inter du okazaĵoj: la intertempon inter du militoj oni nomas paco.
  • intertempe
    Inter du menciitaj momentoj: revenu morgaŭ kaj intertempe mi estos konsiliĝinta kun mia kompaniulo.
  • portempa
    Provizora.
  • posttempa
    Tia, ke ĝi okazas post la ĝusta, kutima tempo.
  • pratempo
    La komencaj tempoj de la homaro.
  • samtempa
    1. Okazanta en la sama tempo: du samtempaj pafoj (B). SIN. simultana.
    1. Vivanta en la sama tempo: li estis samtempa kiel Mozarto.
  • samtempeco
    Stato de du personoj, vivantaj en la sama tempo, aŭ de du procezoj aŭ fenomenoj, okazantaj en la sama tempo: la samtempeco de la Reformacio kaj de la Renesanco.
    izokroneco.
  • samtempulo
    Homo, kies vivo estas samtempa kun la vivo de iu alia: Voltero kaj liaj samtempuloj kredis je la homa progreso.
  • sentempa
    Tia, ke ĝi ne konas tempon, aŭ ne apartenas al ĝi: sentempa estaĵo, evento.
    eterna.
  • siatempe
    1. En tiu tempo, en la tempo responda al pasinta ago: la grandan miron, kun kiu mi rigardis siatempe tiujn heroojn (Z); mi volis siatempe proponi komunan regulon (Z); per poŝta karto mi siatempe respondis al vi je via letero (Z); mia artikolo, presita siatempe en la plej gravaj gazetoj (Z).
    1. En la konvena, ĝusta tempo: tiam mi donos al via lando pluvon siatempe (X); siatempe estas dirate al Izrael, kion faras Dio (X); ĉio finfine venos siatempe.
  • unuatempa
    Ekzistanta en la unuaj tempoj: la unuatempaj signetoj inter la partoj de l' vortoj (Z); ni ĝin uzas kiel necesan unuatempan rimedon (Z); la unuatempaj malfaciloj.
  • alitempe
    En iu alia tempo.
  • as-tempo
    Prezenco.
  • ĝustatempa
    Okazanta en la ĝusta tempo: en ĉiu momento, kiam pliboniĝoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj (Z); vi devus nun amindumi mian mastrinon, ĝi estos tre ĝustatempa (Z); ĝustatempa vorto estas granda forto (Z); ĝustatempa kiel fromaĝo sur makaronioj.
  • ĝustatempe
    En la ĝusta tempo: la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe (Z); via letero venis tre ĝustatempe (Z).
  • is-tempo
    Preterito.
  • jartempo
    Iu difinita parto de la jaro: ĝuste en ĉi tiu jartempo ni festis nian edziĝon (Z); ĝi estas la plej bela jartempo en la montoj (B).
    sezono.
  • lastatempe
    En la plej proksima pasinta tempo: lastatempe li ŝajnas tute melankolia.
  • lernotempo
    Tempo de lernado, studado.
  • libertempo
    Tempo, dum kiu oni ne estas devigata labori: mi povis permesi al mi ĉiujare 5- aŭ 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon (Z); mi ne scias, ĉu tiaj kursoj ekzistas nur dum libertempo, aŭ ĉu ili funkcias dum la tuta jaro (Z); mi havos apartan ĉambron kaj du monatojn da libertempo (Z).
    ferio.
  • limtempo
    Tiu tempo, kiu finiĝas per antaŭfiksita limo: estas donita limtempo de unu jaro (Z); vi devas fini la konstruaĵon en la difinita limtempo; la limtempo de valideco de tiu bileto estas du monatoj.
    templimo.
  • livertempo
    La tempo necesa, por liveri varon.
  • longatempe
    Dum longa tempo: post miaj longatempe pripensitaj klarigoj en la Antaŭparolo (Z); al vi la longatempe izolita! (Z); estis ankoraŭ longatempe senlumaj vintraj tagoj (Z); tio estis tiel longatempe antaŭe (Z).
  • nuntempo
    La estanteco, nuneco.
  • nuntempa
    Ekzistanta en la nuna tempo.
  • nuntempe
    En la nuna tempo.
  • os-tempo
    Futuro.
  • provotempo
    Tempo de elprovado; staĝo.
  • realtempa
    [KOMPUTIKO] Rilata al komputa sistemo, kiu reagas sufiĉe rapide al ŝanĝiĝantaj datenoj por influi la eksteran procezon, de kiu ili venas: realtempa simulado; realtempa forumo en komputila reto.
    interaga, tuja, tempopartiga, taskvica.
  • spactempo
    [FILOZOFIO] Kunfandiĝo de la konceptoj de spaco kaj tempo, rigardata kiel ia kontinuaĵo kvardimensia, bazo de la Ejnŝtejna teorio.
  • verbotempo
    Tenso.

    tempo


    Esprimoj

    Altempigi sian aperon sur la scenejo.
    Alveninta tre ĝustatempe, akurate je la oka.
    Amare bedaŭri la perditan tempon de la juneco, laforpasintan junecon.
    Ankoraŭ unu fojon.
    Antaŭtempa akuŝo.
    Anticipi sian epokon.
    Atendi ĝis venos tempo pli oportuna.
    Avara je sia tempo.
    De post nememorebla tempo.
    De post tiu tempo, kiam.
    Dediĉi multan tempon al lernado de lingvo.
    Dividi sian tempon inter diversaj taskoj.
    Domaĝi sian tempon.
    Donu al mi iom da tempo.
    Duono antaŭ la tria.
    Duono post la tria.
    Ekspliki tekston malfacilan, ekstemporale.
    En la bona malnova tempo.
    En tempo pasinta ni ĉerpu instruon por tempovenonta.
    En tiu tempa, en la difinita tempo.
    Estas jam bo ke ni iru.
    Estas bo iri hejmen, domen.
    Estas bo por plori kaj tempo por ridi.
    Estas tempo por ĉio.
    Estis (tio estis) la unua fojo, ke.
    Fari uzon el ĉiu momento.
    Formeti ĝis la grekaj kalendoj, en la tago de sankta Neniamo, enla triĵaŭda semajno, kiam la kokinoj ricevos dentojn.
    Horloĝo komputas la tempon.
    Je dudek minutoj post la kvina.
    Je kvarono antaŭ la sesa.
    Je la kvina horo.
    Kiam li venos?.
    Kio pasis, ne revenos.
    Kiom da tempo vi restos en la urbo?.
    Kioma horo (estas nun)?.
    Kiu fariĝis, jam ne refariĝos.
    Konsumi ies tempon per malsaĝa babilado.
    La estunteco apartenas al ni.
    La koko kriis je la tria fojo.
    La lastan fojon mi vidas lin ĉe vi ( neniam plu revidos lin}.
    La lastan fojon mi vidis lin ĉe vi (eble mi revidos lin ie).
    La tempo malkaŝas la veron.
    Letero sendita el tre malproksime, aerpoŝte ; alveninta ĝustatempe.
    Li ne faros maljunajn ostojn (frutempe mortos).
    Metiisto, metilernanto (tempo de provado de metilernanto).
    Mezuro (dutempa); bo; Takto; Ĉefpulso; (la unua pulso demezuro ; forta pulso); Forta taktero.
    Mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi miamemoro.
    Mi volis siatempe respondi al vi.
    Morto subita, tragedia, tro frua, antaŭtempa, akcidenta,violenta, natura, malhonora.
    Multa akvo defluos, ĝis tiam sub la pontoj (pasos longa tempoĝis.).
    Ne bedaŭri hieraŭon.
    Ne estas inde perdi tempon por tio.
    Ne havi tempon por perdi.
    Ne pli ofte ol, unu fojon en kvin jaroj.
    Nuba estonteco.
    Nun estas la tria (horo).
    Nun ne estas ankoraŭ tempo por.
    Pafi samtempe du leporojn (atingi du rezultatojn) = Bati dumuŝojn per unu bato.
    Per unu fojo: solvi ĉion, naski du infanojn.
    Pli bona kuracilo estas la tempo.
    Pli bone malfrue ol neniam.
    Por ĉiu faro estas horo.
    Porciolimigo en milittempo.
    Preventa arestado antaŭ la tempo de la manifestacio.
    Prokrastita ne estas perdita.
    Starigi daŭran, nedetrueblan, tempospitan monumenton aliu.
    Stranga estas la tempo, en kiu ni vivas.
    Tempo estas mono.
    Tempo flugas, forflugas, estas kara, gaje fluas, pasas.
    Tempon gajni, ŝpari, disipi, disponi, perdi,fordistri, uzi utile, forrabi, akapari.
    Tio akaparaŝ mian tutan tempon.
    Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.
    Tio estas mil fojojn pli bona.
    Tio estis tiel longatempe antaŭe, ke.
    Tio ne okupas multe da tempo.
    Tio ne okupis multe da tempo.
    Tio postulas, bezonas ankoraŭ multe da, tempo.
    Tio, konsumas multan tempon.
    Tiu epoko agonias.
    Tuj de la komenco.
    Unu fojon por ĉiam.
    Venos la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unujkontraŭ la aliaj.
    Vi ne povas esti samtempe juĝanto kaj juĝato.
    Vi ŝtelis de mi karan horon.
    Ĝui tempeton de neokupiteco
    Ŝparo de tempo

    Kelkaj kunmetaĵoj

    alitempe,altempigi,antaŭtempa,antaŭtempe,detempede,dumtempa,duoniĝtempo,fortempiĝi,intertempe,intertempo, jartempo , lastatempe , lernotempo , libertempo , limtempo , livertempo , longatempe , nuntempa ,nuntempe,nuntempo,os-tempo,portempa,posttempa,pratempo, provotempo , realtempa , ,, , semotempo ,sentempa,siatempe, spacotempa disvastiĝo, spactempo , vesperotempa,tempa konstanto ,tempas, tempaĝo ,tempeto, templabori , templima , templimo ,tempo,tempo- kurumo , tempokalkulo , , tempopunkto ,tempumi,tempumilo,unuatempa, verbotempo ,ĉiutempe, ĝustatempa

    Unuaj lernendaĵoj

    aŭtuno , horo , horloĝo , jaro , mateno , minuto , monato , nokto , printempo , semajno , sezono , somero , tago , tempo , vespero , vintro

    El la malnova greka: χρονος (tempo)

    Krono , dendrokronologio , dendrokronologo , diakrona , geokronologio , izokrona , izokroneco , kronaksio , kronika , kroniki , kronikisto , kroniko , kronografo , kronologia , kronologio , kronometri , kronometria , kronometrio , kronometristo , kronometro , kronostratigrafio , malsinkroniĝi , postsinkronigi , sinkrona , sinkrona generatoro, sinkroneco , sinkronigi , sinkronigilo , sinkronoskopo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    akurata
    efemera
    estonta
    eterna
    konstanta
    miela tempo.
    pasinta
    preciza
    rapida
    realtempa
    rultempa
    sekv (ont)a
    traduktempa

    tuj
    iam , kiam, tiam, neniam, ĉiam
    jam
    neniam
    nun
    tiam
    Ĉiun fojon, ĉiufoje, kiam
    ĉiam
    ĵus
    ne plu
    plu
    ankoraŭ
    baldaŭ
    hieraŭ
    hodiaŭ
    morgaŭ
    antaŭ longe
    antaŭ nelonge
    antaŭe
    foje .
    fojfoje .
    ofte
    poste
    ĉiutage

    alterni
    atendi
    daŭri
    evolui
    fini
    havi tempon
    intermiti
    komenci χρονος
    okazi
    pasi
    prokrasti
    urĝi
    varii
    ĉesi
    ŝanĝi


    ciklo
    de memorebla tempo
    diurno
    epoko
    erao
    fazo
    fojo
    horloĝo
    horo
    mateno
    minuto
    momento
    nokto
    noktomezo
    periodo
    realtempa reĝimo
    sekundo
    tagmezo
    tago
    vespero

    Ankaŭ vidu:

    aĝo . antaŭ . atendi . bezoni . fiziko . forgesi . horo . iam . jaro . juna . kalendaro . lerni . memori . monato . morti . muziko . nova . psikologio . scienco . semajno . tago .

    Iel rilatitaj:

    -ad -as -i -is -os -u -us Grenviĉx Kronx adaĝx aferx akaparx akcidentx aktualx akuratx alternx ampleksx ankoraŭ antaŭ anticipx atendx aĝx aŭtunx baldaŭ bezonx ciklx datx daŭrx dendrokronologx diakronx difinx disipx disponx diurnx donx dum efemerx en epokx erax esperx estx eternx eventx evolux fazx festx finx fizikx flux fojx forgesx frux gajnx geokronologix havx hieraŭ hodiaŭ horloĝx horx iam intermitx izokronx jam jarx junx kadencx kalendarx kalendx kalkulx kiam komencx konstantx konsumx kronaksix kronikx kronografx kronologix kronometrx kronostratigrafix kun kurx laborx lastx lernx liberx limx liverx longx matenx memorx mezurx mezx mielx militaferx minutx modernx momentx monatx morgaŭ mortx muzikx neniam noktx novx nun nur oftx okazx okupx paciencx partx pasx paĝx perdx periodx peristilx plu post postulx postx poŝtx precizx printempx prokrastx proksimx provizorx provx psikologix pulsx punktx rapidx realx ritmx rulx samx saĝx sciencx sekundx sekvx semajnx semx sezonx simultanx sinkronx somerx spacx subitx tagx taktx tempx tensx tiam tradukx tuj unu urĝx varix verbx vesperx vintrx ĉesx ĉiam ĝustx ĵus ŝanĝx ŝparx